Konstantin Kristoforidhi: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e +Bibliotekoj per AWB |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) pli bona ŝablono (Vivtempo), esperantigita ŝablono (Referencoj), -kategorio, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Konstantin Kristoforidhi''' (ankaŭ '''Konstandin Kristoforidhi'''; greke Κωνσταντίνος Χριστοφορίδης ''Konstandínos Kristoforídhis)'', naskiĝis en [[Elbasan]], aktuala [[Albanio]], en [[1827]], mortis en [[1895]].
== Vivo ==
Li naskiĝis en Elbasan kaj ekde 1847 studis ĉe greklingva gimnazio Zosimea en [[Ioanino (provinco)|Ioannina]], aktuale en [[Grekio]], kie li helpis al Johann Georg von Hahn lerni la albanan kaj verki german-albanan vortaron<ref>(angla) Robert Elsie, A Biographical Dictionary of Albanian History (bibliografia vortaro de albana historio), I.B.Tauris, 2012,
Li iris al [[Istanbulo]] en [[1857]], kaj skizis ''Memorandumon por la albana lingvo.'' Li restadis en [[Malto]] ĝis [[1860]] en protestanta seminario, finigante la tradukon de la [[Nova Testamento]] en la toska kaj gega lingvovariantoj (vidu kategorion: albana lingvaro). Li estis helpita de Nikolla Serreqi el [[Shkodër]] kun la gega versio de la Nova Testamento. Nikolla Serreqi estis same instiganto por uzado de la latina alfabeto, kiu estis jam uzata de pli fruaj verkistoj de la albana literaturo kaj Kristoforidhi ĉirkaŭbrakis la ideon de la latina alfabeto<ref>(angla) ''Lloshi, Xhevat (2008). Rreth Alfabetit te Shqipes. (Pri alfabeto de la albana), Logos,'' pp.14-15</ref>.
Li iris al [[Tunizo]], kie li laboris kiel instruisto ĝis 1865, kiam reprezentanto de brita kaj Internacia Biblia Asocio kontraktis kun li por fari bibliajn tradukojn al la albana. Li publikigis en 1866 la unuan gegan tradukon de kvar Evangelioj kaj Aktojn de Apostoloj; post multaj jaroj, li daŭrigis sian laboron, publikigante en la toska kaj gega albana lingvaro: ''La Psalmoj'' (1868, 1869); ''Nova Testamento'' (1879, 1869), ''Genezo kaj Eksodo'' (toske, 1880); ''Deuteronomio'' (toske, 1882); ''La Proverboj'' kaj la ''Libro de Isaio'' (toske, 1884).
Linio 12:
Konstantin Kristoforidhi scipovis la albanan (toskan kaj gegan variantojn), la grekan, la latinan, la hebrean, la anglan, la italan, la turkan, la bulgaran, la araban, la francan kaj la germanan. (fonto ?)
Li ĉefe okupiĝis pri la disvastigo de la albana lingvo en lernejoj.
Lia plej grava verko, ''La vortaro de la albana lingvo''<ref name=":0" /> (greke: Λεξικόν της Αλβανικής Γλώσσης)-(albane: ''Fjalori i Gjuhës Shqipe''), estis publikigita en [[Ateno]], [[Grekio]], en [[1904]], 25 jarojn post kiam ĝi estis skizita de Kristoforidhi. Post lia morto ĝi estis verkita en la greka<ref>Lloshi, Xhevat (2008). Rreth Alfabetit te Shqipes. (pri alfabeto de la albana), Logos, p. 9.</ref>. Li estis defendanto de la teorio ke la albana lingvo havas [[Pelasgoj|pelasgan]] originon.
Linio 26:
== Muzea domo Konstantin Kristoforidhi ==
[[Lingvo]] estas konsiderata kiel la plej fundamenta elemento en la ekzisto de [[nacio]]. Tial kaj ankaŭ pro ekonomiaj kialoj (altiro de lingvoŝantantaj turistoj) ekestis en 1978 muzea domo pri la patro de la albana lingvo. Ĝi situas en Elbasan, kvankam lia vera domo troviĝus aliloke kaj devus esti translokota<ref>(albana) Fatos Salliu, [https://infoelbasan.wordpress.com/2015/12/04/elbasan-nisme-per-kthimin-e-kostandin-kristoforidhit-ne-shtepi/ Elbasan, nismë për kthimin e Kostandin Kristoforidhit në shtëpi], Infoelbasani, la 4-an de decembro 2015, alirita la 9-an de februaro 2017.</ref>. Kvankam unu el la plej gravaj figuroj de la nacia renesanco, Constantin Kristoforidhi ne havas veran muzeon en la urbo Elbasan, iu domo estis adaptita kaj estas nomata muzeo, tamen ĝi neniam estis akceptita kiel la vera domo. La vera domo de Constantine Christopheridis, estas alia apartamento en la ĉirkaŭaĵo nomata "Kala", kiu ankaŭ troviĝas en malbona stato, ĉar ĉi tiu konstruaĵo ne estis transdonita nek al la Ministerio de Kulturo nek al la loka registaro, ĉar la rekonstruo de ĉi tiu konstruaĵo ne estis konsiderata grava por fariĝi muzeo. Oni tro malmulte okupiĝas pri la domo de Constantijn Kristofforis kaj oni forgesas ke ĉi tiu kultura heredaĵo posedas valoron en la lumo de la albana lingvo kaj ĝia kultura renesanca movado<ref>(albana) M[http://telegraf.al/aktualitet/monumentet-kulturore-ne-shqiperi-te-mbuluara-nga-pluhuri-i-harreses onumentet kulturore në Shqipëri të mbuluara nga ‘pluhuri i harresës’] (kulturaj monumentoj en Albanio falas 'sub la pulvo de forgeso'), Gazeta Telegraf, la 20-a de oktobro 2015, alirita la 9-an de februaro 2017.</ref>.
== Bibliografio ==
Linio 49:
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{
[[Kategorio:Ĝermoj pri Albanio]]
[[Kategorio:Albana lingvo]]
[[Kategorio:Albana lingvaro]]
|