Reĝlando Hanovro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Reĝlando Hanovro''' (en [[germana]]: ''Königreich Hannover'') estis establita en oktobro [[1814]] fare de la [[Kongreso de Vieno]], kun la restaŭrado de [[Georgo la 3-a (Britio)|Georgo la 3-a de Britio]] al siaj [[Hanovro|Hanovraj teritorioj]] post la [[Napoleonaj Militoj|Napoleona epoko]]. Ĝi sukcedis la iaman Elekto-Princlandon Hanovron. Hanovro (konata formale kiel [[Elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo|Elekto-Princlando Brunsvigo-Luneburgo]]), kaj aliĝis al 38 aliaj suverenaj ŝtatoj en la [[Germana Konfederacio]] en junio 1815. La Reĝlando estis regata de la [[Hanovra dinastio]], juna branĉo de la [[Velfoj]], en [[persona unio]] kun [[Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando]] ekde 1814. Ĉar ties monarko loĝis en Londono, vicreĝo (kutime pli juna membro de la Brita Reĝa Familio) administris la Reĝlandon Hanovron.
La persona unio kun Unuiĝinta Reĝlando finis en 1837 pro la ascendo de la reĝino [[Viktoria (Britio)|Viktoria]] ĉar [[Salfranka leĝo|inoj ne rajtis heredi]] la Hanovran tronon, kaj tiel ŝia onklo iĝis la reganto de Hanovro. Hanovro estis en la venkita flanko de la [[Prusia-Aŭstria milito]] kaj estis konkerita de [[Reĝlando Prusio|Prusio]] en 1866, kaj tiel iĝante Prusia provinco. Kun la cetero de Prusio, Hanovro iĝis parto de la [[Germana Imperio]] post la [[Unuigo de Germanio|unuigo]] en januaro 1871. Por mallonge revivigita kiel [[Ŝtato Hanovro]] en 1946, tiu ŝtato estis metita kun kelkaj malgrandaj ŝtatoj kiuj formas la nunan ŝtaton [[Malsupra Saksio]] en [[Okcidenta Germanio]], poste [[Germanio]].
 
==Reĝoj==