Granda Depresio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 96:
La Federacia Rezervo permesis la malsukceson de kelkaj grandaj publikaj bankoj – partikulare tiu de la Novjorka Banko de Usono – kio okazigis panikon kaj disvastigitajn falojn de lokaj bankoj, kaj la Federacia Rezervo pigris dum bankoj falis. Friedman kaj Schwartz argumentis, ke, se la Federacia Rezervo estus haviginta urĝan pruntaron al tiuj ŝlosilaj bankoj, aŭ simple estus aĉetinta pruntaĵojn el la registaro el la malferma [[merkato]] por havigi kurentan mondisponeblon kaj pliigi la kvanton de mono post la falo de la ŝlosilaj bankoj, la cetero de bankoj ne estus falintaj post la grandaj ja falis, kaj la mondisponeblo ne estus falinta tiom for kaj tiom rapide kiom ĝi faris.<ref>{{cite journal|accessdate=May 22, 2008 |url=http://www.nybooks.com/articles/19857 |title=Who Was Milton Friedman? |journal= The New York Review of Books |date= February 15, 2007|last=Krugman|first=Paul|archiveurl=https://web.archive.org/web/20080410200144/http://www.nybooks.com/articles/19857 |archivedate=10a de aprilo, 2008 }}</ref>
 
Estante multe mapli da mono funkcianta, la negocoj ne povis akiri novajn pruntojn kaj eĉ ne povis renovigi la jam ekzistintajn monpruntojn, kio devigis multajn haltigi la investadon. Tiu interpreto akuzas la FederacainFederacian Rezervon pro manko de agado, speciale fare de la Novjorka filio.<ref>{{cite book|author=G. Edward Griffin|title=The Creature from Jekyll Island: A Second Look at the Federal Reserve|url=https://archive.org/details/TheCreatureFromJekyllIslandByG.EdwardGriffin|year=1998|edition=3d|page=[https://archive.org/details/TheCreatureFromJekyllIslandByG.EdwardGriffin/page/n261 503]|isbn= 978-0-912986-39-5}}</ref>
 
Unu tialo kial la Federacia Rezervo ne agadis por limigi la malpliigon de la mondispono estis la [[orbazo]]. En tiu tempo, la kvanto de kredito kiun la Federacia Rezervo povis elsendi estis limigita per la leĝo [[Federal Reserve Act]], kiu postulis 40% de orapogo por ke estu eldonita rezervajn monbiletojn. Fine de la [[1920-aj jaroj]], la Federacia Rezervo jam preskaŭ estis atinginta la limon de permesebla kredito kiu estis apogita per la oro kiu estis en sia posedo. Tiu kredito estis en la formo de mendonotoj de la Federacia Rezervo.<ref name="text">Frank Freidel (1973), [https://archive.org/details/franklindrooseve04fran ''Franklin D. Roosevelt: Launching the New Deal''], ch. 19, Little, Brown & Co.</ref> "Promeso de oro" ne estas tiom bona kiom "oro en mano", partikulare kiam ili havis sufiĉan oron nur por kovri 40% el la nepagitaj mendonotoj de la Federacia Rezervo. Dum la bankopaniko, parto de tiuj mendonotoj estis elaĉetitaj per oro de la Federacia Rezervo. Ĉar la Federacia Rezervo estis atinginta sian limon al permesebla kredito, ajna malpliigo en la oro de ties keloj devis esti akompanata de pli granda malpliigo en la kredito. La 5an de aprilo 1933, Prezidento Roosevelt subskribis la dekreton "Executive Order 6102" kiu malpermesis la privatan posedon de oratestiloj, moneroj kaj [[ingoto]]j, kio malpliigis la premon al la [[oro]] de la Federacia Rezervo.<ref name="text"/>