Platbeka anaso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+audio #WPWP
pli bona ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 25:
 
== Taksonomio kaj evoluo ==
[[Dosiero:Ducks Winter.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Du virbestoj kaj unu ino]]
 
[[Dosiero:Stockentenschwarm.JPG|thumbeta|rightdekstra|300px|Platbekaj anasoj kun aliaj anasoj]]
La platbeka anaso estis unu el la multaj birdospecioj origine priskribataj de [[Carolus Linnaeus|Linnaeus]] en sia verko de la [[18a jarcento]] nome ''[[Systema Naturae]]'', kaj ankoraŭ portas la unuan [[Dunoma nomenklaturo|dunoman nomon]] kiun ĝi ricevis tiam.<ref>{{cite book | last= Linnaeus | first =Carl | authorlink=Carolus Linnaeus | title=Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata | publisher=Holmiae. (Laurentii Salvii) | language = Latin | year=1758|page=125}}</ref> ''Platbeka'' estas termino kiu tradukas la specifan nomoparton ''platyrhynchos'' el la [[latina]] en Esperanton.
 
La Platbeka anaso estas la praulo de preskaŭ ĉiuj varioj de [[Hejma anaso]],<ref>[http://digimorph.org/specimens/anas_platyrhynchos/skull/ Anas platyrhynchos, Domestic Duck; DigiMorph Staff – The University of Texas at Austin]</ref> dum aliaj devenas el la [[Moska anaso]] aŭ de la [[Oranĝkrura anaso]]. La anasoj apartenas al la [[subfamilio]] de [[Anasenoj]] de la familio de akvobirdoj nomata [[Anasedoj]].
 
La Platbekaj anasoj ofte interreproduktiĝas kun siaj plej proksimaj parencoj en la [[genro]] ''[[Anas]]'', kiaj la [[Oranĝkrura anaso]], kaj ankaŭ kun specioj pli malproksime rilataj, ekzemple la [[Pintvostanaso]], kio kondukas al variaj [[Hibrido (biologio)|hibridoj]] kiuj povas esti tute fekundaj.<ref>{{citeCite journal|author=Phillips, John C. |year=1915|title= Experimental studies of hybridization among ducks and pheasants|journal=Journal of Experimental Zoology|volume=18|pages=69–112|doi=10.1002/jez.1400180103}}</ref> Tio estas tre malkutima inter malsamaj specioj, kaj ŝajne ĝi okazas ĉar la Platbeka anaso [[evoluo|evoluis]] tre rapide kaj antaŭ ne tro longa tempo, nur dum la fina [[Plejstoceno]]. La malsamaj evolulinioj de tiu [[Radiado (biologio)|radiado]] kutime restas apartaj pro nekoincido de teritorioj kaj pro nuancoj ĉe [[kutimaro]], sed ili ne estas ankoraŭ tute genetike nekongrueblaj. La Platbekaj anasoj kaj ties hejmigitaj [[samspecifeco|samspecianoj]] estas kompreneble ankaŭ tute interfekundaj.
 
La Platbeka anaso ŝajne estas pli proksima al siaj hindo-pacifikaj parencoj ol al siaj amerikaj laŭ [[biogeografio]]. Konsiderinte informon pri [[DNA]],<ref name="Kulikova et al. 2005">Kulikova ''et al.'' (2005)</ref> ili povus esti evoluintaj plej probable ne en la ĝenerala areo de [[Siberio]]; la ostoj de Platbeka anaso subite aperas en manĝorestoj de antikvaj homoj kaj aliaj kuŝejoj de ostoj en [[fosilio]]j en Eŭropo, sen bona kandidato por loka antaŭula specio. La granda glaciepoka [[paleosubspecio]] kiu formis almenaŭ la eŭropeajn kaj okcidentaziajn populaciojn dum la [[Pleistoceno]] estis nomata ''Anas platyrhynchos palaeoboschas''.
Linio 50:
Dumfluge ambaŭ seksoj montras distingan purpurbluegan logilon ([[speguleto]]) kun blankaj bordoj kaj pli fajnaj nigraj bordostrioj, indikilon ke temas pri samspeciaj birdoj. Tiu speguleto estas videbla dumfluge aŭ ripoze (kvankam portempe eluzita dum la ĉiujara somera [[plumoŝanĝado]]).
 
