Laŝucida lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldonis tabelojn, kiu priskribas la konsonantojn kaj la vokalojn
Komencis la sintakso-sekcion.
Linio 138:
|{{IFA|a~ɑ}}
|}
 
==Sintakso==
Oni povas konsideri la laŝucidan relative [[aglutina lingvo]], pro ĝia alta nombro da [[morfemo]]j, inkluzive de granda nombro da [[vortfarado|leksika]]j [[sufikso]]j. Vortordo estas sufiĉe fleksebla sed estas ĝenerale [[Verbo Subjekto Objekto]] (VSO).<ref name="vortaro"/>
 
La laŝucida kapablas krei gramatike ĝustajn frazojn, kiuj enhavas nur verbon kaj nek subjekton nek objekton. Ĉiuj informoj preter la ago devas esti kuntekste komprenataj. Ĉi tio povas esti pruvita en ''ʔuʔəy'dub'' ("[iu] sukcesis trovi [iun/ion]").<ref name="legolibro">Thom HESS, ''Lushootseed reader with introductory grammar'' ("Laŝucida legolibro kun enkonduka gramatiko", angle, 1995), Tulalip Tribes. ISBN 1879763117.</ref>
 
Frazoj, kiuj entute ne enhavas verbon, ankaŭ estas oftaj, ĉar la laŝucida ne havas kopulon. Ekzemplo de tia frazo estas ''stab əẃə tiʔiɫ'' "Kio [estas] tio?"<ref name="gramatiko">Thom HESS kaj Vi HILBERT, [http://www.lushootseedresearch.org/books.php ''Lushootseed Grammar Book 1''] ("Laŝucida gramatiko, unua libro", angle, 1995), Lushootseed Press.</ref>
 
Malgraŭ ĝia ĝenerala VSO vortordo, oni povas rearanĝi frazojn en la laŝucida lingvo kiel subjekto-verbo-objekto (SVO) aŭ verbo-objekto-subjekto (VOS). Tiel fari ne modifas la vortojn mem, sed postulas marki la ŝanĝon per la partiklo ''ʔə''. La ĝusta naturo de ĉi tiu partiklo estas temo de iu debato.
 
==Lerni laŝucidan==
Ekzistas Esperantlingva lernolibro pri la laŝucida lingvo kun malgranda antologio de rakontoj kaj ampleksa laŝucida-Esperanta vortaro; ĝi estas elektronike havebla en PDF-formato de [[Paul Hopkins]], kiu ĝin adaptis laŭ anglalingva lernolibro de Thom Hess. Vi (''taqʷšəblu'') Hilbert estis konata laŝucida beletristino, membro de la skaĝeta popolo. La Tulalipaj Triboj havas retejon (https://tulaliplushootseed.com) por instrui la lingvon.
 
==Referencoj==