12-a de julio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 49:
* [[1939]]: [[Venezuelo]] forlasis [[Ligo de Nacioj|Ligon de Nacioj]]
* [[Dua mondmilito]]:
** [[1940]]: [[Germana okupado de Pollando]]: en [[Varsovio]] '''[[Ordnungspolizei|Germana polico]] arestis kaj enprizonigis en [[Pawiak]] ĉirkaŭ 100 [[juristo]]jn''', de kiuj 43 deportis al [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]]; en [[Poznań]] prezidanto de Supera Landa Juĝejo postulis por [[poloj]] ankaŭ [[puno]]n per batado; en [[konspiro|konspira]] "Walka" (Batalo) aperis artikolo ''Sovetigo de niaj [[Orientaj Limregionoj|orientaj teritorioj]]'' - pere de provokoj kaj falsaj onidiroj
** En [[Britio]] aperis la unua ekzemplero de "Dziennik Polski (Pola Tagĵurnalo), neoficiala organo de la [[pola ekzila registaro]], eldonata anstataŭ aperanta en Francio "Głos Polski" (Pola Voĉo); Bute (skota insulo): de izolejo divizia generalo Stefan Dąb-Biernacki skribis malfermitan leteron al ĉefministro kaj Ĉefkomandanto divizia generalo [[Władysław Sikorski]] kun peto pri maldungo de la pola armeo, pro tio ke interalie polaj modernaj regularoj estis anstataŭitaj per la malnoviĝintaj francaj kaj oni cedas al fremdaj influoj
** [[1941]]: '''En [[Bjalistoko]] [[germanoj]] pafmortigis [[Jakobo Ŝapiro|Jakobon Ŝapiro]]''', polan ĵurnaliston, lingviston, prezidanton de [[PEA]], aŭtoron de unusola gvidlibro pri la urbo en [[esperanto]]; '''[[masakro de Lvovaj Profesoroj]]''': verŝajne 2 [[profesoro]]j (arestitaj antaŭan tagon) estis pafmortigitaj: Henryk Korowicz, ekonomikisto kaj [[rektoro]] kaj Stanisław Ruziewicz, matematikisto, [[violono|violonisto]]
** '''Dudekunua tago de [[fulmomilito|fulmomilita]] [[Operaco Barbaroso|germana invado al Sovetunio]]''': nordokcidente germanoj atingis montojn de [[Puŝkino]], [[Opoĉka]] kaj [[Porĥov]]; en [[Belorusio]] trupoj de Okcidenta Fronto ĉe la [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]] fine forlasis [[Vicebsko]]n, kaj germanoj atingis supran [[Dnepro]]n, sube de [[Orŝa]]; en [[Ukrainio]] germana 1-a Kirasita Grupo estis haltigita apud la rivero Irpin (alfluanto de [[Dnepro]]) - '''defendkomenco de la [[Kievo|ĉefurbo de Ukrainio]]'''; en [[Francio]] iniciate de [[Philippe Petain]] fondiĝis t.n. Kontraŭ[[bolŝevismo|bolŝevika]] Legio por bataloj kune kun germanoj ĉe la Orienta Fronto; interkonsento inter [[Sovetunio]] kaj [[Britio]] pri kunlaboro en la [[milito]] kontraŭ [[Germanio]], kaj inter Sovetunio kaj [[Ĉeĥoslovakio]]; '''germana sekureca polico kunlaborante kun la [[ukraino|ukraina]] polico pafmortigis en [[Drohobiĉ]] 23 [[judoj]]n, el inter [[Intelligenzaktion|loka intelektularo]]'''; en [[okupado|okupata]] [[Jugoslavio]] subtera marioneta asembleo en [[Cetinjo]] voĉdonis sendependecon de [[Montenegro]] kaj turnis sin al reĝo pri nomumo de reganto
** [[1942]]: '''[[Ordnungspolizei|Germanaj policanoj]] kaj ĝendarmoj pafmortigis en Krajowice (proksime al [[Jasło]]) 260 personojn, en Tyniec ĉirkaŭ 100, en Garbatka (proksime al [[Kozienice]]) - 68''', en Dereczyn ([[Grodna regiono]]) - 9 personojn, en tio geedzojn kun unu kaj dujara infanoj, ktp; germana polico arestis en Garbatka ĉirkaŭ 800 personojn;
** Germanaj regopovoj ordonis pli severan esplor-enketadon; unuoj de brita [[Royal Air Force]] nokte de la 11-a ĝis la 12-a de julio aerbombis [[Gdańsk]]; [[Ruĝa