Victor Hugo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
Li edzinigis [[Adèle Foucher]] (1803–1868) je la 22-a oktobro 1822, kiu al li donis kvin gefilojn; lia unua filo Leopold mortis en 1823 kelkajn monatojn post sia naskiĝo, kaj lia unua filino Léopoldine, kiu naskiĝis en 1824, pereis dronante en la [[Sejno]] dum 1843.
 
Li ekfamiĝis en la jaro 1827, kiam en la antaŭparolo de sia unua teatraĵo ''Cromwell'' li oponis la klasikajn konvenciojn pri la teatro (ĉefe rilate al la unuoj de tempo kaj loko) kaj la literatura gusto de lia tempo. Tiam li iĝis enokule de la socia publiko la ĉefo de la [[Romantikismo|romantikisma skolo]], li estis karikaturita ĉekape de ties bando kun sia tipa elstara vasta frunto. En tiu epoko la geedzoj Hugo ricevis ofte visitojn kaj amikiĝon de Sainte-Beuve, [[Lamartine]], [[Mérimée]], [[Musset]], [[Delacroix]].<ref>Adèle Hugo, 1863, Ibid., t. 2, chap. LI - Amis. </ref>
 
En 1830 lia dua filino (kaj lia lasta infano) Adèle naskiĝis, tri jarojn poste li komencis ligadon kun aktorino [[Juliette Drouet]] (1806-1883). Fakte ĝi daŭris 50 jarojn.
 
Ankaŭ en 1830 okazis tumulta premiero de lia tragedio [[Hernani (Victor Hugo)|Hernani]] (Victor Hugo). Hugo priskribis la tragedion de la aragona bandito Hernani kaj de lia ama(n)tino kaj poste edzino Doña Sol. Kun gotikecaj elementoj kaj emfazo sur natura amo, estas normiga verko de la romantika movado. Kaj pro tio la verko enhavas tiajn elementojn kiaj misteraj roluloj kun suferaj pasintecoj, kaŝitaj personoj, tragediaj destino kaj morto, kontrasto inter altnivelaj figuroj (kiel imperiestro) kaj subuloj (bandito, komplotantoj ktp.), pasiaj amoj ktp. Famiĝis la «batalo» eksplodita inter la novaj romantikistoj kaj la klasikistoj dum ties premiero. Nome la teatraĵo premieriĝis en Parizo la 25an de februaro 1830. Nuntempe, ĝi estas pli rememorita pro la manifestacioj kiuj akompanis la premieron kaj ĉar estis inspiro por la opero de Verdi nome "Ernani" ol pro siaj propraj meritoj. La agado okazas en [[Hispanio]], en 1519, post la morto de la [[Katolikaj Gereĝoj]] kaj en la komenco de la regado de la ĵusa imperiestro [[Karlo la 5-a]], do en tre komplika politika situacio.
 
Adèle, lia edzino, laca en la tumultoj pro la redaktado, la provludoj, la ludoj kaj la sukceso de "Hernani", alproksimiĝis al la plej bona amiko kaj konfidulo de la geedzoj, nome Sainte-Beuve, kaj ekde tiam ŝi entreprenis amrilaton kun li, kio divolviĝos dum la jaro 1831.<ref>Annette Rosa, «Victor Hugo, l’éclat d’un siècle» Archive.is • Google • Que faire ?) - Un ami intime, sur le site du Groupe Hugo. </ref> Inter la du viroj, la normalaj rilatoj pluis ĝis la amikeco iĝis malplaĉo (Hugo eĉ planis provoki al duelo) kiam Adèle mem konfesis sian perfidon al sia edzo. Ilia rilato daŭris ĝis 1837, kiam Sainte-Beuve forlasis Parizon por Laŭzano.<ref>Anne Boquel kaj Etienne Kern, Une histoire des haines d'écrivains, Flammarion, 2009, p. 87. </ref>
 
Post fekunda periodo (ĉefe multaj dramoj inter 1830 kaj 1840) li estis elektita al la [[Académie française]] en 1841.