Maoria lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldonis ligilon por Sinclair
esperantigita parametro, uzo de ŝablono, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 25:
== Lingviko de la maoria lingvo ==
La unua verko pri la maoria lingvo publikiĝis en 1820.<ref>A Grammar and Vocabulary of the Language of New Zealand, Church Missionary Society, England, 1820</ref> En 1969 Bruce Biggs eldonis sian novan gramatikan teorion kaj simpligis la klasifikon de maoriaj vortoj.<ref>Let's Learn Maori, Bruce Biggs, Reed,1969</ref>
La plej ampleksaj priskriboj de la gramatiko de la maoria estas tiuj de Winifred Bauer (1993)<ref>Bauer, 1993</ref> kaj (1997)<ref>Bauer, 1997</ref> Alia ampleksa lingvika verko estas tiu de Ray Harlow.<ref>Harlow, 2015</ref>
David Kārena-Holmes prezentis malpli longan priskribon.<ref>Kārena-Holmes, 1995</ref>
 
Linio 41:
== Tipoj de vortoj ==
La du ĉefaj tipoj de vortoj en la maoria estas bazaj vortoj (substantivoj, agverboj kaj statverboj) kaj partikloj (prepozicioj, artikoloj, posedaj partikloj, verbaj partikloj kaj adverbaj partikloj). Ĉirkaŭ sesdek partikloj ekzistas, kaj miloj da bazaj vortoj. La maoria ofte uzas statverbojn kie aliaj lingvoj uzas adjektivojn. Bazaj vortoj povas modifi aliajn. La modifanto sekvas la modifaton. Ĉiuj agverboj kaj multaj statverboj ankaŭ uzatas kiel substantivoj. Ĉiu propozicio enhavas almenaŭ unu bazan vorton.
 
=== Bazaj vortoj ===
==== Substantivoj ====
La tri ĉefaj tipoj de substantivoj estas: ĝeneralaj substantivoj (aĵoj), personaj substantivoj (nomoj de homoj, kaj personaj nomoj de aĵoj), kaj situaj substantivoj (nomoj de lokoj). Oni ankaŭ konsideras la pronomojn subklaso de substantivoj.
 
La substantivoj ne havas kazojn, kaj ĝenerale ne varias laŭ nombro. Tamen kelkaj oftaj vortoj varias laŭ nombro: ekzemple ''tamaiti'' (infano) ''tamariki'' (infanoj). Substantivoj neniam staras sola. Ili ĝenerale havas artikolon aŭ korelativon, tamen substantivoj pri loko ne havas artikolon, ekzemple ''runga'' (supro), ''konei'' (ĉi tiu loko), ''tai'' (la maro).
 
Ĉiuj substantivoj uzeblas kun difinita artikolo aŭ kun nedifinita artikolo, do mankas distingo inter nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj.
 
===== Ĝeneralaj substantivoj =====
Plejmultaj substantivoj estas membroj de ĉi tiu tipo. Ĝenerala substantivo preskaŭ ĉiam aperas kun determinilo, ekzemple: ''ngā manu'' = la birdoj.
 
===== Lokaj substantivoj =====
Ĉi tiu klaso enhavas la nomojn de urboj, riveroj, regionoj ktp. Ĝi ankaŭ enhavas la vortojn kiuj nomas lokon relative al objekto. Ekzemple: <ref>Kārena-Holmes, 1995, paĝoj 36-8</ref>
 
* ''konei, konā, korā'' = ĉi tie, tie apud vi, tie for
* ''mua'' = la antaŭo (aŭ space aŭ tempe)
* ''muri'' = la malantaŭo, la posta;
* ''runga'' = la supro, la sudo
* ''raro'' = la malsupro, la nordo
* ''roto'' = la interno
* ''waho'' = la ekstero
 
Por la prepozicioj en Esperanto, oni uzas ekzemple:
* ''kei rungi i te tēpu'' = ĉe la supro de la tablo = sur la tablo
* ''i roto i te kāri'' = ĉe la interno de la ĝardeno = en la ĝardeno
 
===== Personaj substantivoj =====
La nomoj de homoj, triboj, kanuoj, monatoj, personaj pronomoj, kaj la demanda pronomo ''wai'' = kiu(j), kiun oni uzas por demando por kiu la atendata respondo estas persona nomo.
 