Armeo]] kreis Stalingradan Fronton kun la komandanto marŝalo [[Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko]] kaj malfondis la Sud-Okcidentan
** [[1943]]: '''Germanaj ĝendarmoj masakris loĝantaron de pola vilaĝo Michniów (komunumo [[Suchedniów]]), dum kiu oni vivbruligis kaj pafmortigis 204 personojn (102 viroj, 54 virinoj kaj 48 infanoj)''' - revenĝe [[partizano|partizana]] taĉmento de [[Jan Piwnik]] pafmortigis nokte 180 germanojn en haltigita trajno apud Łączna ([[distrikto Skarżyski]]) veturanta de [[Varsovio]] ĝis [[Krakovo]]; taĉmento de [[Pola Enlanda Armeo]] liberigis de malliberejo apud [[Poniatowa]] 21 arestitojn
** '''Kadre de la [[batalo ĉe Kursko]] komenciĝis la plej granda en milithistorio [[tanko|tanka]] batalo en [[Belgoroda provinco]]'''; nokte Bomba Korpuso de [[brita aerarmeo|RAF]] atakis [[Torino]]n
** [[1944]]: '''Germana polico pafmortigis en [[Kielce]] de la 29-a de junio ĝis la 12-a de julio 1205 enprizonigitojn, kaj en [[Ostrowiec Świętokrzyski]] 32 polojn'''; komandanto de [[Pola Enlanda Armeo]] generalo [[Tadeusz Komorowski]] ordonis kune kun prezidanto de Centra Gvidantaro de Popola Movado enkorpigon al [[Pola Enlanda Armeo]] de Kamparanaj Batalionoj (ĝis la 15-a de julio) kaj eldonis instrukcion "Pri rilatoj kun Sovetuloj"; Buroo de Armeaj Studoj ĉe la Ĉef-Komandejo de '''[[Pola Enlanda Armeo]] sendis al Supera Komandanto raporton pri konstruo kaj funkciado de la raketo [[V-2]]''', prilaboritan de polaj sciencistoj el Sekreta Varsovia Universitato, i.a. de profesoro [[Janusz Groszkowski]] kaj Marceli Struszyński
** [[Kampanjo de Italio|Itala Fronto]]: [[aviado]] de [[Aliancanoj]] komencis ataki [[ponto]]jn super la rivero [[Pado]]
* [[Germanio]]: disdivido de [[Baden-Virtembergo]] en [[Usone okupita zono de postmilita Germanio]] kaj [[France okupita zono de postmilita Germanio]]
* [[1945]]: [[Soveta okupado de Pollando]]: en [[Suvalkio]] okazis [[militkrimo]] nomata '''[[Augustów-traserĉo]] - sovetaj [[okupado|okupaciaj]] trupoj de [[NKVD]] kun [[Ruĝa Armeo]] komencis traserĉi polan [[Augustów|Augustan]] Praarbaron kun ĉirkaŭaĵoj - oni arestis pli ol 7000 [[poloj]]n kaj forkondukis ĉirkaŭ 600, kies sorto ĝis nun ne estas konata''' - la plej granda en postmilita Pollando [[komunista krimo]] kontraŭ [[Anatemitaj Soldatoj]] laŭ persona ordono de [[Stalin]] kaj [[Berija]]
* [[1948]]: [[Arabo-israela milito de 1948|Arabo–israela milito]]: oficiro de [[armitaj fortoj]] de [[Israelo]] '''[[Jicĥak Rabin]] subskribis ordonon deporti [[palestinano]]jn de [[Centra distrikto de Israelo]] el la urboj Lod kaj [[Ramlo]]''' - 50-70 mil personoj trairis mortomarŝon
* [[1948]]: [[Flago de Sud-Koreio]] oficialiĝis
* [[1957]]: Oni pruvis ligon inter [[karcinomo]] kaj [[fumado]] de [[cigaredo]]j
* [[1962]]: '''En [[Londono]] okazis unua koncerto de la brita muzikgrupo [[The Rolling Stones]]'''
* [[1970]]: Post 57 tagoj [[Thor Heyerdahl]] sur la papirusa boato trapasis Atlantikan Oceanon de [[Maroko]] ĝis [[Barbado]]
* [[1971]]: '''Premiero de la [[rokopero]] ''[[Jesus Christ Superstar|Jesuo Kristo Superstelulo]]''''' kun muziko de [[Andrew Lloyd Webber]]
* [[1971]]: Dum solenado de [[Nacia Tago]] de [[Indiĝenaj aŭstralianoj]] en [[Adelajdo]] oni unuafoje hisis ilian [[flago]]n
* [[1975]]: '''[[Sao-Tomeo kaj Principeo]] fariĝis sendependa''' de [[Portugalio]].
