Ornitologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 68 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q44703)
esperantigita parametro, uzo de ŝablono, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:AldrovandiOrnithology.jpg|thumbeta|250px|Libro pri ornitologio verkita de [[Ulisse Aldrovandi]]. ([[1599]])]]
'''Ornitologio''' aŭ '''birdoscienco''' estas la fako de [[zoologio]] kiu temas pri [[birdo]]j. Persono kiu studas ornitologion estas ornitologo aŭ birdisto.
 
== Tekniko kaj historio ==
 
La historio de la leterkolomba poŝto retroetendiĝas tra pluraj miloj da jaroj. Tiu elteneme fluganta birdeto, havanta mirindan orientad-kapablon, facile retrovas sian lokon eĉ el grandaj distancoj. Laŭ pruvaĵoj de arkeologiaj malkovroj la kolombo estis sukcese uzita por heroldaj servoj jam en la jaroj 3000-4000 antaŭ nia epoko, en Ĉinio, Egiptio, Mezopotamio.
Eĉ en la pasinta jarcento estis signifa tiu rapideco, kiun havis la leterkolomba sistemo al la tradicia poŝto. Ekzemple, la londona borso povis - danke al la kolombopoŝto - ĝustatempe informiĝi pri la malvenko de Napoleono ĉe [[Waterloo]], tiel ĝi povis komenci granddimensian financan manipuladon. Bedaŭrinde, tiun ĉi paceman birdon oni priuzis en militoj por perado de sciigoj ekde la pratempoj preskaŭ ĝis niaj tagoj. En la unua mondmilito la germana militgvidantaro provis utiligi la leterkolombojn krom por heroldado ankaŭ por rekognoskaj celoj. Sur la bruston de speciale trejnitaj kolomboj oni muntis malpez-metalajn fotokamerojn kun konvena fokusdistanco kaj garnitajn per aŭtomata funkciigilo. En alto de 200-300 m ili enflugis 30-40 km-ojn malantaŭ la malamikajn frontojn, kie la aŭtomate funkciigitaj fotoaparatoj faris registraĵojn en vera "birdoperspektivo" pri la malamikaj tranĉeoj, operacoj, k.a. Leterkolombojn cetere uzis la batalantaj armeoj ankaŭ en la dua mondmilito kaj la korea milito.
Linio 13 ⟶ 12:
 
== Radaro kiel ornitologia esplorilo ==
 
Jam en la dua mondmilito oni spertis, ke la radarondoj reagas pri la migrantaj birdogrupoj kaj eĉ pri solaj flugantaj birdoj kun plipeza korpo. La "birdobildoj" sur la radarekranoj erarigis kaj bedaŭrinde eĉ nun erarigas manipulistojn de la instalaĵoj. La flugadon de la birdoj oni povas akompani per radaro, tiel helpe de ĝi tutaj populacioj estas mezureblaj. Kelke da radaroj kun granda povumo kapablas sensi solan grandkorpan birdon el distanco de 100 km. La radaro multe helpis dum la pasintaj 30 jaroj al la ornitologoj konstati ne nur la lokiĝon sed ankaŭ la rapidon de la birdoj. La angla elektroinĝeniero O. Dunning konstruis tian radaron, kiu funkcias per elektromagnetaj ondoj de frekvenco 9,6 GHz. Per la reflektiĝo de la radarondoj oni povas konstati la pasrapidon de la fluganta birdo. Por la rapidmezurado oni aplikis ankaŭ la Doppler-efekton konstatantan la ir-rapidon de motorveturiloj. La radarekrano multe malkovras por la ornitologoj, la migrantajn birdogrupojn, kaj eĉ tion, se ili devas direktoŝanĝi pro tempesto.
La sekvado de migrantaj birdoj povas okazi tiel, ke oni alfiksas miniaturan radioaparaton sur birdokorpon. La aparato dumfluge elsendas radiosignalojn. Tiujn signalojn kolektas riceviloj lokitaj sur kontinento aŭ ŝipoj, aŭ satelitoj. Tiel oni povas spursekvi la migrantajn birdojn kaj konstati la vojlongon traflugitan en tago.
Linio 20 ⟶ 18:
 
== La kompaso de la birdoj ==
 
Iuj el la plej ekscitaj esplorkampoj de la ornitologio estas, kiel sin orientas la birdo dum mallongaj, kaj speciale dum longaj migrovojoj? Dum la ĵusaj jardekoj oni plenumis eksperimentojn ne nur per leterkolomboj. La germana ornitologo Kramer sukcesis pruvi, ke la sturno sin orientas laŭ la pozicioj de la Suno. En la flug-eksperimentejon li metis sturnon. En la interno de la flugejo li lokis spegulojn. Kramer spertis, ke la sturno ĉiam flugas direkte al la Suno, pliĝuste ĝi tenas sian flugdirekton laŭ la sunirado. Vane klopodis Kramer erarigi la sturnon per speguloj, la birdo ĉiufoje kapablis konstati la ĝustan, do la veran sunpozicion. Laŭ Kramer, la sturno scias korekti la direkton laŭ la sunirado konvene al la sezonoj. Multaj sciencistoj eksperimentis rilate al la nokta orientiĝo de la birdoj. Oni metis hortulanon en planetarion. Sur la plafonon de la planetario oni projekciis la aŭtunajn konstelaciojn, kaj oni spertis, ke la hortulanoj bonege sin orientas laŭ la steloj. Sed tiuj du eksperimento-specoj ne klarigas al ni, kiel la birdo sin orientas en nuboplena vetero?
 