[[Dosiero:Anas platyrhynchos male.jpg|250px|thumbeta|Platbeka (vir)anaso]]
Post eloviĝo, la plumarkoloro de la anasido estas flava sube kaj ĉe la vizaĝo (kun ĉeokulaj strioj) kaj nigra dorse (kun kelkaj flavaj punktoj) ĝis kapopinto kaj nuko. Ankaŭ ties kruroj kaj beko estas nigraj. Kiam ĝi alproksimiĝas al la unumonata aĝo, la anasida plumaro ekiĝas senkolora, simila al tiu de la ino (kvankam ties plumaro estas pli strieca) kaj ties kruroj perdas sian malhelgrizan koloron.<ref name=BWP506/> Du monatojn post eloviĝo, la anasida periodo finas kaj la anaso estas jam junulo. Inter tri kaj kvar monatoj de aĝo, la junulo povas finfine ekflugi ĉar ties flugiloj estas jam disvolvigigtaj por flugo (kio povas esti konfirmata de la vido de la purpurblua speguleto). Ties beko tuj perdos sian malhelgrizan koloron kaj ties sekso povas jam finfine esti distingata pro tri faktoroj. La beko estas flava ĉe maskloj, nigroranĝa ĉe inoj. La brustoplumoj estas ruĝecbrunaj ĉe maskloj, malhelbrunaj ĉe inoj. La centraj vostoplumoj estas kurbaj (buklaj) ĉe maskloj, dum estas rektaj ĉe inoj.
 
[[Dosiero:Anas Rubripes and Anas Platyrhynchos August 2008.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|Oranĝkrura anaso (supre maldekstre) kaj masklo de Platbeka anaso (sube dekstre) en [[eklipsa plumaro]]]]
Dum la fina periodo de matureco kondukanta al plenkreskeco (6–10 monatoj de aĝo), la plumaro de junaj inoj restas same dum la plumaro de masklaj junuloj malrapide ŝanĝas al ties rekoneblaj koloroj. Tiu plumaro ŝanĝas ankaŭ ĉe plenkreskaj masklanasoj kiam ili transiras al kaj el siaj nereprodukta plumaro ([[eklipsa plumaro]]) komence kaj fine de la somera plumoŝanĝa periodo. La plenkreska aĝo de la Platbeka anaso estas 14 monatoj kaj la averaĝa vivespero estas 20 jaroj.
 
Kelkaj specioj de anasoj havas brunplumarajn inojn kiuj povas esti konfuzataj kun la ino de la Platbeka anaso. La ino de [[Knaranaso]] (''A. strepera'') havas oranĝeclinian bekon, blankan ventron, blankanigran speguleton kiu estas vidata kiel blanka kvadrato ĉe la flugiloj dumfluge, kaj estas pli malgranda birdo.<ref name=BWP506/>
 
[[Dosiero:Mallard male female.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Masklo (supre) kaj ino (sube) de Platbeka anaso montrante evidentajn diferencojn (beko, kapo kaj brusto) kaj similaĵojn (kruroj kaj speguleto)]]
En kaptiveco la [[Hejma anaso]] povas aperi en naturtipaj plumaroj, blankaj kaj de aliaj koloroj. Plej el tiuj kolorvariantoj estas ankaŭ konataj ĉe Hejmaj anasoj ne nepre bredataj kiel brutaro, sed tenataj kiel maskotoj, ĉe flugokaĝoj, ktp., kie ili estas raraj sed pliiĝantaj.
 
Linio 72:
 