* [[1979]]: '''[[Gilbertoj]] sendependiĝis de [[Britio]] iĝante Respubliko [[Kiribato]]''' - plej minacita pro la [[klimata ŝanĝo]]
* [[1990]]: Polaj Aer-Fortoj ekposedis aviadilon [[Tupolev Tu-154|Tu-154M flanka n-ro 101]], kiu la 10-an de aprilo 2010 [[kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010|akcidentis en Smolensk]]
* [[1993]]: [[Japanio]]: [[tertremo]] en la marbordo de [[Hokajdo]] kreis [[cunamo]]n, kiu mortigis 202 homojn sur la insulo [[Okuŝiri]]
* [[1995]]: '''[[Bosnia Milito]]: taĉmentoj de armitaj [[serboj]] komencis kelktagan [[masakro de Srebrenica|'''masakron de Srebrenica''']], dum kiu oni murdis ĉirkaŭ 8 mil [[islamano]]jn el [[Srebrenica]]''' - la plej granda postmilita [[genocido]] de viroj kaj knaboj, julie 2017 Apelacia [[Tribunalo]] en [[Hago]] konfirmis partan respondecon de [[Nederlando]], kies soldatoj sub patroneco de [[UN]] retiriĝis de plua protekto de civiluloj
* [[1999]]: [[Guy Verhofstadt]] iĝis [[ĉefministroj de Belgio|ĉefministro de Belgio]]
* [[2001]]: En [[Afganio]] oni malpermesis uzi [[Interreto]]n
* [[2002]]: [[Vladimír Špidla]] iĝis ĉefministro de Ĉeĥio
* [[2002]]: '''Pola profesoro Henryk Skarżyński kiel unua en la mondo sukcesis kuraci per operacio partan [[surdeco]]n pere de [[Koĥlea enplanto]]'''
* [[2005]]: [[Alberto la 2-a (Monako)|Alberto la 2-a]] ĵuris kiel la reganto de Monako
* [[2006]]: [[Araba-israela konflikto]]: komenco de la [[Israela-Libana konflikto de 2006|Dua Libana Milito]] pro terorisma atenco en la [[norda distrikto de Israelo]]
Linio 83:
* [[2010]]: Sur fundon de la [[Meksika Golfo]] estis akviĝinta 75-[[tuno|tuna]] [[kupolo]], kiu haltigis elfluon de [[nafto]] post [[Ekokatastrofo en la Meksika Golfo (2010)|Ekokatastrofo en la Meksika Golfo]]
* [[2011]]: [[Neptuno (planedo)|Neptuno]] finis unuan plenan rondiron ĉirkaŭ la [[suno]] depost ĝia malkovro en [[1846]]
* [[2012]]: [[Siria enlanda milito]]: '''[[siriano|sirianajsiriaj]] soldatoj kaj porregistaraj batal-grupoj [[masakro|masakris]] 150 personojn''' en vilaĝo At-Trimsa en [[Gubernio Hama]]
* [[2013]]: [[Fervoja akcidento de Brétigny-sur-Orge en 2013|Fervoja akcidento de Brétigny-sur-Orge]] okazis en Francio
* [[2015]]: 23 [[soldato]]j pereis kaj 19 vundiĝis pro parta falo de [[kazerno]] en lernejcentro de rusaj [[paraŝuto|paraŝutistoj]] apud [[Omsk]]
*2015: [[Guillaume Armide]] publikigis diskon [[Nenifar']]
* [[2017]]: [[Krakovo]]: '''la 41-a sesio de [[Monda heredaĵo de Unesko]] finiĝis enskribinte 21 novajn lokojn''' - unuafoje eniris [[Angolo]] (urbo M'banza-Kongo) kaj [[Eritreo]] ([[Asmero]]); malnova urbo en [[Hebron]] estis alskribita al 54 minacitaj objektoj, [[erco|erc]]minejoj de [[arĝento]], [[plumbo]] kaj [[zinko]] en [[Tarnowskie Góry]] iĝis la 15-a pola loko - entute la monda listo enhavas jam 1073 objektojn
* [[2018]]: '''[[Tago de Batalo kaj Martireco de Pola Vilaĝo]] unuafoje celebrata''' - el la tempo de soveta-germana [[okupado]] de la [[Dua Pola Respubliko]] dum la [[dua mondmilito]]
* [[2019]]: [[Gitanas Nausėda]] iĝis [[prezidanto de Litovio]]