Valento (lingvistiko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo pri valento
 
sekcio Ŝanĝi valenton
Linio 24:
:'''Gajni la premion''' valorigis nian trejnadon. <small>– Subjekto estas infinitivo</small>
:'''Ke li alvenis malfrue''' ne surprizis nin. <small>– Subjekto estas subpropozicio</small>
:'''Sam persvadis nin '''kontribui al la afero'''. <small>– Objekto estas infinitiva vortgrupo</small>
:La prezidanto menciis, '''ke ŝi vetoos ĉi tiun leĝproponon'''. <small>– Objekto estas subpropozicio</small>
 
Linio 38:
Oni povas ankaŭ priskribi verban valenton el vidpunkto de sintaksaj kontraŭ [[semantiko|semantikaj]] kriterioj. La sintaksa valento de verbo referas al la nombro da dependaj argumentoj kiujn verbo povas havi, dum semantika valento priskribas la [[semantikaj roloj|semantikajn rolojn]] kiujn havas la verbo.
 
==Ŝanĝi valenton==
Plejmultaj lingvoj havas rimedojn por ŝanĝi la valenton de verboj.
<ref>{{cite book |last1=Hovdhaugen, Even |first1=and Ulrike Mosel |title=Samoan Reference Grammar |date=1992 |publisher=Scandinavian University Press |location=Oslo |page=729}}</ref>
Oni povas pliigi aŭ malpliigi la valenton.<ref name=DixAikh1997>[[R. M. W. Dixon|Dixon, R. M. W.]] & [[Alexandra Aikhenvald]] (1997). "A Typology of Argument-Determined Constructions. pp 71–112 of Bybee, Joan, John Haiman, & Sandra A. Thompson (eds.)(1997). ''Essays on Language Function and Language Type: Dedicated to T. Givón''. Amsterdam: John Benjamins.</ref>{{rp|72}}
 
Notu ke por ĉi tiu sekcio, ni uzas la etikedojn S, A, P. Ili venas el la [[morfosintaksa teorio]]. S referas al la subjekto de netransitiva verb, A referas al la aganto de transitiva verbo, kaj P referas al la paciento (aŭ suferanto) de transitiva verbo.
 
Ĉi tiuj estas la '''kernaj argumentoj''' de verbo:
*''Lydia'' (S) ''dormas.''
*''Don'' (A) ''kuiras la vespermanĝon'' (P).
Nekernaj (aŭ flankaj) argumentoj nomiĝas oblikvaj argumentoj kaj estas tipe malnepraj:
*''Lydia dormas '''sur la sofo'''.
*''Don kuiras la vespermanĝon '''por sia patrino'''.
 
===Redukti valenton===
Redukti valenton estas movi argumenton el la kerno al oblikva stato. La pasivo estas tipa metodo redukti la valenton de verbo.<ref name=DixAikh1997/>{{rp|72}}
Ĉi tiu derivo rilatas ĝenerale al [[transitiva verbo|transitivaj verboj]]. Ĉar ĉeestas du argumentoj en transitiva propozicio, A kaj P, estas du ebloj por redukti la valenton:
:1. Movi la originan A de la kerno al oblikvo. La propozicio iĝas netransitiva, nur unu argumento ĉeestas, la origina P, kiu iĝis S. Tion faras la pasivo.<ref name=DixAikh1997/>{{rp|73}}
La semantiko de ĉi tiu konstruaĵo emfazas la originan P kaj malpligravigas la originan A, kaj oni uzas ĝin por eviti mencii ĝin, atentigi pri P aŭ pri la rezulto de la ago.<ref name=DixAikh1997/>{{rp|474}}
:::(a) ''Don'' (A) ''kuiras la vespermanĝon'' (P).
:::(b) ''Vespermanĝo'' (S) '' estas kuirata ''(de Don)''.
:2. Forigi je P por ke la transitiva verbo estas uzata absolute. Tio malpligravigas je P, kaj emfazas la originan A.
:::(a) ''Don'' (A) ''premegas ladskatolon'' (P).
:::(b) ''Don'' (S) ''premegas.'' [kun implico ke la ladskatolo estas premegata].
:3. En Esperanto oni povas uzi la medialan formon de la verbo. Tio emfazas la originan P, kaj malpligravigas la originan A.
:::(a) ''Vespermanĝo'' (S) '' kuiriĝas.
 
Aliaj rimedoj por redukti valenton estas la [[refleksiva verbo]], [[reciproka gramatiko]], [[inversa konstruaĵo]], malgravigi la objekton, enkorpigi la substantivon, enkorpigi la objekton<ref name=Morphosyntax>Payne, Thomas E. (1997). ''[https://books.google.com/books?id=LC3DfjWfCiwC&printsec=frontcover#v=onepage&q&f=false Describing morphosyntax: A guide for field linguists]''. Cambridge: Cambridge University Press.</ref>{{rp|196–222}}
 
===Pliigi la valenton===
Por tio oni movas argumenton el la oblikva stato en la kernon. La faktitivo estas prototipa rimedo.<ref name=DixAikh1997/>{{rp|73}} En Esperanto estas du metodoj: la sinteza formo uzante la sufikso '''ig''' kaj la memstara verbo '''igi'''.<ref>Kalocsay kaj Waringhien, ''Plena Analiza Gramatiko de Esperanto'', 1980</ref>
:::(a) ''Tio disigis ilin.''
:::(b) ''Tio igis ilin disaj.''<ref>Bertilo Wennergren, ''Plena Manlibro de Esperanta Gramtiko'', [https://bertilow.com/pmeg/indekso/index.html] {{eo}}</ref>
== Referencoj ==
{{referencoj}}