1-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
== Eventoj ==
* -5509: Postulata komenca [[dato]] de la [[Bizanca Imperio|bizanca erao]]
* [[1015]]: '''Superveno de pola armeo gvidata de la princo [[Boleslao la 1-a (Pollando)|Boleslao la 1-a]] en la [[batalo]] de [[Bautzen|Budyšin]] kontraŭ la germana''' dum militiro de la germana imperiestro [[Henriko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Henriko la 2-a]] al Pollando de [[Piastoj]]
* [[1181]]: [[Lucio la 3-a]] iĝis papo
* [[1271]]: [[Gregorio la 10-a]] iĝis papo
* [[1273]]: Elekto de [[Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Rudolfo la 1-a]] kiel [[reĝo de la romanoj|romia-germana]] imperiestro ĉesigis la Grandan Interregnon
* [[1364]]: '''Papo [[Urbano la 5-a]] eldonis [[buleo (papo)|buleon]] vivigantan [[Jagelona Universitato|Krakovan Akademion]]''', pli frue anoncitan de la pola reĝo [[Kazimiro la 3-a (Pollando)|Kazimiro la Granda]]:
* [[1431]]: En Czartorysk apud [[Lucko]] oni subskribis [[armistico]]n inter [[Grandprinclando Litovio|litova grandduko]] [[Švitrigaila]] kaj pola reĝo [[Ladislao la 2-a Jogajlo]]
* [[1529]]: [[Sancti Spiritu]], unua eŭropa hispana setlejo en [[Argentino]], estis detruita de [[indiĝeno|indiĝenaj]] [[indianoj]]
Linio 17:
* [[1643]]: [[Svedio|Sveda]] armeo komencis nesukcesan [[sieĝo]]n de la ĉeĥa urbo [[Brno]]
* [[1715]]: [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]] iĝis reĝo de Francio
* [[1752]]: [[Usono]]: '''"[[Libereca sonorilo]]" de [[Londono]] estis transdonita al [[Filadelfio (Pensilvanio)|Filadelfio]]'''
* [[1804]]: Germana astronomo [[Karl Ludwig Harding]] malkovris en la [[asteroida zono]] unu el la plej grandaj [[asteroido]]j - [[3 Junono]], nomitan laŭ la romia diino [[Junono]]
* [[1870]]: [[Francia-Prusia Milito]]: malvenko de franca armeo en la [[batalo de Sedan]] ([[Ĉampanjo-Ardenoj]])
Linio 25:
* [[1892]]: Germana astronomo [[Anton Staus]] malkovris [[asteroido]]n [[335 Roberta|''Roberta'']]
* [[1897]]: [[Bostono]]: unua [[metroo]] en [[Nordameriko]] ekfunkciis
* [[1905]]: [[Alberto]] kaj [[Saskaĉevano]] aliĝis al la [[Kanada Konfederacio]].
* [[1906]]: '''Rusa registaro fondis [[Kontraŭrevolucio|kontraŭrevoluciajn]] kampajn [[juĝejo]]jn, kiuj kondamnis al [[mortpuno]] pli ol 6 mil personojn'''
* [[1910]]: Brazila [[futbalteamo]] [[Corinthians]] fondiĝis en [[San-Paŭlo]] kun la intenco, ke la klubo ankaŭ ebligu al ordinaraj homoj ludi futbalon
* [[1914]]: En [[bestoĝardeno]] en [[Cincinnati]] mortis la lasta [[migrokolombo]]
* [[Unua mondmilito]]:
** [[1914]]: '''[[Sankt-Peterburgo]] ŝanĝis nomon al Petrogrado'''
** [[1915]]: Oni kreis aŭstro-hungaran okupacian administradon sur reprenita de Rusio suda kaj sud-orienta parto de Pola Reĝlando – Ĝenerala Milita Gubernio en Pollando (t.n. [[Lublinio|Lublinia]]). La [[administrado]] daŭris ĝis novembro 1918.
