Bengala tigro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
La '''tigro de Bengalo''' aŭ '''Bengala tigro''' (''Panthera tigris tigris''), konata ankaŭ kiel ''reĝa tigro de Bengalo'' aŭ ''hindia tigro'' estas subspecio de [[tigro]] kiu loĝas en [[Barato]], [[Nepalo]], [[Bangladeŝo]], [[Butano]], [[Birmo]] kaj [[Tibeto]]. ĝi estas la subspecio plej multnombra kaj konata de tigro, kaj ĝi troviĝas en granda vario de habitatoj, kiel tropikaj kaj subtropikaj savanoj kaj arbaroj. Ties haŭto estas ĝenerale oranĝ- aŭ sablo-kolora. Ekzistas genetika mutacio kiu produktas, ke la oranĝkolora haŭto de la tigro estas anstataŭata de blanka koloro; tiuj tigroj estas konataj kiel blankaj tigroj. Pli rara mutacio (de kiu ekzistas malpli ol cent ekzempleroj, ĉiuj en kaptiveco), estas konata kiel orkolora tigro. Tiu tigro estas nacia besto en Barato kaj Bangladeŝo.
 
En 2017 teamo de esploristoj apartenantaj al la UICN publikigis novan taksonomian klasigon de la familio de [[Felisedoj]] en kiu ili agnoskis nur du subspeciojn de tigroj, nome la kontinentazia tigro (''Panthera tigris tigris'') kiu grupigus la tigrojn de Bengalo, la siberian, la Hindoĉinan, la sudĉinan, la malajan same kiel la formortinta tigro el Kaspio; kaj la tigro de Sunda (''Panthera tigris sondaica'') kiu grupigus la tigrojn de [[Sumatro]] kun la formortintaj de Javo kaj Bali; tiu pritakso baziĝis sur etenda revizio de ĵusaj publikigaĵoj pri la morfologio de la tigroj kaj ties filogeografio.<ref>[http://www.catsg.org/fileadmin/filesharing/5.Cat_News/5.3._Special_Issues/5.3.10._SI_11/CN_Special_Issue_11_Revised_taxonomy_of_the_Felidae.pdf A new taxonomy of the Felidae] Alirita la 25an de Julio 2018. </ref>
 
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Projekto Tigro]]
* [[Tigro de Ĉampavat]]