Samudragupto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto reganto}} '''Samudragupto''' aŭ ''Samudragupta'' (regis ĉirkaŭ 335/350-375 n.e.) estis reganto de la Gupta Imperio de Antikva Hindio. Li estis fi..."
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto reganto}}
'''Samudragupto''' aŭ ''Samudragupta'' (regis ĉirkaŭ 335/350-375 n.e.) estis reganto de la [[Gupta Imperio]] de [[Antikva [[Hindio]]. Li estis filo de la Gupta imperiestro [[Ĉandragupto la 1-a]] kaj de la Likĉavia princino Kumaradevi. Li ege etendis la politikan povon de sia dinastio.
 
La surskribo en la [[Kolonoj de Aŝoko|Alahabada Piliero]], nome ''praŝasti'' (eŭlogio) komponita de sia kortegano Hariŝena, atribuas al li etendajn militkonkerojn. Ĝi sugestas, ke li venkis super kelkaj reĝoj de norda Hindio, kaj aneksis iliajn teritoriojn al sia imperio. Li ankaŭ iris laŭlonge de la sudorienta marbordo de Barato, avancante tiom for kiom ĝis la Palava regno. Aldone al tio, li subigis kelkajn landlimajn regnojn kaj tribajn oligarkiojn. Lia imperio etendiĝis el la rivero [[Ravi (rivero)|Ravi]] okcidente ĝis la rivero [[Bramaputro]] oriente, kaj el la deklivoj de [[Himalajo]] norde ĝis centra Hindii sudokcidente; kelkaj regantoj laŭlonge de la sudorienta marbordo estis liaj impostopagantoj.