Gavar: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 35:
 
Post la sendependeco de Armenio, la urbo renomiĝis ''Gavar '' en 1995 kaj fariĝis la provinca centro de la nove establita provinco [[Gegharkunik]]. Tamen granda parto de la sovetepoka infrastrukturo de la urbo kolapsis kaj la industria kapablo baraktis. Rezulte, la loĝantaro de Gavar draste malpliiĝis al 23 302 laŭ la censo de 2001, kaj poste al 20 765 laŭ la censo de 2011.
 
== Urbocentro ==
Gavaro estas nepre sovetepoka urbo. Ĝi estis malgranda urbeto en la 19-a jarcento de kiam konserviĝas kelkaj strukturoj kiaj lernejoj, rusiaj koloniaj konstruaĵoj tipaj de kaŭkazaj landoj kaj la preĝejo de Surb Karapet. Dum la 1930-aj jaroj komenciĝis la plivastigo kaj urbigo de Gavar. El tiu epoko restas pluraj stalinismaj konstruaĵoj. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la urbo atingis sian pintan arkitekturan momenton kiam la registarejoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la katedralo Sankta Dipatrino, la plej alta en Armenio ĝis la 1990-aj jaroj.
 
La urbo, same kiel la tuta lando, suferis la konsekvencojn de la dissolvo de Sovetio kaj multaj konstruaĵoj ĝis nun troviĝas en malbona situacio, aliaj jam falis pro nezorgado. Lastatempe la ĉefa placo de la urbo estis renovigita samkiel aliaj malpli signifaj rekonstruadoj.
 
== Geografio kaj klimato ==