===== Pronomoj =====
[[Dosiero:Pronouns_In_New_Zealand_Te_Reo_Māori.svg|thumbeta|upright=1.5|Pronomoj en la maoria]]
La personaj pronomoj nur estas uzataj pri homoj. Ili ne havas genrojn, sed apud [[singularo]] kaj [[pluralo]] ekzistas [[dualo|dualaj]] formoj. Krome estas ĉe "ni" distingo inter inkluda kaj ekskluda formoj.<ref>Kauderwelsch 216, paĝo 26</ref>
 
Linio 96 ⟶ 97:
| ia
| rāua
| rātou
|}
 
Linio 116 ⟶ 117:
| mia; miaj
|-
| 2-a
| -u
| nāu
Linio 131 ⟶ 132:
|}
 
==== Agverboj ====
La agverboj nomas agojn. Ili troviĝas en verbaj vortgrupoj kun verbaj partikloj. Plejmultaj agverboj estas pasivigeblaj. Oni konsideras ilin transitivaj.
Ĉi tiuj (pasivigeblaj verboj) uziĝas en tri specoj de propozicio:
 
* ''Kei te patu ia i tana kurī'' = Batas li/ŝi je sia hundo (aktiva, objekto markita per ''i'')
* ''Kei te patua e ia tana kurī'' = Batatas de li/ŝi lia/ŝia hundo (pasiva, aganto markita per ''e'')
* ''Nāna tana kurī i patu'' = De li lia/ŝia hundo batis
 
===== Dudirektaj verboj =====
Wennergren nomas ilin "verboj kun al-komplemento"<ref name="pmeg">https://bertilow.com/pmeg/indekso/index.html Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Bertilo Wennergren</ref>. Ekzemple: doni, lavi, ŝteli, aparteni, pagi.
Harlow skribis<ref>Harlow, 2015, paĝo 148</ref>:
Linio 145 ⟶ 146:
malmultaj verboj, kies signifo temas pri ia "transigo", ekzemple doni, montri, rakonti, havas du objektojn: unu, la rekta objekto, por la afero transigata, kaj la alia, la tiel nomata malrekta objekto, por la homo al kiu la rekta objekto estas transigata. Ekzemple:
 
* ''I whakamārama te kaiako i te rapanga ki ngā tamariki'' = Klarigis la instruisto je la problemo al la infanoj
* ''E whakakite ana ia i ana kete ki ngā manuhiri'' = Montras ŝi/li je siaj korboj al la vizitantoj (p 110)
* ''Hoatu tētahi āporo ki tō hoa'' = Donu unu pomon al via amiko<ref name="mi-dict">http://maoridictionary.co.nz/ Māori Dictionary</ref>
 
Tamen la uzado estas malregula. En la suba citaĵo la infanoj estas la objekto kaj la transigata studobjekto estas la al-komplemento:
* ''Kua whakawhiwhi te Whare Wānanga i ngā ākonga ki ā rātou tohu mātauranga'' = Aljuĝis la Universitato siajn studentojn al iliaj diplomoj<ref name="mi-dict"/>
* ''Utua ai au e rima herengi i te wiki'' = Pagatis mi je kvin ŝilingoj en ĉiu semajno* (malbona esprimo en Esperanto)<ref name="mi-dict"/>
 
===== Perceptaj verboj =====
Perceptaj verboj estas subklaso de agverboj kaj pasivigeblaj. (En Esperanto tiaj verboj estas normalaj agverboj.) Ĉar ili temas pri mensa stato aŭ percepto, la entoj estas la perceptanto (subjekto) kaj la perceptato (objekto). La ĉefaj verboj en ĉi tiu subklaso estas: ''rongo'' (aŭdi), ''pīrangi'' (deziri, bezoni), ''hiahia'' (deziri, voli), ''mōhio'' (scii, koni), ''mahara'' (pripensi, memori), ''tūmanako'' (esperi). Ĝenerale, la objekto de percepta verbo estas markita per ''ki''. La verbo ''kite'' (vidi) estas escepto, ĉar ĝia objekto estas markita per ''i'', same al ĝeneralaj agverboj (supre). Ekzemple:
 
