Max Josef Metzger: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Max Josef METZGER''' (Maks Jozef Metsger), naskita la {{daton|3|februaro|1887}} en ''Schopfheim'' (Ŝopfhajm) ([[Germanio]]), ekzekutita la {{daton|17|aprilo|1944}} en la punprizono ''Brandenburg-Görden'', estis [[katolikismo|katolika]] pastro. Pro siaj [[pacismo|pacismaj]] konvinkoj li estis kondamnita al morto de [[naziismo|nazia]] popola kortumo.
 
Max Josef Metzger en [[1911]] doktoriĝis pri [[teologio]] kaj filozofio. Malgraŭ siaj talentoj li ne celis karieron sciencan, sed dediĉis sin al la praktika sacerdota laboro. Liaj spertoj kiel armea divizia pastro dum la [[Unua mondmilito]] igis lin pacisto. Li fondis diversajn pacismajn organizaĵojn, inter ili la Pacoligon de Germanaj Katolikoj (Katolika Ligo Interpopola) kaj la Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco. Li engaĝiĝis en la superkonfesia movado ''Una Sancta'' kaj en Societo de Reĝo Kristo, kiu helpis alkohol-dependulojn.