** [[1916]]: [[Bulgario]] deklaris militon kontraŭ [[Rumanio]]
* [[1919]]: [[Dua Pola Respubliko]]: [[Józef Piłsudski]] ratifis [[Versajla traktato|Versajlan traktaton]]
Linio 40:
** Apud [[Hrubieszów]] martire pereis pola flegistino [[Teresa Grodzińska]], unua virino distingita en la [[Dua Pola Respubliko]] per Milita Ordeno ''[[Virtuti Militari]]'', unu el du virinoj dum la milito
** [[Litovio|Litova]] armeo atakis [[Suwałki]], [[Sejny]] kaj [[Augustów]] – komenco de pola-litova [[landlimo|landlima]] milito
* [[1923]]: '''[[Honŝuo]]: [[granda tertremo de Kantō]] en [[Tokio]] kaj [[Jokohamo]]''' - mortis pli ol 140 mil [[japanoj]]
* [[1928]]: [[Albanio]] fariĝis [[Albana Reĝlando (1928-1939)|Albana Reĝlando]], kie ekreĝis [[Zog la 1-a]]
* [[1932]]: [[Kolumbio|Kolumbia]]-[[Peruo|perua]] milito eksplodis
* [[1935]]: Litova [[mararmeo]] kreiĝis
* [[Dua mondmilito]]:
** [[1939]]: Surbaze de la [[pakto Ribbentrop-Molotov|pakto Hitler-Stalin]] kaj [[sekreta aldona protokolo]] '''sen [[militdeklaro]] [[Germana Regno]] kaj [[Slovaka ŝtato]] frumatene je la 4:40 [[invado en Pollandon|invadis Pollandon]]''' (pli da eventoj) - '''komenco de la dua mondmilito''' (ĉi-tage 2500 [[atakaviadilo]]j bombis 63 urbojn, 1,5 mln de soldatoj transpaŝis la [[ŝtatlimo]]n - preskaŭ 3000 [[viktimo]]j ĉiutage dum la tuta [[milito]]); prezidento [[Ignacy Mościcki]] enkondukis [[militjuro]]n sur teritorio de la tuta [[Pollando|lando]]; [[sieĝo de Westerplatte]]: pola militunuo pripafata de 11 [[kanono]]j de gaste alveninta kirasita [[batalŝipo]] kaj de aviada [[Legio Condor]] - '''unua [[batalo]] de la milito daŭranta 7 tagojn''' (anstataŭ dekkelkaj horoj planataj de [[germanoj]]); '''[[Bombado de Wieluń]]''' - plurfoja germana atako de 29 [[Junkers Ju 87]] kun 50 [[tuno]]j da [[bombo]]j al civilaj celoj (nova germana [[normo]], kontraŭa al la [[internacia juro]] - '''unua germana [[militkrimo]] de la milito''') - la urbo detruiĝis 75% (laŭvice [[malsanulejo]], kvankam tegmente markita per la [[Ruĝa Kruco]], [[sinagogo]], [[preĝejo]]), ĉirkaŭ 1200 [[poloj]] pereis; '''komandanto de Pola [[Poŝto]] en [[Gdańsk]] mortfalis, kun kelkaj defendantoj estis ekbruligita per [[flamĵetilo]]j [[orfo|orfino]] Erwina Barzychowska (mortis 50 tagojn poste)''' - la poŝtistoj defendis sin dum 14 horoj, anstataŭ planataj 1-2 laŭ germanoj kaj 6 laŭ poloj; '''[[Poznań]]: dum aeratakoj 195 personoj pereis kaj 43 mortis pro vundoj'''; unua aer-mara batalo en la [[golfo]] de [[Puck]]; [[Katowice]]: enurbe kaj regione estis 15 [[ekzekuto]]j kun 199 murditaj poloj; '''soldatoj de [[Wehrmacht]] en 15 ekzekutoj murdis en teritorio de Pollando 139 personojn''' (i.a. en la distrikto [[Tychy]] kaj [[distrikto Kępiński]]; ĉiutage dum la germana invado estis ĉ. 15 amasaj ekzekutoj, en kiuj pereis 12 000 homoj); '''batalo de Mokra''' (apud [[Kłobuck]]) - Volinia [[Brigado|Brigada]] [[Kavalerio]] dum la tuta tago