Samudragupto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
La surskribo en la [[Kolonoj de Aŝoko|Alahabada Piliero]], nome ''praŝasti'' (eŭlogio) komponita de sia kortegano Hariŝena, atribuas al li etendajn militkonkerojn. Ĝi sugestas, ke li venkis super kelkaj reĝoj de norda Hindio, kaj aneksis iliajn teritoriojn al sia imperio. Li ankaŭ iris laŭlonge de la sudorienta marbordo de Barato, avancante tiom for kiom ĝis la Palava regno. Aldone al tio, li subigis kelkajn landlimajn regnojn kaj tribajn oligarkiojn. Lia imperio etendiĝis el la rivero [[Ravi (rivero)|Ravi]] okcidente ĝis la rivero [[Bramaputro]] oriente, kaj el la deklivoj de [[Himalajo]] norde ĝis centra Hindii sudokcidente; kelkaj regantoj laŭlonge de la sudorienta marbordo estis liaj impostopagantoj.
 
Samudragupto plenumis la ceremonion de Aŝvamedha (sekvi kun armeo vagantan ĉevalon) por montri sian imperian suverenecon, kaj laŭ siaj moneroj, rezultij nevenkita. Liaj ormoneroj kaj skribaĵoj sugestas, ke li estis lerta [[poeto]], kaj ankaŭ ludis muzikon. Lia etendema politiko estis pluigita de sia filo [[Ĉandragupto la 2-a]].
 
{{projektoj}}
{{bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Regantoj de Hindio]]
[[Kategorio:Regantoj de Barato]]
[[Kategorio:Historio de Hindio]]
[[Kategorio:Historio de Barato]]
[[Kategorio:Gupta imperio]]