* ''Kei te mōhio ki a Ngāhuia?'' = [Ĉu] konas [vi] al Ngāhuia?
* ''I kite te tangata i te kurī'' = Vidis la homo je la hundo
 
===== Netransitivaj verboj =====
Agverboj kiuj ĝenerale ne havas objekton en la kutima senco. Oftaj ekzemploj temas pri movado: ''haere'' (iri), ''moe'' (dormi), ''oma'' (kuri), ''takoto'' (kuŝi), ''tū'' (stari). Tamen "Māori Dictionary" listigas pasivan formon por ĉiu el tiuj verboj krom ' moe'.<ref name="mi-dict"/> La celo de movado estas markita per 'ki' kaj la origino per 'i'. Ekzemple:
* ''I haere ia i te whare ki te toa'' = Iris li/ŝi de la domo al la butiko
 
==== Statverboj ====
La statverboj estas malgranda aro de verboj kiuj temas pri stato anstataŭ ago. Ili ne havas pasivon. La stato kutime estas la rezulto de ago. Se la aginto estas menciita, tiu estas notita en vortgrupo markita per ''i''.<ref>Harlow, 2015, paĝo 69</ref>
Unu speco de statverbo estas uzebla kie en aliaj lingvoj oni uzas la verbon "esti" kaj adjektivon. Ekzemple:
 
* ''Ka pai ngā kai'' = Bonas la manĝaĵoj = Estas bonaj la manĝaĵoj
 
Evidente ''pai'' estas verbo ĉar ĝi troviĝas kun ''ka'' (verba partiklo) en verba vortgrupo (''ka pai'').
La alia speco de statverboj estas uzata kie iuj aliaj lingvoj uzas participon aŭ medialan verbon. La aganto de la origina verbo estas la paciento de la statverbo. La signifo de tia verbo estas kvazaŭ pasiva. Ekzemple:
 
* ''I pakaru te wini i a Huri'' = Estas rompita la fenestro de Huri = Rompiĝis la fenestro pro Huri
* ''I mahue ia i te pahi'' = Estas lasita li/ŝi de la buso
* ''Kua mutu te kura'' = Estas finita la lernejo = Finiĝis la lernejo
 
Karena-Holmes skribis ke kiam statverbo estas uzata kun la nedifina artikolo, ''he'', oni povas konsideri ke la vortgrupo havas verban senson.<ref>Kārena-Holmes, 1995, paĝo 88</ref> Ekzemple:
 
* ''He whero te whare'' = Ruĝas la domo.
* ''He rangatira a Rewi'' = Estimatas Rewi = Rewi estas ĉefo (Substantivo estas pli taŭga traduko).
 
Harlow konsideras ke la uzado de bazvortoj kun la artikolo ''he'' montras ke la sekva vorto estas substantivo aŭ adjektivo. Tamen li ankoraŭ traktas vortgrupon kun ''he'' kiel predikaton (sube Predikato).<ref>Harlow, 2015, paĝo 132</ref>
 
Iuj verboj ekzistas en identaj aŭ rilataj formoj kiel kaj statverbo kaj agverbo. Ekzemple: ''pai'' kiel statverbo signifas "boni", kaj ''pai'' kiel agverbo signifas "ŝati" kaj havas pasivon ''paingia''. Plejmultaj statverboj estas uzeblaj kiel substantivoj, ekzemple: ''pai'' (statverbo) = boni, ''pai'' (substantivo) = boneco.
 
 
==== Modifantoj ====
Linio 203:
Bazvorto ankaŭ povas modifi verbon, do agi kiel adverbo.
 