== Distribuado kaj vivejo ==
[[Dosiero:AnasPlatyrhynchosIUCN2019 2.png|thumbeta|leftmaldekstra|300px|Tutmonda distribuado, inkluzive de nenatura [[arealo]].{{Priskribo|#00FF00|Reproduktaj teritorioj}}{{Priskribo|#008000|Ĉiujare prezencoj}}{{Priskribo|#00FFFF|Migrado}}{{Priskribo|#007FFF|Vintrejoj}}{{Priskribo|#FF00FF|Forvagi}}{{Priskribo|#FF80FF|Verŝajne formortinta kaj enkondukis}}{{Priskribo|#a76f3b|Reenmeta, dependeco de la sezono nekonata}} {{Priskribo|#DFDF00|Verŝajne reenmeta, dependeco de la sezono nekonata}}]] La Platbeka anaso estas amplekse distribuata tra la tuta Norda Hemisfero, Nordameriko el suda kaj centra Alasko al [[Meksiko]], [[Havajo]], kaj tra tuta [[Eŭrazio]], el [[Islando]] kaj suda [[Gronlando]] al partoj de [[Maroko]] (Nordafriko) okcidente, [[Skandinavio]] norde, kaj al [[Siberio]], [[Japanio]], kaj [[Ĉinio]] oriente.<ref name=BWP505/> Ĝi estas tre [[birdomigrado|migranta]] en la nordaj partoj de siaj reproduktaj teritorioj, kaj vintras pli sude. Ekzemple, en Nordameriko ĝi vintras suden en Meksiko, sed ankaŭ regule perdiĝas al Centrameriko kaj [[Karibio]] inter septembro kaj majo.<ref>Herrera ''et al.'' (2006)</ref>
 
La Platbeka anaso loĝas en ampleksa gamo de habitatoj kaj klimatoj, el arkta [[tundro]] al ĉetropikaj regionoj. Ĝi troviĝas kaj en fluakvaj kaj en salakvaj [[humidejo]]j, inklude parkojn, malgrandajn flakojn, riverojn, rojojn, lagojn kaj [[estuaro]]jn, same kiel ĉe neprofundaj golfetoj kaj malferma maro je vidaĵo de la marbordo. Oni preferas akvejojn de malpli da 1 m profunde, kaj tiuj birdoj evitas areojn pli profundajn de kelkaj metroj. Ili estas allogataj al akvejoj kun akva vegetaĵaro.<ref name=BWP507>Cramp 1977, p. 507.</ref><!-- cites previous three sentences -->
 
[[Dosiero:Mallard in flight.jpg|alt=Bird with wings forward. Yellow bill, green head with white collar, brown body with blue wing feathers and orange feet.|thumbeta|rightdekstra|250px|Dumfluga masklo]]
 
== Kutimaro ==
La Platbeka anaso povas esti [[migranta birdo]] aŭ [[nemigranta birdo]], depende el la klimato.
 
=== Manĝo ===
La Platbeka anaso estas [[ĉiomanĝanta]] kaj tre adapta je sia manĝelekto. Ties dieto povas varii baze sur kelkaj faktoroj, inklude la momento de la reprodukta ciklo, mallongaj variadoj en la manĝodisponeblo, kvanto de [[nutraĵo]], kaj [[interspecia konkurenco|inter]]- kaj [[intraspecia konkurenco]].<ref>{{citeCite book|last=Krapu|first=Gary L.|title=Ecology and management of breeding waterfowl|year=1992|publisher=University of Minnesota Press|location=Minneapolis|isbn=0816620016|first2=Kenneth J.|last2=Reinecke|editor=Bruce D. J. Batt|page=10|chapter=Foraging Ecology and Nutrition}}</ref> La majoritato de la dieto de la Platbeka anaso ŝajne estas formata el [[gastropodo]]j, [[senvertebrulo]]j (inklude [[skarabo]]jn, [[muŝo]]jn, [[lepidoptero]]jn, [[libelo]]jn, kaj [[triĥoptero]]jn), [[krustulo]]j, [[Oligoĥetoj|tervermoj]], multa vario de semoj kaj plantomaterialo, kaj radikoj kaj [[tubero]]j. Dum la [[reprodukta sezono]], oni registris, ke maskloj estis manĝintaj 37.6% de animala materialo kaj 62.4% de plantomaterialo, ĉefe de “Echinochloa crus-galli”, kaj nereproduktantaj inoj estis manĝintaj 37.0% de animala materialo kaj 63.0% de plantomaterialo, dum la reproduktantaj inoj estis manĝintaj 71.9% de animala materialo kaj nur 28.1% de plantomaterialo.<ref>{{citeCite journal|last=Swanson|first=George A.|coauthors=Mavis I. Meyer, Vyto A. Adomaitis|title=Foods Consumed by Breeding Mallards on Wetlands of South-Central North Dakota|journal=The Journal of Wildlife Management|year=1985|volume=49|issue=1}}</ref> Plantoj ĝenerale formas plej grandan parton de la birda dieto, ĉefe dum la aŭtuna migrado kaj vintre.<ref>{{citeCite journal|last=Gruenhagen|first=Ned M.|coauthors=Leigh H. Fredrickson|title=Food Use by Migratory Female Mallards in Northwest Missouri|journal=The Journal of Wildlife Management|year=1990|volume=54|issue=4}}</ref><ref>{{citeCite journal|last=Combs|first=Daniel L.|coauthors=Leigh H. Fredrickson|title=Foods Used by Male Mallards Wintering in Southeastern Missouri|journal=The Journal of Wildlife Management|year=1996|volume=60|issue=3|publisher=Allen Press}}</ref>
 
