Mesoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e syntax
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 13:
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Mesocco 2009.png|eta|285px|center|<small>Mapo de Mesoko</small>]]}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Mesoko''' (en la [[itala lingvo]] '''Mesocco''', en la [[germana lingvo]] ankaŭ '''Misox''' kaj en la [[romanĉa lingvo]] '''Mesauc''') estas komunumo de la [[komunumaro Mesoko]] kaj la [[distrikto Moësa]] en [[Kantono Grizono]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1230 loĝantojn je la 31-a de decembro [[2009]]. Ĝi estas unu el la tri itallingvaj valoj de la kantono Grizono.
 
== Geografio ==
Mesoko situas sude de [[San-Bernardino-Pasejo]] ĉe la bordo de la rivero [[Moësa]], kiu donis sian nomon al la distrikto. La komunumo konsistas el 11 frakcioj, nome la ĉefvilaĝo Mesoko la vilaĝoj [[San Bernardino]] sur la pasejkulmino, kaj [[Andergia]], [[Anzone]], [[Benabbia]], [[Cebbia]], [[Darba]], [[Deira (Mesoko)|Deira]], [[Logiano]], [[Pian San Giacomo]], kaj [[Spina]], krome al la komunumo apartenas multnombraj izolitaj bienoj. Grava rekonilo de la komunumo estas la [[Kastelo de Mesoko]], kies [[ruino]] situas sur roko sude de la ĉefvilaĝo.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Mesoko limas en nordo al [[Nufenen]], en nordoriento al [[Splugo]], en oriento al [[Madesimo]] ([[Italio]]), en sudoriento al [[Campodolcino]] ([[Italio]]), en sudo al [[Soazza]], en sudokcidento al [[Rossa GR|Rossa]], en okcidento al [[Malvaglia]] ([[Tiĉino|TI]]), kaj en nordokcidento al [[Hinterrhein]].
 
== Trafiko ==
[[San-Bernardino-Pasejo]] estas grava nord-sud-konekto de [[Svislando]], tra kiu kondukas per tunelo la [[svisa aŭtovojo A13]] kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13. Ĝis [[1972]] Mesoko estis la finhaltejo de fervojlinio al [[Belinzono]]. Nun la konekto al la publikatransportreto funkcias per [[poŝtaŭtolinio]] de [[Disentis]] trans San-Bernardino-Pasejo al [[Biasca]].
 
== Lingvoj ==
Ĉefa kaj sola oficiala lingvo en Mesoko estas la [[itala lingvo]].
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Mesoko datiĝas el la jaro [[1203]] kiel ''Mesoco''. Dum [[mezopoko]] Mesoko formis unu de la kvar flagoj de la Supera Tribunalo Valo de Mesoko, kiu estis subdividita en kvar deganoj, kiujn gvidis konsulo (nome Crimeo, Cebbia, Andergia kaj Darba). En la jaro [[1480]] Mesoko aliĝis kune kun Soazza propra voloe al la [[Griza Federacio]]. Surbaze de la nova administracia ordo de [[Kantono Grizono]] de [[1851]] Mesoko fariĝis politika komunumo kaj ĉefloko de la [[komunumaro Mesoko|samnoma komunumaro]] (kiu kongruis kun la antaŭa supera tribunalo) en la [[distrikto Moësa]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1557.php ''Cesare Santi'': ''Mesoko'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2008-10-31)]</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Komunumaro Mesoko]]
 
== Notoj kaj referencoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.mesocco.ch Oficiala retejo de la komunumo Mesoko]
{{HLS|D1557}}
{{komunejokatKomunejokat|Mesocco|Mesoko}}
 
<!---
 
== Bildoj ==
<gallery>
</gallery>
---><br />
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Moësa|Mesoko}}
{{Bibliotekoj}}