=== Partikloj ===
==== Partikloj kiuj antaŭas bazvortojn ====
===== Artikoloj =====
* ''te'' singulara difina artikolo, ''te whare'' = la domo
* ''ngā'' plurala difina artikolo, ''ngā whare'' = la domoj
* ''he'' maldifina artikolo, ''he whare'' = iu(j) domo(j). ''He'' ne difinas nombron, do ''he whare'' estas tradukebla kiel: domo, domoj, iuj domoj, laŭ kunteksto.
* ''a'' persona artikolo, indikas personon, ''i haere a Huri'' = iris Huri. Ĉi tiu artikolo estas uzata antaŭ personaj substantivoj, personaj pronomoj (krom ''ahau''), kaj lokaj substantivoj.
 
===== Aliaj difiniloj =====
Oni kombinas la difinan artikolon kun la poziciaj partikloj (vidu sube) por formi difinilojn:
 
Linio 222:
| ''ēnei'' = ĉi tiuj
|-
| ''tēnā'' = tiu (apud la alparolato)
| ''ēnā'' = tiuj (apud la alparolato)
|-
| ''tērā'' = tiu (fora)
| ''ērā'' = tiuj (foraj)
|-
| ''tētahi'' = unu, iu
| ''ētahi'' = iuj
|-
Linio 234:
| ''aua'' = tiuj (menciitaj)
|-
| ''tēhea...?'' = kiu...?
| ''ēhea... ?'' = kiuj... ?
|-
Linio 241:
Ekzemple: ''te manu nei = tēnei manu'' = ĉi tiu birdo.
 
===== Pronomoj =====
La difiniloj en la antaūa sekcio estas ankaū uzeblaj kiel pronomoj (bazvortoj), ekzemple:
* ''Ko tēnei te whare'' = ĉi tiu estas la domo
 
===== Prepozicioj =====
* ''ko, me'' = kaj
* ''me'' = se
* ''a'' = de
* ''o, nā, nō, mā, mō, i, e'' = de
* ''a'' (futura)
* ''e'' (alparolo)
 
===== Lokaj prepozicioj =====
* ''Ki'' temas pri moviĝo aŭ ia mensa transigo de ie al ie alia: ''ki konei'' = al ĉi tiu loko
 
''kei'' (aŭ ''kai''), ''i, hei'' (aŭ ''hai'') estas prepozicioj kun tenso. Ili indikas "ĉe" en la tri tensoj:
* ''kei'' = ĉe aktuale; ''kei te whare ia'' = ĉeas la domo li/ŝi
* ''i'' = ĉe pasintece; ''i te whare ia'' = ĉeis la domo li/ŝi
* ''hei'' = ĉe estonte; ''hei te whare ia'' = ĉeos la domo li/ŝi
 
Mankas verbo kiu signifas "havi" en la maoria, do uzi la lokajn prepoziciojn estas unu rimedo montri posedadon.
* ''Kei a Huri te pukapuka'' = Ĉeas Huri la libro = La libro estas ĉe Huri = Huri havas la libron
 
===== Verbaj partikloj =====
Bauer nomas ilin TAM-markiloj (tenso-aspekto-modo).<ref>Bauer, 1997</ref> Ĉiu verba partiklo havas po unu, aŭ du aŭ tri el tiuj atributoj. Ĉi tie menciataj estas nur la ĉefaj uzoj de la verbaj partikloj.<ref>Kārena-Holmes, 1995, paĝo 95-6</ref><ref name="mi-dict" />
 
* ''i'': la ago de la sekva verbo okazis pasintece, ekzemple, ''i haere a Huri'' = iris Huri
* ''kua'': ago estas farita aŭ farota, ekzemple, ''kua haere a Huri'' = iris Huri; stato estas atingita, ekzemple, ''kua tūreiti ia'' = malfruiĝis li/ŝi
* ''ka'': nova ago aŭ stato, ofte futura, ekzemple, ''ka haere tātou'' = iru ni
* ''e'': futura ago, ekzemple, ''tērā pea e tae mai ia'' = eble alvenos li/ŝi; kun ''ana'' post la verbo por daŭra ago aŭ stato, ekzemple *''e pai ana au'' = bonsana estas mi
* ''kia'': dezirata ago aŭ stato, ekzemple, ''kia tūpato'' = estu zorgema
* ''me'': devus fari agon, ekzemple, ''me haere tātou'' = devus iri ni
* ''kei'': evitu agon aŭ staton, ekzemple, ''kei hinga koe'' = ne falu
* ''ina'': se kaj kiam ago okazas, ekzemple, ''ina haere koe'' = kiam iros vi
 