haltigis la 4-an Kirasitan [[Divizio]]n (polaj perdoj: 530 soldatoj, en tio 27 oficiroj, mortigitaj, vunditaj kaj perdiĝintaj, kaj 300 [[ĉevalo]]j; germanaj perdoj: pli ol 100 [[tanko]]j kaj kelkcent soldatoj); [[Toruń]]: je la 5.30 subleŭtenanto '''piloto [[Stanisław Skalski]] pafalterigis unuan germanan aviadilon''' (septembre pafalterigis 6); '''polaj pilotoj frakasis 2 bombajn ekspediciojn al [[Varsovio]] - [[Luftwaffe]] pafas al polaj pilotoj saviĝantaj per [[paraŝuto]]j'''; [[Varsovio]]: subkolonelo piloto Leopold Pamuła post pafalterigo de du germanaj aviadiloj kaj manko de [[municio]] [[ramo|ramis]] la laŭvican kaj [[paraŝuto|paraŝutis]]; '''en [[Tczew]] revenĝe mortfalis unuaj [[viktimo]]j de la milito''' - polaj [[fervojisto]]j kaj [[dogano|doganistoj]] ekblokintaj germanan [[trajno]]n kun [[armilo]]j - '''unua malvenko de germanoj pro defendo kaj eksplodigo de la urbaj [[landlimo|landlimaj]] [[ponto]]j, pro kio ili revenĝe murdis kelkaj miloj de poloj en la unuaj tagoj de la milito'''; gazeto "Goniec Warszawski" (Varsovia Kuriero) aperigis [[verso]]n de [[Kazimierz Wierzyński]] "Święty Boże" (Sankta [[Dio]]), verkitan tagon pli frue, kiu komencis la polan militan [[poezio]]n; '''reprezentanto de [[Slovakio]] en [[Varsovio]] Ladislav Szathmary rifuzis obeemon al sia registaro pro ties subskribo de [[kunlaborismo|kunlaboro kun germanoj]]'''; gazetaro skribis pri hieraŭa soveta ratifiko de la [[pakto Ribbentrop-Molotov]]
** '''Registaro de [[Sovetunio]] ebligis al [[germanoj]] uzi [[radiostacio]]n en [[Minsko]] por ke ili povu [[ĉifrado|ĉifre]] instrui siajn [[bombaviadilo|bombaviadilistojn]]'''; germana instrukcio por gazetaro: skribi, ke poloj [[provoko de Gliwice|atakis la unuaj]] kaj en titoloj eviti la vorton ''milito'', kaj informi pri 1,2 mln de germanoj vivantaj en Pollando (la vera nombro estis ĉirkaŭ 700 mil); [[Litovio]] anoncis neŭtralecon; [[Ĉikago]]: "Dziennik Chicagowski" publikigis alvokon de la Koncilio de Amerika Pola Diasporo ''Samlandanoj al Ago!'' kaj membroj de Nacia Asocio de Pollando deklaris transdoni tagan [[enspezo]]n al [[Fonduso]] de Nacia Defendo; en [[Nazia Germanio]] oni konfirmis insignon de [[vundo|vunditoj]] por soldatoj de [[Wehrmacht]], [[SS (organizo)|SS]], Kriegsmarine kaj [[Luftwaffe]] kun la [[Fera Kruco]] (la lasta versio); polaj [[destrojero]]j atingis skotan havenon Leith (nun la kvartalo de [[Edinburgo]]); universalaj [[mobilizo]]j en [[Britio]] (11:00) kaj [[Francio]] (12:00) - aliaj landoj enkondukis la partan aŭ plifortigon de [[landlimo]]j (se ne faris tion pli frue); [[Svislando]], [[Estonio]] kaj [[Latvio]] deklaris [[Neŭtraleco (internaciaj rilatoj)|neŭtralecon]]; Konsilio de Ministroj deklaris je la 15:00 ke [[Italio]] ne eniros la militon
** [[1940]]: [[Germana okupado de Pollando]]: '''[[Heinrich Himmler]] direktis al batalo kontraŭ la [[Pola Rezistomovado]] "specialan [[bataliono]]n de [[krimo|krimuloj]] komandatan de [[Oskar Dirlewanger]] sub kontrolo de [[SS (organizo)|SS]]'''; en la [[Asocio de Armita Batalado]] estis 3733 polaj [[oficiro]]j kun substandarditoj kaj 15 981 suboficiroj; en [[Varto]]-Lando fondiĝis [[konspiro|konspira]] Armia Narodowa (Nacia Armeo); germanaj regopovoj en [[Varsovio]] fiksis polican horon de la 21-a vespere ĝis la 5-a matene; la unuaj n-roj de germanaj gazetoj por poloj aperis en Varsovio kaj [[Krakovo]];
** [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" informis (post du tagoj), ke en [[Ĝenevo]], [[Lisbono]], [[Cape Town]] kaj [[Ŝanhajo]] okazis funebraj ceremonioj lige al datreveno de la germana [[invado en Pollandon]]; [[Stokholmo]]: "Socialdemokraten" konstatis, ke la pola defendo postulas alian pritakson: ''Armea supereco de Germanio estis en Pollando multe pli alta ol en Francio, tamen sen ajna helpo, la polaj izolitaj [[armitaj fortoj]] pli longe rezistis kaj pli atakeme, ol la francaj''; en kartvela preĝejo en [[Istanbulo]] okazis [[meso (diservo)|meso]] kun partopreno de polaj soldatoj el internigejo en Kadikoyu; en [[Münchenbuchsee]] aperis unua revuo por internigitaj polaj soldatoj "Goniec Obozowy" (Tendara Kuriero), eldonata ĝis junio 1945; [[Londono]]: "Wiadomości Polskie" citis fragmenton de la libro de Axel Heyst, ''After Hitler'': ''Kompare al ĉi tiu ago de revenĝo kaj malamo, la tri fruaj [[dispartigoj de Pollando-Litovio]] ŝajnas modelo de logiko kaj prezento de bonaj moroj. Fakte, la kvara dispartigo de Pollando naskiĝis de malamo kaj revenĝo . (...) Lume de tiuj ĉi faktoj la pola [[tragedio]] superas ĉiujn malfeliĉojn kaj [[katastrofo]]jn , kiuj falis al iu ajn nacio de Eŭropo en la modernaj tempoj''; [[Atlantiko]]: en [[Bordeaux]] kreiĝis itala komandejo de "[[submarŝipo]]j agantaj sur Atlantiko"; [[Luftwaffe]] (640 aviadiloj) atakis Tilbury ([[Thurrock]]), Biggin Hill ([[Granda Londono]]), Detling ([[Kent]]); Komandejo de [[Ĉasaviadilo]]j de [[Brita Aerarmeo]] faris 661 aviadilflugojn: perdoj - RAF - 15, Luftwaffe - 15 aviadiloj; nokte Luftwaffe (150 aviadilflugoj) atakis [[Swansea]], [[Bristol]] kaj aliajn celojn
** [[1941]]: Germanaj regopovoj enkondukis en [[Lvovo]] apartajn [[tramo|tram]]-vagonojn destinitaj "nur por judoj"; en [[Lodzo]] aperis [[konspiro|konspira]] junulara organizaĵo "Promieniści"; en [[Varsovio]] fondiĝas [[konspiro|konspira]] organizaĵo Polscy Socjaliści (Polaj [[Socialistoj]])
** '''Ĉefa Sekur-Oficejo de [[Nazia Germanio]] enkondukis devon marki [[judoj]]n per [[Stelo de Davido]]''' en [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]], Nazia Germanio kaj en enkorpigitaj al ĝi polaj teritorioj; aktorino Sarah, filino de [[Winston Churchill]] apelacias per [[Londono|Londona]] radio pri helpo al polaj [[rifuĝintoj]]; en [[Blackpool]] aperas nova dusemajna revuo "Skrzydła. Wiadomości ze Świata" (Flugiloj. Sciigoj el la Mondo); marŝalo [[Carl