Linio 28 ⟶ 25:
 
== Magnetaj devioj ==
 
La termagneto: la magneta kampo elformiĝinta ĉirkaŭ la Tero. La kampo kaj intenso de la termagneto varias en tempo. La termagnetecon influas la ŝtonformacioj, kies magnetigebleco interdiferencas. La lokajn malnormalaĵojn de la magneta kampo oni nomas magneta devio. Danke al la intensaj [[Mezuro|mezurado]] de satelitoj, oni povas nun jam sin apogi sur sufiĉe precizaj mapoj pri termagnetaj devioj. La indikojn kaj deviojn de la termagneteco en la kosmo mezuris unuafoje la satelito Sputnik-3, en la jaro 1958. Inter la jaroj 1965 kaj 1971 vastan mezurserion plenumis la usona POGO (Polar Orbiting Geophysical Observatories - Polusorbitaj Geofizikaj Observatorioj) - poste ĝin sekvis la MAGSAT. Tiun ĉi sateliton oni enorbitigis la 31-an de oktobro 1979, helpe de la raketo Scout. La satelito plenumis mezuri ĝis la 11-a de junio 1980, tiam ĝi forbruliĝis en la malaltaj aertavoloj. La rezultojn de la mezurado jam plejparte prilaboris la geofizikistoj. Baze de la satelita mezurado pli ol dujardeka ni scias, ke la magneta kampo ĉirkaŭ la Tero elmontras signifajn deviojn. La intenso de la magneta kampo ĉe la polusoj estas 50.000 nT, dum en la linio de la ekvatoro 30.000 nT (T = teslo, unito de la magneta indukto). Ĉe altnombraj punktoj de la Tero montriĝas tre gravaj devioj, tiel estis mezurataj eĉ 5-10-onoj de la supre diritaj du valoroj. Signifajn magneto-deviojn registris la satelitaj magnetometroj ĉe iuj regionoj de Usono kaj Meksiko, ĉe landpartoj de Hindujo kaj Aŭstralio, ĉe la ĉefurbo de Centrafriko, ĉirkaŭ Bangvio. La malnormalaĵojn oni geografie precize elmontris, sed iliajn kaŭzojn oni ne sukcesis ĝis nun klarigi. La magnetaj ŝtormoj kaj anomalioj perturbas la homojn egale en la trafikoj aera kaj surmara, kaj en la radiofonio. Kio koncernas la navigadon de la birdoj, estas konsterne, ke la leterkolombo kapablas korekti longdistance la lokajn anomaliojn. Verŝajne ankaŭ al la migrobirdoj la naturo donacis internan kompason. Sed tiuj biologiaj kompasoj estas pli perfektaj ol la navigaj aparatoj konstruitaj de la homo.
 
