Infanoj en Torento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
{{Citaĵo|Historio de kvin infanoj en la [[Svedujo|sveda]] urbeto Torento, poezia nomo. "Kiam oni estas malgranda, oni povas bele revi kaj esti feliĉa, poste oni ne scias kion fari" diras Ajna 15-jara kvazaŭ jam kompreninte la tutan amaron de l' vivo. Sed antaŭ ol la infanoj estiĝos plenkreskuloj kiuj devas asimiliĝi al ĉiuj seriozaĵoj de sia epoko ni travivas kun ili tre diversajn situojn kiujn mi ne povas citi. Mi nur atentigos pri la epizodo de la kaptado de [[Kankro (besto)|kankroj]] kiu pleje ravis min. En tiu verko same kiel en la aliaj Engholm vidigas al ni multajn bildojn de sveda [[pejzaĝo]] pentritajn per delikata paŝtelo. Pro tio krom la viva spektaklo de la infanoj mem, la verko estas nepre leginda. |1934, [[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]] III, p.847 }}

{{Citaĵo|La novelon ''[[Al Torento]]'' oni povus iel konsideri kiel enkondukon al la du aliaj verketoj "''Infanoj en Torento"'' kaj "''Junuloj en Torento"'', kiuj fakte estas du partoj de unu [[romano]].
Kun Karlo, juna kamparano allogita de la urba vivo, "Al Torento" kondukas nin en la urbon, kiu, kun sia ĉirkaŭaĵo, estas la scenejo, ankaŭ de la du aliaj verkoj. Karlo trovas tie nur seniluziiĝon, ĝis fine tamen nobla amo kunligas lin kun Enjo kaj feliĉigas lin.
En "Infanoj" kaj "Junuloj" la leganto kunvivas la ĝojojn de kvar puranimaj geknaboj pro ilia senafekta naturama vivo, kaj iliajn ĉagrenojn pro iliaj seniluziiĝoj kaj antaŭ la nekompreno kaj ankaŭ antaŭ la malbona konduto kaj maldecaĵoj de iliaj familianoj kaj samurbanoj.
Stellan Engholm kolorriĉe kaj poezie pentras la scenejon kaj ĉarme kaj plaĉe rakontas pri la homoj. La [[psiko]]jn kiel la infanoj tiel ankaŭ de la plenkreskuloj li sincere kaj objektive priskribas, kvankam lia analizo de karakteroj kaj situacioj restas ĝenerale tro supraĵa.
Entute la malgranda amplekso kaj la modesta, kvankam agrabla, prezento de tiuj libretoj iugrade kaŝas nekonjektitan [[Psikologio|psikologian]] kaj [[Socialismo|socialan]] enhavon pri la antagonismoj kaj konfliktoj inter du [[generacio]]j kaj du vivmanieroj.
La stilo estas facila, flua kaj bela. Tamen trafas la atenton kelkaj neordinaraj esprimoj kiel "devesti sin", "frakasi proponojn", kaj la nekutima uzo de [[adverbo]]j ''plu'', ''tre'' kaj ''ankoraŭ'' fine de la frazo : "ne estas amuzo plu", "mi ne estas knabo plu", "tiaj aferoj ne interesas min tre", "mi ne povas pli bone ankoraŭ", "ĉu vi ne havas tempon ankoraŭ"?".
Eraro ŝajnas : la suno faras sian vojon (kaj aliloke : la steloj moviĝas) ''trans'' la ĉielo''n'' (''tra'' aŭ ''en'' la cielo?).
Kelkaj malmultaj preseraroj ne ĝenas la legadon. |marto 1973, [[Hector Boffejon]] ([[Svislando]]), [[Esperanto (revuo)|Esperanto]], 807 (3), p. 52}}

== Bildaro ==