Diskuto:Bahaa Kredo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 58:
 
Jes, eble mi iam mem helpos plibonigi la artikolon (se mi ne devos timi, ke oni simple reŝanĝos ĉion). Sed eble jam aliaj bahaanoj aŭ nebahaanoj ŝatus komenci... [[Vikipediisto:217.247.98.115|217.247.98.115]] 15:43, 7. Jul 2006 (UTC)
 
:La tiel-nomita ''Reformita Bahaa Kredo'' estas aro de rompantoj de la Bahaa Interligo. Mi komprenas ke interlig-rompado estas malfacila koncepto por multaj kompreni. La Bahaa Kredo ne estas simpla aro de bonaj principoj. Je la komenco de Sia Plej Sankta Libro, Baha'u'llah diris ke oni devas samtempe kredi kaj agi laŭ la instruoj. Li diris ke kredo kaj agado ne povas esti disigitaj. Se oni eĉ kredas je la bahaaj instruoj kaj samtempe agas kontraŭ ili, oni ne povas nomi sin bahaano. Baha'u'llah mem enkondukis la koncepton de la "Interligo". Laŭ Li, estas du interligoj, la granda kaj la malpli granda. La granda estas la interligo inter Dio kaj la homaro, en kiu Dio promesas daŭre sendi al la homaro Manifestiĝojn kaj daŭre renovigi la eternan kredon. La malpli granda estas inter la Manifestiĝo de Dio kaj siaj sekvantoj. La Interligo de Baha'u'llah devigas al ĉiuj bahaanoj sekvi la aŭtoritaton de la 'Abdu'l-Baha, Shoghi Effendi kaj la Universala Domo de Justeco. Se iu kontraŭstaras ilin, oni estas, post multaj strebadoj konvinki la personon pri sia misfarado, nomita "interlig-rompanto". Tiamaniere, la Bahaa Kredo restas unuigita kaj ne havas sektojn aŭ dividojn. Ĉiuj tiuj grupoj, kiel ''Reformita Bahaa Kredo'', ''Ortodoksa Bahaa Kredo'', ktp estas interlig-rompantoj, laŭ la klaraj testamentoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha. 'Abdu'l-Baha skribis, en Sia longa kaj plena Testamento: '''"Malamiko de la Kredo estas tiu kiu penas interpreti la vortojn de Baha'u'llah kaj tiamaniere nuancigas ilian signifon konforme al sia perceptopovo, arigas ĉirkaŭ si sekvantaron, formante apartan sekton, superigante sian propran signifon, kaj kaŭzante dividon en la Kredo... Tiuj ĉi koruptaj pensoj kiuj naskiĝis pro personaj kaj malbonaj celoj ĉiuj malaperos, kaj la Interligo de Dio restos firma kaj sekura... La spirita Interligo, tamen, klare malebligas la sektismon interne de la bahaa komunumo."''' (Baha'u'llah kaj la Nova Epoko, tradukita de Lidja Zamenhof, p. 133)
 
:Plie, pri cenzurado: la Bahaa administrado ne cenzuras librojn aŭ artikolojn. Ĝi nur "nuntempe" (en la estonteco tiu ĉi praktiko finiĝos) kontrolas ke "eldonitaj" libroj aŭ artikoloj "pri la Bahaa Kredo" kaj samtempe faritaj "de bahaanoj" ne havas gravajn erarojn aŭ miskomprenojn pri la Bahaaj instruoj. Tio aplikas nur al eldonitaj aferoj, kaj ne al la interreto, kaj nur estas por registritaj membroj de la Bahaa Kredo. Kiam oni fariĝas bahaano, oni konsentas obei kaj sekvi la Bahaan administradon. Se oni ne kredas tion, oni simple ne estas bahaano, kaj libere povas malregistriĝi. La Universala Domoj de Justeco skribis multajn leterojn pri tiuj ĉi kritikantoj. Mi proponas ke oni legu la alian flankon (leterojn de la Universala Domo de Justeco), kaj ne nur formu misopiniojn surbaze de la kritikoj.[[Vikipediisto:NicholasJB|NicholasJB]] 17:04, 17. Aŭg 2006 (UTC)
 
:Nu, via eventuala helpo bonvenas. Vi asertas, ke la aktuala artikolo estas "varba", sed ne indikis kie aŭ kiel. Se vi mencius specife, kiu(j)n partojn de la artikolo ŝajnas "varba(j)", ni plibone kapablos ilin prilabori. Sed estas iom malfacile alrespondi simplan senklarigitan aserton.
Reiri al la paĝo "Bahaa Kredo".