Liberec: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e sidejunuoj->setlejunuoj
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj
Linio 119:
 
== Situo ==
[[Dosiero:Jested.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Monto [[Ještěd]] kun [[Ještěd (hotelo kaj televidturo)|televidturo]].]]
Liberec troviĝas proksimume 91 km nord-nordoriente de [[Prago]]. La urbo situas en la [[Libereca baseneto]] de la [[Zitava baseno]] inter la [[Montokresto Ještěd-Kozák]] kaj la [[Jizera montaro]]. Piedpunkto de la urbodomo situas en alteco de 374 m super maro, plej alta punkto de la urba katastro estas la pinto de [[Ještěd]] (1012 m), punkto plej malalta situas en la urboparto [[Machnín]] (361 m). La urbon trafluas [[Luzacia Niso]] kaj ties alriveroj, ekzemple [[Nigra Niso]] aŭ [[Harcova rojo]], sur kiu troviĝas la [[Akvobaraĵo Harcov]]. Naturaj akvosurfacoj estas fiŝlagoj: ekzemple fiŝlagoj Vesecký (nomata Teich), Kačák (Žabák) en [[Krásná Studánka]] aŭ fiŝlago Seba.
 
[[Dosiero:Climatediagram-metric-english-Liberec-CzechRepublic-1961-1990.png|thumbeta|leftmaldekstra|Temperaturoj
kaj precipitaĵoj sur la urba tereno en la jaroj 1961–1990.]]
 
== Klimato ==
La klimato de la urbo estas determinata de ĝia troviĝo en la [[modera klimato|modera]] [[klimatzono]], sed influiĝas ankaŭ de ĝia situo en kaldronvalo inter du [[montarmasivo]]j. Ĉar tiuj ĉi montokrestoj malhelpas la cirkuladon de humida [[Atlantiko|atlantika]] aero, en la urbo sufiĉe oftas [[precipitaĵo]]j. Ilia averaĝa sumo estas 803,4 mm jare – plej pluva monato estas [[aŭgusto]] kun 88,4 mm, plej seka [[februaro]] kun 46,2 mm. Averaĝa [[temperaturo]] de la aero estas 7,2[[Celsia grado|°C]], plej varma monato estas [[julio]] kun 16,2 °C, plej malvarma [[januaro]], kiam la averaĝa temperaturo estas −2,5 °C.
Linio 176 ⟶ 177:
 
== Historio ==
[[Dosiero:Reichenberg 1900.jpg|thumbeta|rightdekstra|300px|Liberec (Reichenberg) ĉirkaŭ la jaro [[1900]].]]
Liberec estis unuafoje menciita en dokumento de [[1348]], kaj ekde [[1622]] ĝis [[1634]] ĝi troviĝis inter la posedaĵoj de [[Albreĥto de Wallenstein]]. Post ties morto ĝi apartenis al la familioj Gallas kaj Clam Gallas, kvankam ilia regado super la urbo jam antaŭlonge ĉesis. La [[teksa industrio]] estis enkondukita en [[1579]].
 
Linio 184 ⟶ 185:
 
== Vidindaĵoj ==
[[Dosiero:Liberec town hall.jpg|thumbeta|rightdekstra|[[Urbodomo do Liberec|La Urbodomo de Liberec]].]]
* [[Urbodomo de Liberec|Urbodomo]] – [[novresanco|novrenesanca]] konstruaĵo el la jaro [[1893]], verko de [[Vieno|viena]] arĥitekto [[Franz Neumann]], unu el la [[#Urbaj simboloj|simboloj]] de la urbo kaj la regiono
* [[Liberec (kastelo)|Kastelo Liberec]] - kastelo de la grafo Clam Gallas, konstruita en la [[17-a jarcento]]
Linio 206 ⟶ 207:
</gallery>
 
== Servoj ==
* [[Gimnazio de F. X. Šalda]]
 
== Ekonomio ==
 
=== Tekstila industrio ===
 
Tradicia [[industrio]] en la urbo estis ĉiam [[tekstila industrio]] - precipe [[drapindustrio]] kaj [[tolindustrio]]. La unuaj drapistaj majstroj Urban Hoffmann el [[Závidov]] kaj Christoph Krause studinta en [[Frýdlant]] venis al Liberec en [[1579]].
 
=== Ekspozicioj kaj foiroj ===
 
En [[1851]] okazis en Liberec unua [[ekspozicio]] de [[malpeza industrio]], per kio komenciĝis la historio de ekspozicioj kaj [[foiro]]j sur la teritorio de Ĉeĥio. En [[1925]] ĝi kune kun [[Prago]], [[Frankfurto ĉe Majno]], [[Lepsiko]] kaj aliaj urboj kunfondis la [[Asociacio de internaciaj foiroj|Asociacion de internaciaj foiroj]]. La foiraj aktivaĵoj kulminis en la jaroj [[1920]]-[[1930]], kiam la societo Reichenbergmesse ("Liberecaj foiroj") organizis dudekon de signifaj foiroj. [[Nun en 2009|Nuntempe]] la ekspoziciejon prizorgas firmao Diamant Expo spol. s r.o.
 