== Birdoj en la ventotunelo ==
 
Neniu surtera besto krom marojn transflugantaj migrobirdoj kapablas seninterrompe trapasi distancon de 1000-1500 km. El kio ili ĉerpas la energion por fari la longan kaj danĝeran vojaĝon? La plej malgranda reprezentanto de la ornitofaŭno estas la kolibro. Tiu eteta birdo kapablas je nekredeblaj povumoj, ekzemple ĝi scias retroflugi, kaj plenumas tiajn transkapiĝojn, flugfigurojn en aero, kiujn povus envii eĉ aerobatikaj pilotoj. Iu kolibro-specio la ''Art archilochus'', nestadas ĉe la orientaj bordregionoj de Usono, sed travintras en Mez-Ameriko. Tiu birdeto entute nur kun 4 g da maso, kaj 3 cm da longo, trapasas 800 km da vojo super la maro sen surteriĝo. Ĝiaj flugiloj estas liliputaj, ĝi ne kapablas glisi, ĝi ne havas ripozejon. Ĝia povumo estas miriga: ĝi plenumas 50 flugilmovojn en sekundo, do dum la 18-hora flugvojaĝo pli ol 3 milionojn!
Antaŭ ol ekiri sur sia migrovojo la birdoj ĝisplene "ŝargas" sin per nutraĵoj. Per tiu "brulmaterialalpreno" ilia grastavolo foj-foje unu kaj duonoble plidikiĝas ol kutime. La forbruligo de tiu grasmaso certigas la funkciadon de ilia muskolaro. La kemian energion de la graso la organismo de la birdo konvertas en mekanikan energion. La brulaĵo de la dirita kolibro estas entute nur 2 g, tiom devas sufiĉi por la vojaĝo de 800 km. Se la birdeton super la maro subite atakas kontraŭvento, ĝi antaŭtempe forkonsumas sian energion kaj kraŝas en la maron. La povumon de birdoj la ornitologoj mezuras kompreneble ne en W, sed ili provas esprimi la mezan efikecon de la birdo-muskolaro. Baze de eksperimentaj mezuroj faritaj en ventotunelo tiun valoron oni ricevas esplorante la flug-povumon de la birdoj en rilato kun la forkonsumita energikvanto. Se la efikeco de la birdmuskolaro estas 0,23, tio signifas, ke 23 % de ĝia kemia energio fariĝas utiligita dumfluge. Do ĝi tiom uzas por superforti la aerreziston kaj por antaŭeniri. Ĝiaj restaj 77 % el vidpunkto energetika ne utiliĝas, tion la birdo foruzas en formo de varmo. Jes, sed tiu ĉi maniero de la varmo-disipo estas ne flanka vidpunkto, ĉar se tiu procezo disvolviĝus subite, la sangcirkulado ĉesus. Laŭ saĝa leĝo de naturo la superflua varmokvanto foriĝas tra la pulmo de la birdo, kaj ĝia parto forvaporas de la haŭtsurfaco. La birdo per la hirtigo de la plumaro malbaras la vojon al la vaporado. Vance Tucker, usona profesoro, mezuris la povumon de birdoj en ventotunelo. La ventotunelo estas unu el la gravaj aparatoj de la aerodinamikaj eksperimentoj, en kies mezurspaco etmodelojn, aŭ prototipojn
Linio 40 ⟶ 35:
En la ventotunelo de Tucker, sub kondiĉoj kiam ĝi flugis horizontale, ekzemple la papago "pasis" kun rapido 35 km/h. Ĉe tiu ĉi rapido ĝia oksigenkonsumo estis la minimuma. Se oni malaltigis la ventotunelon, la birdo flugis suben, ĝia oksigenkonsumo malpliiĝis. Kiam oni plialtigis la ventotunelon, ankaŭ ĝia oksigenkonsumo plimultiĝis. Dum flugo la birdo foruzis 12,8-oblon de la energio foruzita ĉe senmova situo. Ĉe la dirita rapido 35 km/h dum horizontala flugado la organismo de la birdo forbruligis 0,39 g da graso en horo. Tiu maso signifis 1,1 % de ĝia korpomaso.
<gallery>
Dosiero:Fregata magnificens1.jpg|<!-- thumb|leftmaldekstra|180px| -->
Dosiero:William-Adolphe Bouguereau (1825-1905) - Tête d'Etude l'Oiseau (1867).jpg|<!-- thumb|leftmaldekstra|180px|<center>'''"_Étude_ _de_ _tête_ d'birdoj "''' (1867) - _les_ _premiers_ _pas_ verso l'_ornithologie_...</center>(pentrado _de_ [[_William_ _Bouguereau_]] - {{19-a jarcento}}) -->
Dosiero:Plinyelder.jpg|<!-- thumb|leftmaldekstra|180px|_Plinius_ d.ä: _Ett_ _tänkt_ portreto _skapat_ _på_ 19-a jarcento. _Det_ _finns_ _inga_ _bilder_ _på_ _hur_ _han_ _egentligen_ _såg_ _ut_. _Däremot_ _beskrivs_ _han_ _av_ _sin_ _systerson_ [[_Plinius_ _den_ _yngre_]] _som_ ''"_en_ _fetlagd_ _man_ _med_ _dåliga_ _luftrör_"'' -->
Dosiero:Barrère Pierre 1690-1755 Ornithologiae.png|<!-- thumb|leftmaldekstra|180px|_Översiktsbild_ _av_ _olika_ _former_ _av_ [[_näbb_]]_ar_ _från_ [[_Pierre_ _Barrère_]]s _ornitologiska_ libro _från_ 1745 -->
</gallery>
{{-}}
<br clear=all>
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 61 ⟶ 56:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.avionary.info/2010_home.html Avionary - birdaro en pluraj lingvoj inkluzive de Esperanto]
* [http://cso.cz/index.php?ID=89&basket=1796c3f65dda225d1c16a032699133bb Ĉeĥa Ornotologia Societo kun nomaro en pluraj lingvoj inkluzive de Esperanto]
* [http://www.biolib.cz/en/main/ BioLib - Biologia Librejo kun faŭno kaj flaŭro en pluraj lingvoj inkluzive de Esperanto]
 
 
 
[[Kategorio:Ornitologio]]