Gramatika voĉo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e poluris
plue pri la faktitivo
Linio 38:
la ĝenerala prilingva edukiteco de la '''pridemandatoj'''</blockquote>
 
La pasiva voĉo estas uzata en propozicio kies [[subjekto]] esprimas la [[suferanto|suferanton]] de la verbo. Tio signifas, ke ĝi suferas agon aŭ ĝia stato ŝanĝiĝis.<ref name='ogrady'>O'Grady, William, John Archibald, Mark Aronoff, and Janie Rees-Miller (eds.) (2001). ''Contemporary Linguistics: An Introduction'' Fourth edition. Boston: Bedord/St. Martin's. {{ISBN|0-312-24738-9}} {{en}}</ref>
 
Participoj ankaŭ havas [[aspekto|aspekton]]. Ekzemple: ''konstruata'' (daŭra aspekto) kaj ''konstruita'' (rezulta aspekto).<ref>Pokrovski, Sergio, ''Aspektoj'', [http://kovro.heliohost.org/eo/artikoloj/aspektoj/lasp.html] {{eo}}</ref>
 
Tipe, en pasiva propozicio, kio kutime esprimas la objekton de la verbo, tio nun esprimas la subjekton, dum kio kutime esprimas la subjekton, tion oni forigas aŭ ĝin indikas iu adjekto. Tiel, pasivigi aktivan verbon reduktas ties valenton. Tio ne estas universala afero; ekzemple, en la japana lingvo, pasivigo ne ĉiam malpliigas la valenton.<ref>O'Grady, William, John Archibald, Mark Aronoff, and Janie Rees-Miller (eds.) (2001). Contemporary Linguistics: An Introduction Fourth edition. Boston: Bedord/St. Martinname='ogrady's. ISBN 0-312-24738-9 {{en}}</ref>
 
Iuj lingvoj, ekzemple Esperanto, uzas [[ĉirkaŭfrazo|ĉirkaŭfrazan]] pasivan voĉon; t.e. ĝi ne estas unuopa vorto, sed estas formita per apudmeto de aliaj vortoj. Specife, ĝi konsistas el formo de ''esti'' kaj pasiva [[participo]] de la ĉefa verbo. En aliaj lingvoj, ekzemple la [[latina]], la pasivo por iuj tensoj estas markita ĉe la verbo per [[fleksio]]: ''librum legit'' (li legas la libron); ''liber legitur'' (la libro estas legata). Ankaŭ la [[maoria lingvo]] uzas verban fleksion por formi unuvortan pasivon, ekzemple: ''i patu te tama i te tarama'' (frapis la knabo la tamburon), ''i patua te tarama e te tama'' (frapatis la tamburo de la knabo).<ref name='kupu'>''Kupu o te Ra'', [https://kupu.maori.nz] </ref>
 
==Mediala voĉo==
Linio 56:
<blockquote>La fundamenta senco de la faktitivo estas: fari, ke iu aŭ io faru aŭ suferu agon. En la faktitivo do troviĝas du agoj: la ago kaŭzanta kaj la ago kaŭzata.
 
La ago kaŭzanta estas esprimata per igi. Tiu igi povas esti sufiksoido, kaj ĝi povas esti memstara; oni do devas aparte paroli pri la sinteza formo (ekz-e: kaptigi) kaj pri la analiza (ekz-e: igi kapti). Krome, ĉi tie ni povas paroli ankaŭ pri lasi, kiu estas iel surogato de la de la faktitiva voĉo.<ref name='pag'>Kalocsay, K. kaj Waringhien, G., ''Plena Analiza Gramatiko de Esperanto'', UEA, 1980 {{eo}}</ref></blockquote>
 
<blockquote>Verboj faritaj per la sufikso IG estas ĉiam objektaj. Ili montras kaŭzadon de ia rezulto. La subjekto estas ĉiam la kaŭzo aŭ la kaŭzanto. La radiko aŭ radikoj antaŭ IG montras la rezulton.<ref name='pmeg'>Wennergren, Bertilo, ''Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko'', 2020, [https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazroloj/ig.html] {{eo}}</ref></blockquote>
 
La sufikso '''ig''' pliigas la [[Valento (lingvistiko)|valenton]] je unu, ekzemple: ''memori'' (duvalenta) kaj ''memorigi'' (trivalenta). Se la rezulta verbo estas trivalenta, ekzistas tri manieroj uzi tiajn IG-verbojn. Oni povas akuzativigi la subjekton de la origina verbo, aŭ la objekton de la origina verbo. Ekzemple:
Linio 66:
La bofrato iris supren kaj memorigis la ĉefon pri la telefonvoko el Tehran.</blockquote>
 
La eŭropaj lingvoj esprimas la faktitivon per helpverbo, ĉar ili ne havas fleksian metodon.<ref name='andre'>Cherpillod, André, ''Lingvaj Babilaĵoj'', La Blancetière, 2005 {{eo}}</ref>{{rp|25}} Ekzemple:
* france ''rire'' (ridi) → ''faire rire'' (ridigi)
* itale ''rìdere'' (ridi) → ''far ridere'' (ridigi)
* germane ''lachen'' (ridi) → ''lachen lassen'' (ridigi)
* angle ''laugh'' (ridi) → ''you make me laugh'' (vi ridigas min)
La eŭropaj lingvoj ne havas metodon uzi la faktitivon en pasiva formo.
 
La polineziaj lingvoj uzas prefikson por formi faktitivan verbon. La maoria lingvo formas faktitivajn verbojn per la prefikso ''whaka-'', kaj la faktitivaj verboj povas havi pasivon. Oni povas faktitivigi substantivojn, adjektivojn, netransitivajn verbojn kaj perceptajn verbojn, sed oni uzas aliajn rimedojn por pli transitivaj verboj.<ref name='harlow'>Harlow, Ray, ''A Māori Reference Grammar'', ISBN=978-1-77550-203-6, 2-a eldono, 2015</ref> Ekzemploj de faktitivoj:
* ''mārama'' (klara) → ''whakamārama'' (klarigi)
* ''moe'' (dormi) → ''whakamoe'' (dormigi)
* ''kite'' (vidi) → ''whakakite'' (vidigi, montri)
* ''kata'' (ridi) → ''whakakata'' (ridigi)
{|
|-
| ''He pai''
| ''ēnei kōrero''
| ''hei whakakata''
| ''i te tangata''<ref>''Te Aka Māori-English Dictionary'', Moorfield, John C. [https://maoridictionary.co.nz]</ref>
 
|-
| Bonas
| ĉi tiuj rakontoj
| por ridigi
| la homojn
|-
|}
==Aliaj voĉoj==
Iuj lingvoj havas pliajn voĉojn, Ekzemple, la [[mongola lingvaro|klasika mongola lingvo]] havas kvin voĉojn, kiuj estas: aktiva, pasiva, faktitiva, reciproka, kaj kunlabora. En la hebrea lingvo estas aktiva, pasiva, faktitiva, faktitiva-pasiva, intenca, intenca-pasiva, kaj refleksiva voĉoj.
Linio 73 ⟶ 99:
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Valento (lingvistiko)]]
* [[Transitiveco (lingvistiko)]]
* [[Konjugacio]]