[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Japanese_SilkyTofu_(Kinugoshi_Tofu).JPG|thumb|''Kinugoshi tōfu'']]
'''Tofuo''', foje ankaŭ '''toŭfuo''' aŭ '''sojkazeo''',<ref>[https://vortaro.net/#sojkazeo_kd PIV: sojkazeo]</ref> estas origine [[azio|azia]] [[manĝaĵo]] farita el [[sojfabo]]j. Ekde la [[20-a jarcento]] ĝi ankaŭ popularas en la [[okcidenta civilizo|okcidenta]] mondo pro la [[vegetarismo|vegetarisma]] kaj [[veganismo|veganisma]] movadoj.
 
=== Produktado ===
El la sojfaboj oni unue faras [[sojlakto]]n, kiun oni varmigas kaj tiam koagulas per [[nigario]] aŭ [[citrono|citrona]] [[acido]]. Poste oni metas la [[pasto]]n en [[ujo]]n, kaj premadas ĝin por formado kaj forigo de la superflua [[akvo]].
 
La rezulta produkto povas esti iom rigida aŭ mola aŭ likveca, depende de la celo de la produktanto, do ofte eblas aĉeti aŭ mem produkti diversajn specojn.
 
=== Uzado ===
Oni povas manĝi tofuon krudan (ekzemple en [[salato]]) aŭ kuiritan. Pluraj aziaj kuirartoj (ĉina, taja, ktp) fritas aŭ vaporumas sojkazeon, ofte kun [[legomo]]j kaj akra saŭco. Iuj homoj bakas ĝin en bakitaj manĝaĵoj, ekzemple meksikaj ''enchiladas'' aŭ itala ''lasagna''. Ĝi uzatas ankaŭ en supoj.
 
Linio 16:
Ĝi enhavas ĉiujn esencajn [[aminoacido]]jn, mineralojn kiel [[natrio]], [[kalio]], [[calcio]], [[fosforo]], [[magnezio]], [[fero]], [[zinko]] kaj [[vitamino]]jn kiel [[vitamino B1|B1]], [[vitamino B2|B2]] kaj [[vitamino B3|B3]]. Tofuo tamen ne estas fonto de [[vitamino B12]].
 
=== Etimologio ===
La japana vorto ''tōfu'' devenas de la ĉina ''dòufu''; ambaŭ signifas pli-malpli ''sojkazeo''. Esperantigo de tiu radiko ankoraŭ ne stabilas, do oni renkontas ''tofuo'', ''toŭfuo'', eĉ ''tohuo'' kaj eble aliajn. Krome iuj vortaroj kaj homoj uzas ''sojkazeo'', el jam-ekzistantaj radikoj.<ref name="mon01">{{Monatoref|numero=1996/08|paĝo=18|titolo=Pri tofuo/tohuo/toŭfuo kaj sojkazeo|ligilo=|aŭtoro=Ahn Song-san}}</ref>
 
Linio 22:
<references/>
 
=== Vidu ankaŭ ===
{{projektoj|commonscat=Tofu}}
* [[Tempeo]]