Terentio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Reverkado de enkonduko kaj biografio.
Aldonita frazo
Linio 3:
 
== Biografio ==
La sola fonto pri la vivo de Terentio estas biografieto verkita ĉirkaŭ 100 p.K. de [[Suetonio]] kiel parto de ''De viris illustribus'' el fontoj diversaj kaj ofte jam kontraŭdiraj. Tiu biografio estas konservita kaj transdonita en la komentario de la verkoj de Terentio verkita de la gramatikisto [[Elio Donato]]. Jam en tiu teksto lia naskiĝodato ne estas precize raportita, kaj laŭ diversaj informintoj povas varii inter 195 a.K kaj 185 a.K. Li estis naskita en Kartago sed ne estis el [[Punikoj|punika]] origino; la vorto ''Afer'' el lia nomo estis gentonomo uzata por la berberaj indiĝenoj de norda Afriko. En Romo li estis sklavo de la [[senato]]ro ''Terentius Lucanus'', kiu, impresata de lia beleco kaj liaj talentoj, aranĝis lian edukadon kaj poste liberigis lin. Post liberiĝo, Terentio prenis de sia antaŭa mastro la nomon ''Terentius''. Li tiam intime familiariĝis kun membroj de la plej alta kaj plej klera romia nobelaro, precipe kun la rondo ĉirkaŭ [[Skipio Afrika]], kaj dum lia mallonga kariero kiel dramatisto persekutis lin la onidiro, ke liaj komedioj estas fakte verkitaj de tiuj altrangaj patronoj, por kiuj la verkado de teatraĵoj estus ne tre digna ŝatokupo. Ĉar la onidiro flatis tiujn personojn, Terentio neniam neis ĝin tre firme.
 
Terentio adaptis [[greka]]jn [[komedio]]jn, uzante konversaciajn [[latina]]jn esprimojn. Postvivas ses komedioj, kiuj tre influis la eŭropajn dramistojn de la [[Renesanco]] kaj postaj periodoj. Ili estas