Carlos Spínola: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
| priskribo = Spínola (maldekstre) kun [[José Antonio del Barrio|del Barrio]] kaj [[Ángel Arquillos|Arquillos]] dum la 78-a Hispana Kongreso de Esperanto.}}'''Carlos González Spínola''' estas hispana [[fizikisto]] kaj doktoro-[[inĝeniero]] pri Komputikaj Sciencoj. Habilitiĝis kiel Profesoro de la Universitato de Malago (Hispanio) ekde 1988, kaj kunfondinto de la Informadikaj Studoj en tiu universitato, kie li instruis kaj estris esplorajn projektojn kune kun industriaj entreprenoj, inter kiuj menciindas: Fujitsu, Acerinox, Columbus Stainles Ltd. en Sudafriko ktp. Ankaŭ publikigis multajn artikolojn en la ĉefaj kongresoj kaj revuoj de IEEE (“Institute of Electrical and Electronic Engineering”): “Instrumentation and Measurement Technology Conf.”, “Int. Cf. on Imaging Systems and Technics”, “on Computational Intelligence”, “on Engineering Applications of Neural Networks” inter aliaj.
 
[[File:Carlos-spinola.jpg|thumb|maldekstre|Carlos Spínola.]]
Nuntempe li estas honora profesoro en la Elektronika Sekcio de la Malaga Universitato. Ekde sia universitata studenta periodo pri [[fiziko]] li ĉiam interesiĝas pri [[astronomio]] kaj spaca esplorado. Li estas membro de la Planeda Societo (''Planetary Society''), fondita de [[Carl Sagan]], de la ''Mars Society'', kaj de la estrar-komisiono de la Malaga Astronomia Asocio, kie li kunlaboras, kaj prelegas pri diversaj astronomiaj aferoj.