Eŭropa Kosma Agentejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 44:
La strategio estas difinita de konsilio en kiu ĉiu ana lando havas reprezentanton. La programoj iniciatitaj de la agentejo, kiuj reprezentas 75% de la buĝeto, estas financitaj rekte de anaj landoj. Ili pagas kontribuon proporcie al sia [[Malneta Enlanda Produkto|MEP]] por financi 20% de la buĝeto (scienca programo kaj superkostoj) kaj partoprenas la proporciojn de sia elekto en la laŭvolaj programoj. Kvarono de la buĝeto estas disponigita de [[Eŭropa Unio]] kaj [[Eŭropa Orgazizaĵo por Ekspluatado de Meteorologiaj Sputnikoj|EOEMP]] por la disvolviĝo de la kosma parto de ĉi tiuj programoj administritaj de ĉi tiuj institucioj (programo [[Galileo]], [[Vetersatelito|vetersputniko]]j, GMES / Copernicus). Iuj de la anaj landoj subtenas, krom sia partopreno en eŭropaj programoj, pure naciajn kosmajn programojn.<br>
La EKA, ĉefsidejita en [[Parizo]], konfidas, post selektado kaj laŭ aĉetkonkurso, la esploradon kaj disvolvon de kosmoŝipoj al universitatoj, institutoj kaj industriistoj en anaj landoj, aplikante la principon de "reveno geografia" : la elspezoj de la agentejo en ĉiu lando proporcias al ĝia kontribuo. La agentejo dungas proksimume 2.233 homojn (2016) kaj havas plurajn fakajn establojn. Ĝia ĉefa centro estas [[Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploroj kaj Teknologioj|ECKET]] en [[Noordwijk]], [[Nederlando]], kiu estas dediĉita al la dezajno kaj testado de [[kosmoŝipo]]j. La aliaj gravaj centroj estas la [[Eŭropa Kosm-Operacia Centro|EKOC]] (monitorado kaj kontrolo de aktualaj misioj) en [[Darmstadt]], [[Germanio]] kaj la [[Eŭropa Kosma Spurado|EKS]] (tutmonda reto de parabolaj antenoj, por interligi kun kosmoŝipoj). EKA ankaŭ uzas la instalaĵojn de la [[Gviana kosmodromo]], establo de la [[Centre national d'études spatiales|CNES]] (franca kosma agentejo), por lanĉi siajn raketojn.
==Misioj kaj aktivecoj==
 
La EKA kunvenigas dudek du anajn ŝtatojn, kiuj kolektas siajn rimedojn por disvolvi civilan kosman programon, kiu konsistas el sciencaj sputnikoj (esploroj pri la [[Tero]], la [[Suno]], la [[sunsistemo]], [[astronomio]], [[kosmologio]], ktp.), [[kosmofluga inĝenierarto|kosmaj teknologioj]], aplikaj sputnikoj postulantaj eŭrop-skalan programon ([[Galileo]], [[Copernicus]]) kaj lanĉajn rimedojn (surgrundaj instalaĵoj kaj [[lanĉo-veturilo|lanĉiloj]]).<br>
La rolo kaj funkciado de la EKA estas difinitaj en la ''EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio'', kies komenca versio estis ellaborita en 1975 kaj kiu estas ratifita de ĉiu ana ŝtato post aliĝo<ref>''(franclingve)'' EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio, p. 44-48 ([https://esamultimedia.esa.int/docs/LEX-L/ESA-Convention/SP-1317_FR.pdf legi rete] - [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fesamultimedia.esa.int%2Fmultimedia%2Fpublications%2FSP-1317-FR%2Fpageflip.html arkivo])</ref>. La misio de la agentejo estas disvolvi kunlaboron inter eŭropaj ŝtatoj en la kosma laborkampo. Ĝi disvolvas kaj efektivigas longperspektivan eŭropan kosman politikon same kiel agadojn kaj programojn. Ĝi kunordigas la eŭropan kosman programon kaj la naciajn programojn, iom post iom integriĝante ĉi-lastan. Kiel la [[NASA]], la agentejo limiĝas al pacaj agadoj (Artikolo II de la konvencio)<ref>''(franclingve)'' EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio, p. 13-14 ([https://esamultimedia.esa.int/docs/LEX-L/ESA-Convention/SP-1317_FR.pdf legi rete] - [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fesamultimedia.esa.int%2Fmultimedia%2Fpublications%2FSP-1317-FR%2Fpageflip.html arkivo])</ref>. Tial la disvolviĝo de militaj kosmaj programoj (rekona sputniko, milita telekomunika sputniko, ktp.) estas en la naciaj programoj de la anaj ŝtatoj. Ĉi tiu konvencio kondiĉas, ke "la celo de EKA estas provizii kaj antaŭenigi, por ekskluzive pacaj celoj, kunlaboradon inter eŭropaj ŝtatoj pri kosma esplorado kaj teknologio kaj iliaj kosmaj aplikoj, konsidere al ilia uzo por sciencaj celoj kaj por operaciaj kosmaj aplikaj sistemoj".
== Membroj ==
{{pluraj bildoj
| larĝeco = 300
Linio 52 ⟶ 55:
| priskribo2 = {{Priskribo|#5B9ED7|ESA-Membroŝtatoj}}{{Priskribo|#0000ff|ESA Asociitaj Membroj}}{{Priskribo|#5FB4A1|ECS-Partneroŝtatoj}}</abbr>{{Priskribo|#3D9345|Interkonsento pri kunlaboro}}
}}
== Membroj ==
Fondaj membroŝtatoj:
* {{Belgio}}
Linio 105 ⟶ 107:
== Eksteraj ligiloj ==
* {{Oficiala retejo}} {{en}}
 
 
{{projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
==Referencoj==
 
[[Kategorio:Eŭropa Kosma Agentejo| ]]