Ili kutime manĝas per plaŭdado (kapomergo) plantomaterialon aŭ ankaŭ per paŝtado; estas informoj de manĝo de [[rano]]j. Ili kutime nestumas ĉe riverbordo, sed ne ĉiam ĉe akvo. Ili estas tre gregemaj for de la reprodukta sezono kaj formas grandajn [[Birdaro|birdarojn]], nome ''anasaroj''.<ref>{{citeCite web|url=http://baltimorebirdclub.org/gnlist.html | title=Baltimore Bird Club. Group Name for Birds: A Partial List | accessdate=2007-06-03}}</ref>
 
=== Reproduktado ===
[[Dosiero:Mallard eggs and nest.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Ovoj kaj nesto de Platbeka anaso]]
 
La Platbekaj anasoj kutime formas parojn (en oktobro kaj novembro) nur ĝis kiam la ino ovodemetas komence de la [[reprodukta sezono]] kiu estas ĉirkaŭ la komenco de la printempo (komenca marto al malfrua majo), kiam ŝi estas abandonata de la masklo kiu kuniĝas kun aliaj maskloj por atendi la plumoŝanĝan periodon kiu komencas en junio. Dum la mallonga tempo antaŭ tio, tamen, la maskloj estas ankoraŭ seksopovaj kaj kelkaj el ili ĉu restas disponebla por certigi anstataŭan ovodemetadon (por ino de Platbeka anaso kiu perdis aŭ abandonis sian antaŭan ovaron) aŭ perforte pariĝas kun inoj de diferenca specio kiu aspektas izola aŭ neligita.
Linio 92 ⟶ 93:
La nestoperiodo povas estis premiga por la ino; ĉar ŝi demetas pli da duono de sia korpopezo en ovoj kaj postulas multan ripozon kaj areon por manĝo kaj vagadeti, kiu estu sekura el predantoj. Dum serĉo de taŭga nestoloko, la inaj preferoj estas areoj kiuj estas bone kaŝitaj, neatingeblaj al grundopredantoj, aŭ havas malmultajn predantojn proksime. Tio povas inkludi urbajn areojn kiuj havas ĝardenojn, fermitajn kortojn, kaj eĉ florpotojn ĉe fenestroj el kie anasidoj povu eliri sekure sen homa interveno.
 
[[Dosiero:Female Mallard and ducklings in Golden Gate Park.jpg|thumbeta|Ino naĝanta kun anasidoj aĝaj malpli da unu semajno.]]
La ino demetas 8–13 ovojn, foje ĝis 16, kiuj estas [[Kovado|kovataj]] dum 27–30 tagoj ĝis eloviĝo kaj 50–60 tagoj al ekflugo. La anasidoj estas [[frumatura]]j kaj tute kapablaj naĝi tuj post eloviĝo. Tamen [[Stampaĵo (psikologio)|fila stampaĵo]] pelos ilin laŭinstinkte resti ĉe la patrino ne nur por varmo kaj protekto sed ankaŭ por lerni kaj rememori sian habitaton same kiel kaj kie manĝi. Kiam anasidoj maturiĝas al flugokapablaj junuloj, ili lernas pri kaj rememoras siajn tradiciajn migrovojojn (escepte se ili naskiĝis kaj [[Kaptiva bredado|brediĝis kaptivece]]). Post tio, la junuloj kaj la patrino povas ĉu eliri ĉu pluresti kune ĝis kiam venas la reprodukta sezono.
 
