Gejsero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jarould (diskuto | kontribuoj)
kiel funkcias gejseroj + esperanta video
Linio 1:
'''Gejsero''' (el la [[islanda lingvo|islanda]] ''geysa'' – turniĝadi, flui), estas [[Termofonto|varmakva fonto]], kiu elŝprucas [[akvo]]n regule aŭ neregule kiel [[fontano]]. Similan elŝprucon oni nomas erupcio ĉe [[vulkano]]. La fenomeno estas nomita laŭ [[Islando|Islanda]] gejsero [[Geysir]].
 
== Kiel funkcias gejseroj? ==
[[Dosiero:So funktionieren Geysire (CC BY 4.0) redub EO.webm|eta|Esperanta video pri gejseroj kaj kiel ili funkcias.]]
Por la malofta fenomeno gejsero, pluraj faktoroj devas funkcii kune perfekte. Varma akvo estas nemalhavebla parto de gejsero. Vulkana energio sola tamen ne sufiĉas por igi termikan fonton gejsero. Oni ankaŭ bezonas geologian proprecon. Gejseroj ĉiam venas de mallarĝa ŝafto. La vulkano varmigas la akvon de sube. Sed la pezo de la akvo en la ŝafto kreas tiom da premo, ke la akvo ne komencas boli kaj vaporiĝi kiel kutime je 100 gradoj celsiaj, sed restas likva eĉ ĉe pli altaj temperaturoj. Ni konas la principon el la [[Premmarmito|premkuirilo]]. Kiam la akvo tiel varmiĝas, ke gasaj bobeloj formiĝas de sube ĝis la supra areo, la vaporo puŝas iom da akvo el la ŝafto. Pro la malpezigo, la premo ŝanĝiĝas. Nun la akvo bolas eksplodige, la volumo multiĝas ĝis 1600 fojoj. Ĉi tio ankaŭ eksplikas la altan energion kun kiu la gejsero ĵetas la miksaĵon de vaporo kaj akvo al la aero. Gejseroj estas raraj kaj ankaŭ tre fragilaj. La plej malgrandaj ŝanĝoj povas sekigi ilin.
 
== Bildaro ==