==== Partikloj kiuj sekvas bazvortojn ====
===== Poziciaj partikloj =====
* ''nei'' = ĉi tie (apud la parolanto)
* ''na'' = tie (apud la alparolato)
* ''ra'' = tie (for)
ekzemple, ''ngā manu ra'' = la birdoj for
 
El tiuj poziciaj partikloj oni formis la difinilojn:
* ''konei'' = ĉi tiu loko
* ''konā'' = tiu loko apud la alparolato
* ''korā'' = tiu fora loko
 
Eblas ankaŭ kombini ilin kun ''pē'' por fari agverbojn:
* ''pēnei'' = fari ĉi tiel
* ''pēnā'' = fari tiel (kiel la alparolato)
* ''pērā'' = fari tiel (kiel fora iu)
 
===== Direktaj partikloj =====
* ''mai'' = ĉi tien (al la parolanto)
* ''atu'' = tien, foren
* ''ake'' = supren
* ''iho'' = malsupren
 
===== Adverbaj partikloj =====
''ai anake anō hoki kau kē koa noa pea rawa tonu''
 
===== Verba partiklo =====
''ana'' sekvas ''e'' kaj bazvorton por indiki daŭran agon aŭ staton
 
===== Plurala partiklo =====
* ''mā'' = kaj kunuloj, plus
ekzemple, ''ko Hata mā'' = Hata kaj liaj kunuloj
* ''e hoa mā'' = amikoj
* ''tekau mā tahi'' = dek plus unu, t.e. dek unu
 
 
=== Vortoj kiuj estas nek bazvortoj nek partikloj ===
==== Sendependaj vortoj ====
Ekzemple:
 
* ''ā'' = kaj (kunligas propoziciojn aū frazelementojn)
* ''āe'' = jes
* ''kāo, ehē'' = ne
* ''arā'' = tio estas (enkondukas klarigon)
* ''anei, anā, arā'' = ĉi tie, tie, tie for
 
==== Esprimoj kiuj iam estis vortgrupoj sed nun estas rigardataj neanalizeblaj unuoj ====
Ekzemple<ref>Harlow, 2015, paĝo 35</ref>:
* ''kātahi'' = kaj tiam, ĵus
* ''kaore, ehara'' = ne
* ''engari'' = sed
* ''mehemea'' = se
 
====Kardinalaj numeraloj====
 
==== Kardinalaj numeraloj ====
Numeraloj en la maoria pli similas al statverboj ol adjektivoj, sed ili havas specialajn formojn. Ili signifas proksimume 'esti du, kvar ktp nombre'. Numeraloj kutime sekvas verban partiklon. Krom kelkaj esceptoj, numeraloj ne staras antaŭ substantivoj kiel en Esperanto. Ekzemple:<ref>Harlow, 2015, paĝo 254</ref>
* ''Ēnei whare e rua'' = Ĉi tiuj du domoj
* ''E rua ngā whare kei roto i tēnei rori'' = Du estas la domoj en ĉi tiu strato = Estas du domoj en ĉi tiu strato
* ''Ka whā tau au ki reira'' = Kvar jarojn estos mi tie = Mi estos tie kvar jarojn
 
La numeraloj estas: ''tahi'' (1), ''rua'' (2), ''toru'' (3), ''whā'' (4), ''rima'' (5), ''ono'' (6), ''whitu'' (7), ''waru'' (8), ''iwa'' (9), ''tekau'' (10), ''tekau mā tahi'' (11), ''tekau mā rua'' (12), ''rua tekau'' (20), ''rau'' (100), ''e rua rau'' (200), ''kotahi mano'' (1000), ''miriona'' (1000000). Ordaj numeraloj estas: ''tuatahi'' aŭ ''te tahi'' (1a), ''te tekau'' (10a), ''te tekau mā tahi'' (11a), ''te rua tekau'' (20a), ''te rau'' (100a) ktp. Por multipliki, apudmetu la numerojn sen ia ligvorto: ''rua tekau rima'' (20 x 5).
 
