Carl Einstein: Malsamoj inter versioj

1 184 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 monatoj
sen resumo de redaktoj
 
 
La implikiĝo de Einstein en la politika kaj socia vivo estas karakterizita de komunismaj simpatioj kaj anarkiismaj vidpunktoj. Duonan jardekon antaŭ la potencopreno de [[Adolf Hitler]] kaj la nazia partio, Einstein forlasis [[Germanio]]n por [[Francio]] en 1928.
 
Estante [[anarkiisto]], kiam okazis militista puĉo kontraŭ la [[Dua Hispana Respubliko]] en julio 1936, Carl Einstein, estante pli ol 50-jaraĝa kaj intelektulo,<ref> Josep Massot (7a de marto 2020). [https://elpais.com/cultura/2020-03-07/la-polemica-coleccion-de-arte-de-puigdemont.html «La polémica colección de arte de Puigdemont».] [[El País]]. Konsultita la 8an de marto 2020. «Hay una crisis moral de primer orden. No sorprende vista la corrupción palpable de los intelectuales. Una actividad que sólo existe si la imaginación está envuelta en billetes de banco. (Carta de Carl Einstein a Joan Miró)». </ref> iris al Hispanio kaj aliĝis en la Internacia Grupo de la [[Kolono Durruti]], kies proparolanto li estis. Li vundiĝis dumbatale. En novembro 1936, en Barcelono li omaĝis en amaspublika funebro de [[Buenaventura Durruti]].<ref> Einstein, Carl. [https://www.lavoiedujaguar.net/La-colonne-Durruti «La colonne Durruti».] www.lavoiedujaguar.net Konsultita la 18an de majo 2020. </ref> Post la venko de la militistoj de [[Francisco Franco]], Einstein helpis anarkiistajn rifuĝintojn, pro fideleco kaj solidareco al siaj kompanoj.
 
Kaptita en suda Francio post la malvenkigo de la [[Franca Tria Respubliko]] fare de [[Nazia Germanio]], Einstein prenis sian vivon saltante de ponto la 5-an de julio 1940.
 
==Notoj==
<references/>
 
{{projektoj}}
202 489

redaktoj