Terentio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Verkoj: akuzativo
Argumento de Adelphoe kaj Sukceso
Linio 38:
 
''Argumento'': La parazito Formiono intrigas kaj komplotas por sukcesigi la rilatojn de la kuzoj Fedria kaj Antifono kun iliaj amatinoj, unu [[Citro|citristino]], la alia malriĉa knabino kiun Antifono edzinigas sekrete. Tamen poste oni malkovras ke ĉi tiu knabino estas kuzino de Antifono. La patroj de la kuzoj donacas monon al Formiono por ke li edzinigu la citristinon, sed li anstataŭe elaĉetas ŝin el ŝia mastro por Fedria.
[[Dosiero:Adelphorum1499.jpg|alternative=Notita paĝo de Adelphoe|eta|Notita paĝo de ''Adelphoe'']]
 
=== Adelphoe (La fratoj) ===
Unuafoje ludita en 160 a.K.
 
''Argumento'': Du fratoj estas edukitaj laŭ malsamaj manieroj, Tesifono pli severe kaj Eskino pli indulge. Tesifono enamiĝas al citristino, kiun Eskino rabas de ŝia prostituanto por sia frato. Aliflanke, Eskino ankaŭ malvirgigas malriĉan junulinon. En la fino ambaŭ fratoj edziĝas kaj la du edukmetodoj estas komparataj.
 
== Sukceso ==
Laŭ Suetonio, [[Cicerono]] kaj [[Julio Cezaro]] ambaŭ alte laŭdis la purecon kaj elegantecon de la latina lingvaĵo de Terencio, kvankam Cezaro bedaŭris ke li ne transdonis la komikecon de la grekaj originaloj, tiel ke li nomis Terencion "duonigita Menandro". En la Mezepoko la simpla, eleganta kaj konversacia Latino de liaj komedioj fariĝis modelo por la studo kaj praktiko de tiu lingvo kopiante kaj eble ankaŭ ludante ilin, kio kaŭzis lian konatecon kaj la relative grandan nombron de manuskriptoj de liaj komedioj: la esploristino Claudia Villa nombris 650 manuskriptojn kopiitajn post la jaro 800. Kvankam konata kaj ŝatata, la enhavo de lia verko ne tiom plaĉis al la mezepokuloj kiom la lingvo, tiel ke la monaĥino [[Hrosvitha|Hrosvitha de Gandersheim]] verkis ses komediojn por anstataŭigi tiujn de Terencio per pli edifa lernomaterialo.
 
En la Renesanco la lingva estimiĝo de Terencio plu daŭris; plie, nun ankaŭ la enhavo de liaj verkoj estis admirata kiel epitomo de klasikaj humanismaj idealoj. En sia komentario pri la ''Divina Komedio'', Pietro Alighieri asertas ke lia patro [[Dante Alighieri|Dante]] prenis de Terencio la titolon de lia verko. La unua presita eldono de Terencio aperis en Strasburgo en 1470.
 
== Referencoj ==