Linio 99 ⟶ 100:
Kiam ili pariĝas kun partneroj, ofte unu aŭ kelkaj maskloj restas senparaj. Tiu grupo foje celas izolan anasinon, eĉ se ŝi estas de diferenca specio, kaj persekutas ŝin fluge ĝis kiam ŝi malfortiĝas, kaj tiam ĉiu masklo laŭvice kopulacias kun tiu ino. Lebret (1961) nomigis tiun kutimon "Attempted Rape Flight" (sukcesa seksperforto) kaj Cramp & Simmons (1977) parolis pri "seksperfortaj flugoj". Masklo de Platbeka anaso povas eventuale persekuti eĉ aliajn masklajn anasojn de diferenca specio, kaj eĉ unu la alian, sammaniere. En unu dokumentata kazo de "samseksa nekrofilio", masklo de Platbeka anaso kopulaciis kun alia masklo kiun li estis persekutinta post kiam la persekutita masklo mortis pro flugo kontraŭ fenestra vitro.<ref>Moeliker (2001). Tiu teksto estis premiita per [[Ig-Nobel-premio]] en 2003 (MacLeod 2005).</ref>
 
[[Dosiero:Mallard-ducklings.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Anasidoj]]
La Platbekaj anasoj estas oportunece celataj de [[nestoparazito]]j, foje post kiam ovodemetis en ties nestoj [[Ruĝkapa amerikanaso]], [[Jamajka anaso]], [[Malgranda rokanaso]], Knaranaso, [[Kuleranaso]], [[Pintvostanaso]], [[Cinamokapa anaso]], [[Orokula klangulo]] aŭ aliaj Platbekaj anasoj. Tiuj ovoj estas ĝenerale akceptataj kiam ili similas al la ovoj de la gastiganta Platbeka anaso, kvankam la ino povas klopodi forpeli ilin aŭ eĉ abandoni la neston se okazas parazitismo dum la ovodemetado.<ref name="BNA">{{citeCite web|last=Drilling|first=Nancy|first2 = Roger | last2 = Titman | first3 = Frank| last3 = Mckinney| editor-first = A | editor-last = Poole|title=Mallard (''Anas platyrhynchos'')|url=http://bna.birds.cornell.edu/bna/species/658|work=The Birds of North America Online|publisher=Cornell Lab of Ornithology|accessdate=1 February 2011|location=Ithica|doi=10.2173/bna.658|year=2002}}</ref>
 
Platbekaj anasoj de ĉiuj aĝoj (sed ĉefe junuloj) kaj en ĉiuj ajn lokoj povas devi defendi sin kontraŭ ampleksan diversecon de predantoj inklude [[rabobirdo]]jn, [[Musteledoj]]n, [[Korvedoj]]n, [[serpento]]jn, [[lavurso]]jn, [[Didelfedoj]]n, [[mefito]]jn, [[testudo]]jn, grandajn [[fiŝo]]jn kaj [[Felisedoj]]n kaj [[Kanisedoj]]n, inklude hejmigitajn.<ref>[http://www.fs.fed.us/database/feis/animals/bird/anpl/all.html] (2011).</ref> La plej komunaj naturaj predantoj de plenkreskuloj de Platbekaj anasoj estas la [[Ruĝa vulpo]] kaj la [[Akcipitro]]j, kvankam ambaŭ mortigas multajn malpli ol homaj ĉasistoj.<ref>[http://www.npwrc.usgs.gov/resource/mammals/sexratio/revised.htm] (2011).</ref><ref>[http://animals.jrank.org/pages/539/Ducks-Geese-Swans-Anatidae-MALLARD-Anas-platyrhynchos-SPECIES-ACCOUNTS.html] (2011).</ref>
 