Gustaf Emil Mannerheim]] decidis plu ataki sur la [[istmo]] de [[Karelio (geografia regiono)|Karelio]] ĝis la finna-sovetia [[ŝtatlimo]] el 1939
** [[1942]]: [[Pola Rezistomovado]]: Organizaĵo de Eta [[Sabotado]] okaze de la datreveno de eksplodo de la dua mondmilito disĵetis en [[Varsovio]] ĉirkaŭ 30 mil [[flugfolio]]jn, taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el [[Puławy]] bruligis germanan grenejon en [[Nałęczów]] - pripafita sur [[fervoja stacidomo]] retiriĝis; [[pola|pollingva]] "[[Biuletyn Informacyjny]]" atingis nombron de 24 mil ekzempleroj; nokte de la 1-a/2-a de septembro '''sovetaj [[aviadilo]]j laŭvican fojon bombis [[Varsovio]]n - aparte damaĝis kvartalo [[Wola (administra parto de Varsovio)|Wola]]''' - ankaŭ Powiśle kaj Praga, kelkcent personoj pereis, serioze detruiĝis [[Varsovia geto]], kie germanoj organizis "[[Granda Kampanjo|Grandan Kampanjon]]"
** '''[[Pola Enlanda Armeo]] transdonis al [[Londono]] sian [[dokumento]]n pri [[ekstermejo|ekstermado]] de [[judoj]]'''; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: sovetaj kaj rumanaj trupoj trairas [[Kerĉa markolo|Kerĉan markolon]] al [[Tamanja duoninsulo]]; [[Ruĝa Armeo]] ordonis krei Transkaŭkazan Fronton ligante la Nord-Kaŭkazan kun la Transkaŭkaza
** [[1943]]: '''[[Volinia masakro]]''': [[ukraino]]j murdis en Siomaki dekkelkajn polojn; de la 31-a de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro taĉmento de '''[[Pola Enlanda Armeo]] konkeris por kelkaj horoj [[Końskie]] mortigante 10 agentojn de [[Gestapo]] kaj prenante provizon kun [[municio]]'''; en [[Poznań]] reaktiviĝis konspira organizaĵo "Polska Niepodległa" (Pollando Sendependa) kun [[spionado|spiona]], [[sabotado|sabota]] kaj [[propagando|propaganda]] celo; en [[Pińczów]] aperis unua n-ro de [[skoltismo|skolta]] subtera revuo "Dywersant" (Flanka Atakanto); '''"[[Biuletyn Informacyjny]]" aperis en eldonkvanto de 43 mil ekzempleroj'''; plotono de KB okupis [[fabriko]]n de [[najlo]]j apud [[Zawiercie]] (sur enkorpigitaj terenoj)
** '''Polaj [[ĉasaviadilo|ĉasaviadilistoj]] pafalterigis ĝis tiu ĉi tago 570 malamikajn [[aviadilo]]jn certe''', 152 verŝajne kaj 192 difektis; en [[Smolensk]]-regiono trupoj de Okcidenta Fronto liberigis [[Dorogobuĵ]]; trupoj de germana 6-a Armeo komencis retiriĝon de [[Donbaso]]
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]] (pli da eventoj): '''ĉiuj soldatoj kaj parto de civilaj loĝantoj de Malnova Urbo evakuiĝis per [[kloako (kanalo)|kanaloj]] al [[Śródmieście|Mezurbo]]''' (4500-5000 personoj) - nur 50-persona grupo de [[Bataliono]] "Zośka" trairis surtere; [[Hitler]] sugestis ĵeti super ribelanta Varsovio [[mino]]jn por bruligi konstruaĵojn; [[germanoj]] [[murdo|murdis]] en Varsovio 2 [[profesoro]]jn, geografon Stanisław Lencewicz kaj arthistoriiston Zygmunt Batowski kaj per [[tanko|tankaj]] [[kuglo]]j detruis monumenton al pola reĝo [[Sigismondo la 3-a Vasa]]; soveta [[NKVD]] [[deportado|deportis]] de [[Vilno]] 72 soldatojn de [[Pola Enlanda Armeo]] en [[Sovetunio]]n; germanaj kaj [[ukraino|ukrainaj]] policanoj pafmortigis 8 virojn en du vilaĝoj de [[distrikto Wielicki]]
