Orientfrislando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Orientfrislando mapo.jpg|thumbeta|200px|rightdekstra|<center>mapo de Orientfrislando]]
[[Dosiero:Rheiderland.jpg|thumbeta|200px|<center>[[aluvia grundo]] de pejzaĝo ''Rheiderland'']]
[[Dosiero:Emden_city_hall.jpg|thumbeta|200px|<center>la urbodomo de urbo [[Emden]]]]
'''Orientfrislando''' (en orientfrislande [[platdiĉa lingvo]]: Oostfreesland) estas historia regiono en la pleja nordokcidento de la federacia lando [[Malsupra Saksio]] en Germanio - okcidente de la germana regiono [[Oldenburgio]] kaj oriente de la nederlanda provinco [[Groningen (provinco)|Groningen]].
 
== Areo ==
Orientfrislando estas la plej nordokcidenta regiono de Germanio kaj situas borde de la [[Norda Maro]]. La regiono historie-politike konsistas el la [[eksterdistrikta urbo]] [[Emden]] kaj la distriktoj [[distrikto Aurich|Aurich]], [[distrikto Leer|Leer]] kaj [[distrikto Wittmund|Wittmund]]. Tiu areo konsistigas la teritorion de la eksa dukejo Orientfrislando (jaroj 1464 ĝis 1744), kiu poste ĝis la jaro 1978 pluekzistis kiel "distrikto Aurich" ene de la reĝlando [[Prusio]] kaj poste la federacia lando [[Malsupra Saksio]] de Germanio. La enloĝantoj de tiu regiono daŭre nomas sin "orientfrisoj".
 
El '''geografia''' vidpunkto krom tiu regiono ankaŭ la [[distrikto Frislando]] kun administrejo en [[Jever]], la [[eksterdistrikta urbo]] [[Wilhelmshaven]] kaj la komunumo [[Saterland]] - ĉiuj politike parto de la najbara regiono [[Oldenburgio]] - apartenas al Orientfrislando. Wilhelmshaven kaj la distrikto Frislando do troviĝas "oriente" de Orientfrislando. La kialo por tiu iritiga fakto estas, ke la „distrikto Frislando“ (aŭ „Oldenburga Frislando") estis la frisa parto de la regiono (ĝis 1945 granddukejo) Oldenburgio kaj tial ene de la granddukejo ekhavis sian nomon. Orientfrislando en geografia senco do estas la parto de Germanio inter la maraj enfluejoj de la riveroj [[Ems]] kaj [[Jade]] kaj ties enfluejaj golfoj ''Dollart'' kaj ''Jadebusen''.
 
Pro la diferenco inter historia-politika kaj geografia difino de Orientfrislando ankaŭ la insulo [[Wangerooge]] havas ambiguan statuson: unuflanke ĝi geografie estas parto de la [[orientfrisaj insuloj]], sed aliflanke politike-geografie ekde jarcentoj apartenas al la pejzaĝo ''Jeverland'' (la nuna distrikto Frislando) kaj ekde 1818 al [[Oldenburgio]].
 
Sude la limigo de la "geografia" kaj ekde pluraj jarcentoj tradicie protestanta Orientfrislando estas la forte katolikaj distriktoj [[distrikto Cloppenburg|Cloppenburg]] kaj [[distrikto Emsland|Emsland]], kiu tradicie havas fortajn ligojn al la episkopeja urbo [[Münster (Vestfalio)|Münster]].
 
Specialaĵo estas la komunumo [[Saterland]], ĉiuflanke ĉirkaŭita de vastaj [[marĉo]]j. Ĝi laŭ kultura kaj lingva historio apartenas al Orientfrislando, sed pro sia izolita marĉa situo sude de la cetera Orientfrislando jam dum la mezepoko iĝis parto de la suda episkopejo Münster, dum Orientfrislando estis parto de la episkopejo Bremen, kiu kovris la marbordan parton de tuta nordokcidenta Germanio. La divido pluefikas hodiaŭ: La Saterland nun apartenas al la [[distrikto Cloppenburg]]. Pro la izoleco la [[saterfrisa lingvo]], variaĵo de la [[frisa lingvo]] krome parolata en norda Nederlando (la provinco [[Frislando]]) kaj la nordokcidento de la plej norda germana federacia lando [[Ŝlesvig-Holstinio]] (la [[Distrikto Norda Frislando]]), pluvivis, dum en la tuta resto de Orientfrislando inter la 15-a kaj 18-a jarcento la [[platdiĉa lingvo]] disvastiĝis kaj la frisa lingvo pereis.
Linio 18 ⟶ 19:
La [[orientfrisaj ĉefuloj]] aŭ tribestroj (altgermane plurale Häuptlinge, platgermane plurale hovetlinge / hovedlinge, frise haadlinge, nederlande hoofdelinge) regis en Orientfrislando dum la 14-a jarcento, post kiam la malnova, egaleca konstitucio el la tempo de la Frisa Libereco ne plu respektiĝis.
 
La dum jarcentoj grava izoliĝo de la regiono pro la maro en la nordo kaj multaj [[marĉo]]j en la sudo kaŭzis kulture kaj politike tre memstaran evoluon de Orientfrislando.
 
=== Akvovojoj ===
Linio 36 ⟶ 37:
 
Havenoj kun rekta konekto (sen [[kluzo]]j) al la [[Norda Maro]] ekzistas en 17 komunumoj mal-insulaj plus sur la [[Orientfrisaj insuloj]]. Plej grandas la havenoj en Emden kaj Leer. Aldona mal-mara haveno troveblas en [[Aurich]].
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Orientfrislando| ]]