==== Vicmontraj numeraloj ====
 
La vicmontraj numeraloj 'unua' ĝis 'naŭa' formiĝas per la prefikso ''tua-'': ''tuatahi'' (unua), ''tuarua'' (dua)... Ĉi tiuj vortoj estas adjektivoj. Ili aŭ sekvas la ĉefan bazvorton kiun ili modifas, aŭ sekvas la partiklon 'te' en aparta vortgrupo (adjekto), ekzemple:
 
* ''Te tuatahi o ngā whare'' = La unua el la domoj = La unua domo
 
Por la numeraloj ek de 'deka', la prefikso ''tua-'' ne uzatas. La vicnumeraloj ek de 'deka' estas samaj al la kardinalaj numeraloj sen verba partiklo, ekzemple:
 
* ''Te tekau o ngā rā o Tīhema'' = La deka el la tagoj de Decembro = La deka de Decembro
 
La sama formo iam uzatas por 'dua' ĝis 'naŭa', precipe por datoj.<ref>Harlow, 2015, paĝo 259</ref>
Linio 360 ⟶ 357:
 
== Sintakso ==
=== Frazelementoj ===
Frazoj kaj propozicioj konsistas el vortgrupoj kiujn oni konsideras frazelementoj. En la maoria, frazelementoj estas la naturaj dividaĵoj de parolado, kaj eventualaj paŭzoj normale okazas inter frazelementoj. En diversaj konstruaĵoj kiuj estas reordigeblaj en la frazo, ĉiam estas tutaj frazelementoj, ne unuopaj vortoj, kiujn oni reordigas.<ref>Harlow, 2015, paĝo 16</ref>
 
La tri tipoj de frazelementoj estas: predikataj, substantivaj kaj prepoziciaj.<ref>Harlow, 2015, paĝo 96</ref>
 
Karena-Holmes skribis pri frazelementoj<ref>Kārena-Holmes, 1995, paĝo 6</ref>:
Preskaŭ ĉiu frazelemento en la maoria enhavas almenaŭ unu bazvorton, kiu portas la ĉefan signifon de la frazelemento. Iufoje frazelemento konsistas sole el bazvorto. Pli ofte, la bazvorto(j) havas partiklojn antaŭe, aŭ poste, aŭ en ambaŭ lokoj. La verbo, subjekto, objekto kaj adjektoj troviĝas en apartaj frazelementoj. Propozicio kun aktiva agverbo ofte havas la ordon: VSO (verbo subjekto objekto). Malpli oftaj formoj havas la ordon SVO. Harlow nomas la prepoziciajn frazelementojn (kaj objektojn kaj adjektojn) komentoj.<ref>Harlow, 2015, paĝo 137</ref>
 
=== Propozicioj ===
En la ekzemploj troviĝas oblikvo inter la frazelementoj.
 
==== Minimumaj frazoj ====
La minimuma frazo konsistas el unu verba frazelemento, ekzemple:
: ''kei te ua'' = pluvas
Linio 411 ⟶ 408:
: ''kīhai / a Mere / i whangai / i te tamaiti'' = ne / Mere / manĝigis / je la infano
 
==== Senverbaj frazoj ====
Bauer komentis ke la maoria havas frazojn kun verboj kaj frazojn sen verboj, ĉar ĝi ne havas kopulajn verbojn.<ref>https://web.stanford.edu/group/cslipublications/cslipublications/LFG/9/pdfs/lfg04bauer.pdf Actor-emphatic sentences in Māori, Winifred Bauer, Proceedings of the LFG04 Conference, 2004</ref> Multaj senverbaj frazoj estas ekvaciaj frazoj. Tiaj frazoj okazas en Esperanto kaj en iuj aliaj lingvoj <ref>https://en.wikipedia.org/wiki/Nominal_sentence</ref>, ekzemple:
* Jen kelkaj konstatoj el tiu raporto.{{Citaĵo el la reto
|url=https://corp.hum.sdu.dk/cgi-bin/cqp.cgi?utf8=%E2%9C%93&lang=eo&corpus=ESP_MONATO&corpus=ESP_EVENTOJ&corpus=ESP_WIKI_2010&search=jen&type=basic_search&case=insensitive&Action=Search&password=
|titolo=CorpusEye
Linio 429 ⟶ 426:
Bauer nomas la partiklon ''ko'' ekvacia predikata prepozicio. Ĝi ne havas ekvivalenton en Esperanto.
 
