Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (teksto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - I|EdE-I]]
 
'''Internacia Esperanto-Muzeo en Wien''' (IEMW). En [[1927]] [[Leono Zamenhof]] proponis en [[Heroldo de Esperanto]] kreon de Internacia Esperanto-Muzeo okaze de la jubileo 1937. Pripensante, ke la plej bona loko, laŭ sia situo en meza Eŭropo, povos esti [[Vieno|Wien]], kies eminentuloj ĉiam estis favorantoj de Esperanto, [[Hugo Steiner]] arigis ĉirkaŭ si kelkajn Esperantistojn por fondo de asocio IEMW, kies prezidanto kaj funkciulo fariĝis li mem. Baldaŭ troviĝis eminentuloj, kiuj per sia nomo antaŭenpuŝis la aferon. Kiel unua, kanceliero [[Johann Schober]], tiam policprezidanto en Wien, kaj kiel dua, kanceliero [[Ignaz Seipel]] eniris la Internacian Honoran Komitaton; sekvis ilin aliaj gravaj personoj.
Sekve de ordono kanceliera estis ricevata granda subtera ejo en iama ministeria palaco en I. Liebiggasse 5. Sed pro neuzebleco de la ejo post irado de unu instanco al la alia IEMW fine ricevis du ejetojn en la palaco Annagasse 4. En apr. 1928 H. Steiner kun sia helpanto Gustav Weber eklaboris. Diversaj oficialaj instancoj pruntedonis kelkajn plej necesajn meblojn kaj la unua donaco (500 ŝ. de s-ro Falnbigl) permesis aĉeti la nepre necesajn laborilojn.