Karismaj kristanoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 29 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q324640)
e eta korekto
Linio 1:
'''Karismaj kristanoj''' estas anoj de tradiciaj kristanaj grupoj ([[protestantismo|protestantaj]] aŭ [[katolikismo|katolikaj]]) kiuj, ĝenerale sen proponi profundajn sanĝojn en siaj [[eklezio]]j aŭ [[sekto]]j, provas "restaŭri" la kristanan fidon per la emfazo de la senpera sperto de l' [[Sankta Spirito]]. Tiu movado ekis en [[Usono]] en la unua duono de la [[20-a jarcento]] en [[protestantismo]] kaj eniris [[katolikismo]]n en la 1960-aj jaroj. De Usono ĝi iris al [[Eŭropo]] kaj [[Latinameriko]].
 
La karismaj movadoj pretendas elvoki la Sanktan Spiriton, restarigante praktikopraktikon kekiun ili pensas esti en prakristanaj komunumoj. Ili celas, per tiaj iniciatoj, aldoni pli da konsisto al la religiemeco, endanĝerita de la nuntempe progresanta materiismo.
 
Diversaj grupoj oferas resanigon kaj materiajn rekompencojn al kiuj eniras la movadon, kvankam kontraŭ la tradiciaj sintenoj de siaj [[eklezio]]j. Ili ankaŭ postulas formojn de kulto pli "agemajn" kun laŭtaj kantoj, dancoj, fortaj sintenoj, ktp. Tio ofte skandalas la estrojn de eklezioj, sed altiras homojn kaj, sekve, estas tolerataj.