== Konservado ==
[[Dosiero:Anas platyrhynchos oustaleti last male.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|La lasta masklo de [[Mariana anaso]]]]
La liberigo de [[Sovaĝiĝo|sovaĝiĝintaj]] Platbekaj anasoj en areoj kie ili ne estas indiĝenaj foje kreas problemojn tra krucreproduktado kun indiĝenaj [[akvobirdo]]j. Tiuj [[Birdomigrado|nemigrantaj]] Platbekaj anasoj krucreproduktiĝas kun indiĝenaj anasoj de lokaj loĝantaroj de tre proksime parencaj specioj tra [[genetika poluo]] por produktado de fekundaj idoj. Kompleta [[Hibrido (biologio)|hibridiĝo]] da diversaj specioj de genprovizoj el anasoj povis gvidi al la formorto de multaj indiĝenaj akvobirdoj. La natura Platbeka anaso mem estas la prapatro de la plej multaj birdoj de [[Hejma anaso]] kaj en ĝia kompreneble evoluita natura genprovizo iĝas genetike poluita siavice kaj de la populacioj de hejmigitaj kaj de naturaj.<ref>[http://myfwc.com/duck/mottled/theproblem.htm Mottled Ducks : The Problem : Hybridization; Florida Fish and Wildlife Conservation Commission, MyFWC.com]</ref><ref>[http://www.fws.gov/southeast/news/2002/Mallards/ Environmental assessment for control of free-ranging resident Mallards in Florida, May 2002, Contact: Frank Bowers, U.S. Fish and Wildlife Service]</ref><ref name="krugerpark.co.za">[http://www.krugerpark.co.za/krugerpark-times-3-6-bird-threat-22588.html Invasive Alien Bird Species Pose A Threat, Kruger National Park, Siyabona Africa Travel (Pty) Ltd – South Africa Safari Travel Specialist]</ref>
 
[[Dosiero:Male mallard - natures pics.jpg|thumbeta|Masklo dumfluge, montrante la ĉefajn karakterojn en beko, kapo, kolo, brusto, vosto kaj ĉefe speguleto]]
Tiu [[Holarktiso|holarktisa]] anaso estas konsiderata [[invada specio]] en Nov-Zelando. Tie, kaj aliloke, tiuj anasoj disvastiĝas kun kreskanta [[urbanizado]] kaj hibridiĝas kun lokaj parencoj.<ref>Rhymer & Simberloff (1996)</ref> Dum tempo, kontinuumo de hibridoj variantaj inter preskaŭ tipaj ekzemploj de ambaŭ specioj evoluiĝis; la procezo de [[speciigo]] komencis inversigi sin.<ref name = rhymer2006>Rhymer (2006)</ref> Tio kreis [[Konservobiologio|konservadan]] zorgon por parencoj de la Platbeka anaso, kiaj ekzemple la [[Havaja anaso]],<ref>Griffin ''et al.'' (1989), Rhymer & Simberloff (1996)</ref> la subspecio ''A. s. superciliosa'' de la [[Pacifika brovanaso]],<ref>Gillespie (1985), Rhymer ''et al.'' (1994), Rhymer & Simberloff (1996), Williams & Basse (2006).</ref> la [[Oranĝkrura anaso]],<ref>Johnsgard (1967), Avise ''et al.'' (1990), Rhymer & Simberloff (1996), Mank ''et al.'' (2004).</ref> la [[Makulanaso]],<ref>Mazourek & Gray (1994), Rhymer & Simberloff (1996), McCracken ''et al.'' (2001).</ref> la [[Melera anaso]],<ref>Young & Rhymer (1998)</ref> la [[Flavbeka anaso]],<ref name = rhymer2006 /> kaj la [[Meksika anaso]],<ref>Rhymer & Simberloff (1996), McCracken ''et al.'' (2001)</ref> en ĉi-lasta kazo eĉ kondukanta al disputo ĉu tiuj birdoj devus esti konsideritaj specio<ref>Vidu AOU (1983)</ref> (kaj tiel rajtigitaj al pli da konservadesplorado kaj financado) aŭ inkluditaj en la Platbeka anaso.
 
La facila disponeblo de Platbekaj anasoj, anasidoj de Platbeka anaso kaj fekundaj ovoj de Platbeka anaso por publika vendo kaj privata posedo, ĉu kiel [[kortobirdo]] ĉu kiel maskoto, estas nune laŭleĝa en [[Usono]] escepte ĉe la subŝtato de [[Florido]] kiu ĵus malpermesis la hejman posedon de Platbekaj anasoj. Tio intencas eviti hibridiĝon kun la indiĝena [[Makulanaso]].<ref>{{citeCite web|title=Mallard Possession Rule|url=http://myfwc.com/wildlifehabitats/Duck_Mallard_rule.htm|publisher=Florida Fish and Wildlife Conservation Commission|accessdate=11 January 2011}}</ref>
 