==== Ĉu la maoria estas ergativa lingvo? ====
 
Iuj polineziaj lingvoj (ekzemple la [[samoa lingvo]]) elmontras trajtojn de ergativa sistemo, dum aliaj havas nur malmultajn ergativajn trajtojn. Lingvikistoj argumentas pri ĉu polineziaj lingvoj estis ĉiuj origine ergativaj laŭ markado aŭ ĉu la ergativa markado estas nova elvoluaĵo ĉe iuj el ili.<ref>Bauer, 1997, paĝo 533</ref>
En ergativa-absoluta (E-A) sistemo, la paciento estas la subjekto de transitiva frazo. La verbo ne havas pasivan formon. En nominativa-akuzativa (N-A) sistemo, la paciento povas esti la subjekto nur de pasiva verbo.<ref>Bauer, 1997, paĝo 535</ref>
Linio 439 ⟶ 435:
Bauer konsideras ke ekzistas mulmulta pruvo de ergativaj ŝablonoj en la maoria. Ĝi estas grandparte nominativa-akuzativa. La supre menciitaj konstruaĵoj estas raraj.<ref>Bauer, 1997, paĝo 538</ref>
 
Sinclair (1976) studis la demandon: ĉu la maoria estas ergativa lingvo? Ĉar kutimaj metodoj por distingi ergativajn formojn ne uzeblas ĉe la maoria, la argumento reduktiĝis al: kiu modelo (E-A aŭ N-A) klarigas pli multajn trajtojn de la lingvo. Li konkludis ke la E-A hipotezo ĝustigas la oftecon kaj naturecon de la frazformo tradicie nomita pasiva. La N-A hipotezo antaŭvidas ke la formo tradicie nomata aktiva estu plej ofta, sed ĝi ne estas tute akceptata. Ke la pli markita formo estas konsiderata pli baza, estas malforteco en la E-A modelo de la maoria.<ref name="sinclair">Is Maori an Ergative Language? M B W Sinclair, in The Journal of the Polynesian Society, Vol 85, No 1, March 1976, pp 3-26,
http://www.jps.auckland.ac.nz/document/Volume_85_1976/volume_85%2C_No._1/Is_Maori_an_ergative_language%2C_by_M._B._W._Sinclair%2C_p_9-26/p1?page=0&action=searchresult&target=</ref>
 
Linio 450 ⟶ 446:
* ''horoi i a koutou!'' = lavu je vi! = lavu vin!
 
== En Esperanto ==
La revuo "Kuriero" de [[Unesko]] dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de [[indiĝenaj lingvoj]] okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.<ref>"Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj. </ref> Tiukadre la artikolo ''La umbilika ŝnuro'', de Kirituia Tumarae-Teka kaj James Doherty, temas pri la konceptoj inter [[maorioj]] pri la rilato al la medio.<ref>''La umbilika ŝnuro'', Kirituia Tumarae-Teka kaj James Doherty, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝo 23. </ref>
 
== Referencoj ==
{{referencojReferencoj}}
 
== Literaturo ==
 
* {{Citlibro
|Aŭtoro=Winifred Bauer
Linio 505 ⟶ 500:
 
== Vidu ankaŭ ==
{{projektojProjektoj|commons=Category:Maori language}}
 
[[Esperantigo de vortoj el maoria fonto]]
Linio 516 ⟶ 511:
* [http://www.tetaurawhiri.govt.nz/ Māori Language Commission]
 
[[Dosiero:EPnMajorGroups.png|thumbeta|leftmaldekstra|180px|<!-- La majoro (subgrupoj, subgrupas) de Oriento Polinezia -->]]
{{-}}
<br clear=all>
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:API| ]]