Glavo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 157:
== Simbolaro ==
Pro sia formo, ''glavo'' en Mezepoko kelkfoje akiris [[faluso|falusan]] [[simbolo|simbolecon]]. ("Glavo kaj rozo.") Notindas ankaŭ la deduktebla religia simboleco de la fasonoj de la glavspecoj de la du [[krucmilito|krucmilitistaroj]]: [[kruco|krucecaj]] glavoj kontraŭ [[lunarko|lunarkaj]] [[jatagano]]j.
 
Dum multaj historiaj periodoj, partikulare el la fino de la [[Romia Imperio]] ĝis la finfina hegemonio de la [[pafarmilo]]j, la glavo estis la armilo plej asocia kun la portanto, ĉefe se temas pri [[heroo]] aŭ grava militestro. Tiel ĝi havis propran nomon, ekskluzivecon kaj dumvivan asocion al sia uzanto. Neniu alia armilo ([[arko]], [[lanco]], [[ŝildo]], [[pafilo]]) ĝuis similan favoron. Tiel estas multaj legendoj pri specifaj glavoj, ne nur pri la glavotipo, sed pri la preciza glavo de tiu persono, aperis en [[ceremonio]]j, festivaloj ktp. Frapo per glavo sur la ŝultroj de koncernato estis grava momento en ceremonioj de [[kavaliro|kavalirigo]]. Tiu aparteno al la konsidero de alta rango portis la glavon kiel simbolo de oficireco kaj komandopovo ĝis la 21a jarcento.
 
== Famaj glavoj ==