Platbekaj anasoj ankaŭ kaŭzas severan "genetikan poluon" de la [[biodiverseco]] de [[Sudafriko]] per hibridiĝado kun endemiaj anasoj, kvankam la ''Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds'' (Interkonsento por la Konservado de Afrik-Eŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj) validas por la Platbeka anaso. La hibridoj de Platbeka anaso kaj de la [[Flavbeka anaso]] estas fekundaj kaj povas produkti pli da hibridaj idoj. Se daŭre tio pluas, nur hibridoj okazos kaj en longa perspektivo tio gvidos al la formorto de diversa indiĝena akvobirdaro. La Platbeka anaso povas kruciĝi kun 63 aliaj specioj kaj prezentas severan minacon al la genetika integreco de indiĝena akvobirdo. Krome Platbekaj anasoj kaj iliaj hibridoj konkurencas kun indiĝenaj birdoj pri resursoj kiaj ekzemple manĝaĵo, nestolokoj kaj ripozejoj.<ref name="krugerpark.co.za"/>
 
[[Dosiero:Mallards pond 2009.ogv|thumbeta|leftmaldekstra|thumbtime=1|Kelkaj maskloj naĝas en flako]]
 
La orienta aŭ ĉina [[Punktobeka anaso]] estas nuntempe introgresanta en la populacioj de Platbeka anaso de la [[Ĉemara regiono]], eble pro [[Habitato (ekologio)|habitato]]ŝanĝoj pro [[monda varmiĝo]].<ref>Kulikova ''et al.'' (2004)</ref> La [[Mariana anaso]] estis [[alopatria]] populacio de [[loĝantaj birdoj]] — laŭ plej konsideroj bona specio — ŝajne dekomence devena el hibridoj de Platbeka anaso kun [[Pacifika brovanaso]];<ref>Yamashina (1948)</ref> bedaŭrinde, ĝi formortis en la [[1980-aj jaroj]]. Krome, sovaĝaj bredanasoj krucreproduktiĝintaj kun Platbekaj anasoj kondukis al grandecopliiĝo - precipe en viranasoj - en la plej multaj Platbekaj anasoj en urbaj areoj. Seksperfortaj flugoj inter normal-grandaj inoj kaj tiaj pli fortaj maskloj verŝajne finiĝos kun la ino dronita per la kombina pezo de maskloj.
 
[[Dosiero:Anas platyrhynchos -Boston Harbor, Massachusetts, USA- parent and chicks-8.ogv|rightdekstra|thumbeta|Anasidoj sekvantaj patrinon en [[Boston Harbor]], Usono]]
 
La [[Lajsana anaso]] estas insula parenco de la Platbeka anaso kun tre malgranda kaj nestabila populacio. Platbekaj anasoj foje alvenas sur ĝian insulan hejmon dum migrado, kaj povas esti restintaj kaj hibridiĝintaj kun la Lajsanaj anasoj tiel longe kiel tiuj specioj ekzistas. Sed tiuj hibridoj estas malpli bone adaptitaj al la strangaj ekologiaj kondiĉoj de [[Lajsano]] ol la lokaj anasoj, kaj tiel havas pli malaltan taŭgecon, kaj krome, ekzistis - krom mallonga tempo en la frua 20-a jarcento kiam la Lajsana anaso estis preskaŭ formortinta - ĉiam multaj pliaj Lajsanaj anasoj ol vagantaj Platbekaj anasoj. Tiel, en tiu kazo, la hibridaj stirpoj rapide malsukcesus.
Linio 126 ⟶ 127:
 
== Notoj ==
{{reflistReferencoj|colwidth=30em}}
 
== Referencoj ==
Linio 159 ⟶ 160:
== Eksteraj ligiloj ==
<!--{{Commons|Anas platyrhynchos}}
{{wikispeciesWikispecies|Anas platyrhynchos}}-->
* [http://www.rspb.org.uk/wildlife/birdguide/name/m/mallard/index.aspx A to Z of UK Birds] [[RSPB]]
* [http://birdsinbackyards.net/finder/display.cfm?id=184 Birds in Backyards]
Linio 170 ⟶ 171:
{{Portalo Birdoj}}
{{Anseroformaj birdoj}}
<br />
{{Leginda}}
{{ADLS|2016|35}}