** '''[[George Orwell]] publikigis senkompromise akran kritikon de "fia kaj malkuraĝega" konduto de [[britio|brita]] gazetaro kaj intelektuloj rilate al la varsovia [[insurekcio]]''' - esprimplene kontraŭstaris al servema politiko de [[amaskomunikilo]]j koncerne [[Sovetunio]]n - "[[Stalin]] ĉiam pravas"; la tago estis proklamita omaĝtago por [[Pollando]] flanke de guberniestroj de [[Suda Dakoto]], [[Norda Dakoto]], [[Minesoto]], [[Luiziano]], [[Milvokio]], [[Teksaso]], [[Viskonsino]], [[Nov-Jorkio]] kaj urbestroj de [[Ĉikago]], [[Sankta Luiso]] kaj [[Omaha (Nebrasko)|Omaha]] kaj 52 grandaj magazenoj de [[Novjorko]] ĉe la 5-a Avenuo organizis ekspoziciojn pri Batalanta Pollando; en [[Rio-de-Ĵanejro]] oni malkovris monumenton al [[Ŝopeno]]; [[pola ekzila registaro|pola prezidento en ekzilo]] [[Władysław Raczkiewicz]] en radia disaŭdigo rimarkis pri Pollando, ke ''sojle de la sesa militjaro ripetiĝas tragika situacio pri ĝia batalo por [[libereco]]. [[Varsovio]] batalas sola''; Centro de Polaj-Amerikaj Societoj dum publika kunsido en [[Novjorko]] apelaciis al usona prezidento [[Franklin D. Roosevelt]] pri helpo al [[batalo|batalanta]] [[Varsovio]]; '''Supera Komandanto [[Kazimierz Sosnkowski]] kun akra kritiko de okcidentaj [[aliancanoj]] rilate al la ribelo de Varsovio''' kaj Pollando skribis al soldatoj: ''Oni metas argumentojn pri perdoj kaj gajnoj. (...) ni rememorigu, ke la polaj [[piloto]]j en la [[batalo de Anglio]] spertis pli ol 40% da perdoj. 15% de aviadiloj kaj skipoj pereis dum provoj helpi al Varsovio'' (...) (britaj gazetoj [[cenzuro|cenzuris]] la nombron 40%, generalo [[Władysław Anders]] rimarkis ke por [[novaĵagentejo]] [[Reuters]] [[britoj]] falsigis la tekston); [[BBC]] citis depeŝon de generalo [[Stanisław Maczek]]: ''Mi diras al vi de la batalkampo en [[Francio]]. (...) Pola Kirasita Divizio en Francio omaĝas al soldatoj kaj civila loĝantaro de la Ĉefurbo. Ni solene promesas, ke donitajn de vi oferojn ni revenĝos centoble''; [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]]: brita 2-a Armeo liberigis [[Arras]], kanada 2-a Infanteria Divizio liberigis [[Dieppe (Seine-Maritime)|Dieppe]], pola soldataro en la 5-a datreveno de la germana [[agreso]] plifortigis batalagojn sur frontoj de la milito
** [[1945]]: Trupoj de 2-a Fronto de [[Fora Oriento]] kunlabore kun Ŝiparo de [[Pacifiko]] eniris [[Kurilaj insuloj|Kurilajn insulojn]]; [[Laoso]]: ĉefministro de reĝa registaro anoncis forĵeton de la pakto pri [[protektorato]] kaj konfirmis deklaracion pri sendependeco de [[Luangprabango]]
* [[1945]]: [[Pollando]]: en [[Stargard Szczeciński]] malfermiĝis [[liceo]], la unua en [[Pomerio]]
