Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (teksto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ligo al Hugo Steiner
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - I|EdE-I]]
 
'''Internacia Esperanto-Muzeo en Wien''' (IEMW). En 1927 Leono Zamenhof proponis en HDE kreon de Int. E-Muzeo okaze de la jubileo 1937. Pripensante, ke la plej bona loko, laŭ sia situo en meza Eŭropo, povos esti Wien, kies eminentuloj ĉiam estis favorantoj de E, H.[[Hugo Steiner]] arigis ĉirkaŭ si kelkajn E-istojn por fondo de asocio IEMW, kies prez. kaj funkciulo fariĝis li mem. Baldaŭ troviĝis eminentuloj, kiuj per sia nomo antaŭenpuŝis la aferon. Kiel unua, kanceliero [[Johann Schober]], tiam policprez. en Wien, kaj kiel dua, kanceliero Seipel eniris la Int. Honoran Komitaton; sekvis ilin aliaj gravaj personoj.
Sekve de ordono kanceliera estis ricevata granda subtera ejo en iama ministeria palaco en I. Liebiggasse 5. Sed pro neuzebleco de la ejo post irado de unu instanco al la alia IEMW fine ricevis du ejetojn en la palaco Annagasse 4. En apr. 1928 H. Steiner kun sia helpanto Gustav Weber eklaboris. Diversaj oficialaj instancoj pruntedonis kelkajn plej necesajn meblojn kaj la unua donaco (500 ŝ. de s-ro Falnbigl) permesis aĉeti la nepre necesajn laborilojn.