Eric Hoffer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto homo}} '''Eric HOFFER''' (15a de julio, 1902 – 21a de majo, 1983)<ref>[https://www.britannica.com/biography/Eric-Hoffer "Eric Hoffer | American wr..."
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Eric HOFFER''' (15a de julio, [[1902]] – 21a de majo, [[1983]])<ref>[https://www.britannica.com/biography/Eric-Hoffer "Eric Hoffer | American writer".] [[Encyclopedia Britannica]]. Alirita la 2an de oktobro, 2020. </ref> estis usona morala kaj socia [[filozofo]]. Li estis aŭtoro de dek libroj kaj ricevis la premion de la [[Prezidenta medalo de libereco]] en februaro 1983. Lia unua libro, "The True Believer" (La vera kredanto, 1951), estis amplekse agnoskita kiel klasikaĵo kaj ricevis kritikajn laŭdojn kaj el fakuloj kaj nefakuloj,<ref> "Hoffer, Eric". Encyclopædia Britannica, el Encyclopædia Britannica 2003 Ultimate Reference Suite CD-ROM. Copyright 1994–2002 Encyclopædia Britannica, Inc. 30a de majo, 2002. </ref> kvankam Hoffer mem kredis, ke "The Ordeal of Change" (1963) estis lia plej fajna verko.<ref> Laŭ lia longdaŭra kompano Lili Fabilli Osborne, plenumanta de la Hoffer Estate; ankaŭ en personaj arkivoj stokitaj en la Hoover Institute. </ref>
 
==Pri ideologio==
La usona filozofo Eric Hoffer identigis kelkajn elementojn kiuj unuigas sekvantojn de partikulara [[ideologio]]:<ref name=":3">Hoffer, Eric. 1951. ''The True Believer''. Harper Perennial. p. 91, kaj sekvantaj.</ref>
 
# '''Hato''': "Amasmovadoj povas stari kaj disvastiĝi sen [[Dio]], sed neniam sen kredo en [[demono]]."<ref name=":3" /> La "ideala demono" estas eksterlandano.<ref name=":3" />{{Rp|93}}
# '''Imitado''': "Ju pli kontentigon ni derivigas el estado ni mem, des pli granda esta nia deziro esti kiel aliaj… ju pli ni misfidas nian penson kaj sorton, des pli pretaj ni estas sekvi la la ekzemplon de aliaj."<ref name=":3" />{{Rp|101-2}}
# '''Persvado''': La aligiga celo de propagandistoj derivas el "pasia serĉado de io ne ankoraŭ trovita pli ol deziro havigi ion kion ni jam havas."<ref name=":3" />{{Rp|110}}
# '''Trudo''': Hoffer asertas, ke violento kaj [[fanatikismo]] estas interdependaj. Personoj perforte konvertitaj al [[Islamo|islamaj]] aŭ [[komunismo|komunismaj]] kredoj iĝas tiom fanatikaj kiom tiuj kiuj kovertigis tiun. "Necesas fanatika fido por raciigi nain malkuraĝon."<ref name=":3" />{{Rp|107-8}}
[[Dosiero:Mussolini a Hitler - Berlín 1937.jpg|eta|dekstra|[[Adolf Hitler]] (dekstre) kaj [[Benito Mussolini]] (maldekstre) en [[Berlino]], 1937. Ties politiko rezultis en la mortoj de ĉirkaŭ 11 milionoj da civiluloj.<ref>[http://fcit.usf.edu/holocaust/people/victims.htm]</ref> Ambaŭ politikestroj elstaris pro siaj partikularaj diskursmanieroj.]]
# '''Estreco''': Sen estro, ne estas movado. Ofte la estro devas atendi longe ĝis la momento taŭgas. Li alvokas al memoferado en la nuno, por justigi sian vidon de spirrompa futuro. La postulataj kapabloj estus jenaj: aŭdaco, fera volo, fanatika konvinko; pasia hato, ruzeco, klino al [[simbolo]]j; kapablo inspiri blindan fidon en la homamasoj; kaj grupo de kapablaj [[oficiro]]j.<ref name=":3" />{{Rp|112-4}} [[Ĉarlatano|Ĉarlatanismo]] estas nemalhavebla, kaj la estro ofte imitas kaj amikojn kaj malamikojn, "unusola maniero laŭ modelo." Li ne estros sekvantojn al la "[[Promesita Lando|promesita lando]]," sed nur "for el iliaj nedezirataj memoj."<ref name=":3" />{{Rp|116-9}}
# '''Agado''': Originaj pensoj estas nuligitaj, kaj unueco kuraĝigita, se la amasoj estas tenitaj okupitaj pere de grandaj projektoj, marŝoj, esplorado kaj industrio.<ref name=":3" />{{Rp|120-1}}
# '''Suspektemo''': "Estas trudrigardo kaj spionado, intensa observo kaj intensa konscio esti observata." Tiu patologia misfido estas sendefia kaj kuraĝigas konformecon, ne disopiniadon.<ref name=":3" />{{Rp|124}}
 
==Notoj==
<references/>