* [[1945]]: '''Malfermo de Pola Milita [[Tombejo]] sur [[Monto Kasino]] omaĝe al soldatoj de la [[Dua Pola Korpuso]] partoprenantaj la [[batalo de Monte Cassino|batalon de Monte Cassino]]'''
* [[1946]]: 68% de [[grekoj]] referendume elektis rekonstruon de [[monarkio]] kun reveno de la [[reĝo]] al la lando
* [[1951]]: Subskribo de [[ANZUS]] - Traktato por Sekureco de [[Aŭstralio]], [[Novzelando]] kaj [[Usono]] pri militista kunlaboro sur [[Pacifiko]]
* [[1958]]: Ekzekutado de 10 [[politika malliberulo|politikaj malliberuloj]] en [[Temeŝvaro]] ([[Rumanio]]) post la proceso de [[Aladár Szoboszlay|Szoboszlay]]
* [[1962]]: En [[provinco Kazvin]] de norda [[Irano]] pro [[tertremo]] 12 225 personoj pereis kaj 2776 vundiĝis
* [[1963]]: '''De [[Malajzio|Malajzia]] Federacio sendependiĝis [[Sabaho]], [[Saravako]] kaj [[Singapuro]]''' (de [[Britio]])
* [[1965]]: Sidejo de la [[OPEL|Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj]] translokiĝis de [[Ĝenevo]] al [[Vieno]]
* [[1969]]: Armea [[puĉo]] en [[Reĝlando Libio]] - post faligo de la reĝo [[Idris (Libio)|Idris]] ekregis kolonelo [[Muamar Kadafi]] iĝante prezidanto de [[Socialisma Popola Libia Araba Ĵamahirija]]
* [[1972]]: '''En [[Rejkjaviko]] finiĝis [[ŝako|ŝaka]] "[[matĉo]] de jarcento" pri [[Mondĉampiono pri ŝako|mondĉampioneco]]''' - usonano [[Bobby Fischer]] venkis [[Boris Spasskij|Borison Spasskij]] de [[Sovetunio]]
* [[1979]]: '''[[Konfederacio de Sendependa Pollando]]''' kreiĝis - la unua en [[Orienta Bloko]] malkaŝe aganta [[opozicio (politiko)|opozicia]] partio
* [[1981]]: [[Centr-Afrika Respubliko]]: rezulte de puĉo [[David Dacko]] faliĝis, [[André Kolingba]] ekregis
* [[1983]]: [[Flugo 007 de Korean Air]]: '''apud [[Saĥaleno]] [[Sud-Koreio|sudkorea]] pasaĝera aviadilo estis pafe alterigita de [[Sovetunio|sovetuniaj]] ĉasaviadiloj''' - pereis 269 pasaĝerojn.pasaĝeroj
* [[1985]]: Oni trovis postrestaĵojn de la ŝipo [[RMS Titanic]]
* [[1992]]: [[Komunista krimo|Komunistaj krimoj]]: estinta pola [[ĉefministro]] Piotr Jaroszewicz kaj lia edzino estis murditaj en [[Varsovio]]; [[malaperigo]] de Jarosław Ziętara, [[esplorĵurnalismo|esplorĵurnalisto]] de "Gazeta Poznańska" (Gazeto de [[Poznań]])
* [[1996]]: En [[Ukrainio]] estis enkondukita nacia [[valuto]] - [[ukraina hrivno]]
* [[1999]]: [[Mireya Moscoso]] iĝis prezidentino de Panamo (kiel la unua virino)
* [[2004]]: [[Martín Torrijos]] iĝis prezidento de [[Panamo]]
* [[2004]]: '''[[Terorisma atako en Beslan]]: [[Ostaĝo|ostaĝigo]] de pli ol mil personoj''' (ĉefe infanoj) en [[Rusio|rusia]] urbo [[Beslan]] fare de teroristoj, kiuj postulis retirigon de la rusia armeo el [[Ĉeĉenio]]
* [[2004]]: [[Ĉeĥio]], [[Hungario]], [[Kipro]], [[Latvio]], [[Litovio]], [[Slovakio]] kaj [[Slovenio]] aniĝis al [[Eŭropolo]]; [[Pollando]] membriĝis al [[Eŭrokontrol]]
* [[2006]]: [[Krimeo]]: unua [[televidkanalo]] ATR de ukraina televido ekfunkciis en la [[krime-tatara lingvo]] por [[krime-tataroj]]