Ĉifonproletaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "La nocio '''ĉifonproletaro''' devenas de Karl Marx kaj Friedrich Engels, kiuj nomis per ĝi tiujn homojn de diversa klasa deveno, precipe tamen proleto|proleto..."
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La nocio '''ĉifonproletaro''' devenas de [[Karl Marx]] kaj [[Friedrich Engels]], kiuj nomis per ĝi tiujn homojn de diversa [[socia klaso|klasa deveno]], precipe tamen [[proleto|proletojn]], kiuj descendis al la malsupra ekstremo de la [[socio]] aŭ devenas de ĝi, kaj kiuj ne faras tipan salajratan laboron. Politike ili estas laŭ Marx[[Markso]] pro sia vivsituacio ofte nefidindaj, pasivaj kaj [[reakciulo|reakciaj]], utiligeblaj de [[kontraŭrevolucio|kontraŭrevoluciaj]] fortoj, kiel en la [[revolucio de 1848|revolucioj de 1848]]. Ili neis revolucian potencialon ĉe la ĉifonproletaro, kiun ili kontrastigis kun la proletaro.
 
En tiu koncepto venas tre diversaj homtipoj, kiel sendugitoj, krimetemuloj, nestrukturitaj familioj, pigruloj, [[vagabondo]]j ktp. Plej ofte tiaj homoj loĝas en urboj partikulare en malriĉaj ĉeurbaj [[kvartalo]]j, antaŭe eksterurbe, en la fino de la [[20-a jarcento]] urbocentre. Plej ofte la koncepto ne etendiĝas al simile malriĉaj [[kamparano]]j, kiuj por [[marksismo]], kondutas tute alimaniere.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Malriĉeco]]
* [[Proleto]]
* [[Socia klaso]]
 
[[Kategorio:Sociaj klasoj]]
[[Kategorio:Marksismo]]