Klasika ekonomika skolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
Linio 1:
'''Klasika ekonomika skolo''' aŭ '''Ekonomika liberalismo''' estas ekonomika "skolo" kiu komenciĝis kun [[Adam Smith]] en la fino de la [[18-a jarcento]]. Vere, Klasika ekonomika skolo ne estis ''skolo'' laŭ la senco ke ĝiaj teoristoj konscie partoprenis ĝin. Vere, oni kreis la nomojn '''klasika ekonomika skolo''' aŭ '''ekonomika liberalismo''' nur en [[20-a jarcento]], male de [[Fiziokratio|fiziokratiistoj]] kiuj konscie formis skolon.
 
==Historio==
La unua verko de tiu movado estis la influa libro [[La Riĉo de Nacioj]] ([[1776]]). Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ [[merkantilismo]], donis fortan senton favore al libera komerco en [[Britio]] kaj [[Ameriko]]. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomiaj suferoj kaj malriĉeco kaŭzite de la [[milito]]j. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj [[Parlamento]] ankoraŭ alkroĉiĝis al [[merkantilismo]] por multaj venontaj jaroj. Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en [[La Riĉo de Nacioj]]. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel [[David Hume]] kaj [[Montesquieu]]. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako ĝis hodiaŭ.