=== Transporto ===
 
Liberec akiris '''[[fervojo|fervojan]] ligon''' en la jaro [[1859]], kiam malfermiĝis trakoj al [[Pardubice]] kaj la germana [[Zittau]]. Hodiaŭ eliras la urbon kvin unurelaj kaj neelektrifitaj fervojaj trakoj. La [[Ĉeĥaj fervojoj]] funkciigas kabinan '''[[Kabina telfero al Ještěd|telferon al Ještěd]]''' longan 1188&nbsp;m kun altecdiferenco de 402&nbsp;m, kies suba stacio troviĝas en la libereca urboparto Horní Hanychov proksime de la samnoma finhaltejo de la urba publika transporto.
 
Linio 228 ⟶ 225:
 
=== Urba publika transporto ===
[[Dosiero:Liberec, Soukenné náměstí, tramvaj.jpg|thumbeta|rightdekstra|300px|Tramo en urbcentro de Liberec]]
La urba publika transporto de Liberec konsistas el sistemo de [[aŭtobuso|aŭtobusaj]] kaj [[tramo|tramaj]] linioj funkciigataj de la [[Trafika entrepreno de la urbo Liberec]]. Centra haltejo de la urba publika transporto estas la haltejo Fügnerova en samnoma strato.
 
Linio 236 ⟶ 233:
 
La prezoj iam estis malavantaĝo de la libereca publika transporto, ĉar la biletoj estis la plej multekostaj en Ĉeĥio. Reage al tio en [[2004]] la urbo la prezojn malplialtigis. Ekde la [[1-a de januaro]] [[2008]] kostas 40-minuta bileto por plenkreskulo 16 [[ĉeĥa krono|kronojn]], por infanoj aĝantaj 6-15 jarojn 8 kronojn. La bileto kutime validas 40 minutojn, sed dum semajnfino ĝi validas 60 minutojn. Post la 20-a horo oni ĉiam kontrolas biletojn - la pasaĝero devas montri sian bileton al la ŝoforo.
 
==== Vidu ankaŭ ====
* [[Listo de tramlinioj en Liberec]]
Linio 243 ⟶ 241:
 
== Famuloj el Liberec ==
[[Dosiero:Ferdinand Porsche.jpg|thumbeta|100px|rightdekstra|[[Ferdinand Porsche]]]]
* [[Christoph Demantius]] ([[1567]] – [[1643]]), komponisto kaj poeto
* [[József Antal Schönbauer]], [[zoologo]] en [[Hungara reĝlando]]
Linio 259 ⟶ 257:
 
== Urbaj simboloj ==
 
'''[[Blazono]]'''n de la urbo Liberec formas arĝenta [[ŝildo]], sur kiu aperas [[rubeno|rubenkolora]] [[remparo|rempara]] murego kun duopo de [[turo]]j kaj [[krenelo|krenelaro]]. Sur [[arĝento|arĝentaj]] [[ĉarniro]]j pendigitaj pordflankaĵoj de la [[pordego]] estas malfermitaj, la supran duonon de la pordego fermas ora falkrado kun per arĝento forĝitaj pintoj. En ĉiu el la turoj troviĝas malfermita pordeto, super kiu estas [[pafbreĉo]] kaj longoforma [[fenestro|fenestreto]] dividita kruce. La turoj havas rubenkoloran tegmenteton finitan per ora [[kapsulo]] kun blua, flirtanta [[flago|flageto]]. Sur la muro super la pordego pendas ŝildo de [[lazuro|lazurblua]] koloro kun arĝenta [[rado]], kiu estis la simbolo de familio [[Redern]]. Ĉe la krenelaro inter la turoj staras kun dismetitaj kruroj ora [[leono]] kun [[krono]] sur la kapo, ruĝa [[lango]] kaj rektigita [[vosto]].
 
Linio 276 ⟶ 273:
 
== Esperanto en Liberec ==
[[Dosiero:IJK2009.png|thumbeta|rightdekstra|200px|[[#Emblemo|Emblemo]] de la [[IJK 2009|65-a]] [[Internacia Junulara Kongreso]] okazinta en Liberec' en [[2009]].]]
[[Nun en 2009|Hodiaŭ]] ekzistas en Liberec [[Esperanto-klubo]] de [[Stanislav Knížek]] ("Klub esperantistů Stanislava Knížka v Liberci"), kiu en [[1996]] havis 17 membrojn kaj periodaĵon "Libereca Informilo".<ref name="ĉea-jarlibro"/>
 
=== Pionira epoko ===
 
Membro(j)n en Liberec registris jam en [[1907]] la tiam fondita [[Bohema Unio Esperantista]] kaj en [[1924]] okazis en Liberec kun 175 patoprenantoj dua nacia kongreso organizata komune de [[Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista]] kaj [[Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio]].<ref name="ĉea-jarlibro">[http://members.chello.cz/malovec/Jarlib96.htm Jarlibro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio]</ref><ref name="historio">[[Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio]]</ref>
 
Linio 309 ⟶ 305:
{{Liberec}}
{{Municipoj de Regiono Liberec|Distrikto Liberec}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Liberec| ]]