La feino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
'''''La feino''''' ({{lang-fr|Les Fées}}, laŭvorte “La feinoj”) estas popola fabelo prilaborita de [[Charles Perrault]] kaj publikigita en 1697 en la kolekto «Rakontoj de panjo Anserino» ({{lang-fr|Histoires ou contes du temps passé, avec des moralités, avec cet autre titre au dos : Contes de ma mère l’Oye}}).
 
== Roluloj ==
Jen la roluloj de la fabelo.
* La anonima '''vidvino''' estas “malagrabla[] kaj […] fiera”. Komence ŝi amas Marinjon kaj ne sian pli junan filinon. Ĉe la fino de la fabelo, ŝi forpelas ambaŭ filinojn el sia domo.
* '''Marinjo''' estas la ununura nomita rolulo. Ŝi estas la pli maljuna el la du filinoj de la vidvino. Ŝi estas ankaŭ “malagrabla[] kaj […] fiera”.
* La '''pli juna filino''' estas la dua filino de la vidvino. Ŝi estas “bon[a] kaj honest[a]” kaj “unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi”.
* La '''feino''' aperas apud la fonto kaj ekzamenas la akvoĉerpantojn, benante aŭ malbenante ilin laŭ iliaj ĝentileco aŭ malĝentileco. Nur unu feino aperas en la fabelo, malgraŭ la pluralon de la originala titolo.
* La '''reĝido''' estas filo de la reĝo. Li edziĝas kun la pli juna filino, ĉar ŝia kapablo fari gemojn estas pli valora ol “ĉio, kion oni povus doni dote”.
* La '''patro''', la mortinta edzo de la vidvino, estas nur menciita pase; li estis “bon[a] kaj honest[a]” simile al lia pli juna filino.
 
== Resumo ==
Linio 22 ⟶ 31:
</gallery>
 
== Zamenhofa tradukoTradukoj ==
=== Zamenhofa traduko ===
En 1905, [[L. L. Zamenhof]] publikigis sian tradukon de la fabelo en la libro ''[[Fundamento de Esperanto]]''. Tradukon de ĉi tiu fabelo Zamenhofo uzis kiel lernomaterialon en la Fundamenta «[[Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto]]» (§§11, 13, 15, 17, 19,21, 23), sub la titolo ''La Feino'' (malgraŭ ke la originala titolo estas plurala).
 
Supozeble, Zamenhofo uzis tradukon rusan. Jen kelkaj signoj de la uzo de la rusa traduko:
Linio 29 ⟶ 39:
* Franclingve, el la buŝo de la bela knabino la bonaĵoj eliras po 2: «il lui sortit de la bouche ''deux'' Roses, ''deux'' Perles, et ''deux'' gros Diamants», dum en la traduko ili aperas po 3 (3 estas nombro ŝatata en la rusa folkloro): «elsaltis el ŝia buŝo ''tri'' rozoj, ''tri'' perloj kaj ''tri'' grandaj diamantoj» (§17).
* La franclingva originalo entenas moralaĵon, kiun oni kutime forĵetas en la tradukoj, kaj kiun ankaŭ Zamenhofo ne tradukis.
 
=== Anglalingva traduko ===
La skota fabelisto Andrew Lang tradukis la fabelon al la angla en sia libro ''La Blua Felibro'' ({{lang-en|The Blue Fairy-Book}}) en 1889 sub la titolo ''Bufoj kaj Diamantoj'' ({{lang-en|Toads and Diamonds}}).
 
== Eksteraj ligiloj ==