Saas-Fee: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e Intervikiaj ligiloj estis migrataj aŭtomate al Vikidatumoj ĉe d:Q69693.
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 18:
'''Saas-Fee''' estas komunumo en la [[Vispo (distrikto)|distrikto Vispo]] en [[Kantono Valezo]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1759 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
 
== Geografio ==
La komunumo Saas-Fee situas sur suna platejo super la valfundo je la okcidenta flanko se la Saas-Valo. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 4545 m [[s.m.]] la kulmino de [[Dom (monto)|Dom]], kiu estas la plej alta monto plene situanta en Svislando. Sub la kulmino de Dom fontas la [[Hohberg-Glaĉero]]. Entute 13 pli ol 4000 metrojn altaj montopintoj de la Mischabel-Masivo ĉirkaŭas la komunumon, kiu pro sia unika panoramo ankaŭ estas nomata ''Perlo de la Alpoj''. Tra la komunumo fluas la rivero Fee-Vispa, unu el la fontriveroj de [[Saaservispa]]. Ĝi fontas de la [[Fee-Glaĉero]] en sudo de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saas-Fee kaj la setlejoj [[Chalbermatten]], [[Honegg]] kaj [[Wildi]].<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=637926&y=106587 Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 40,60 km², de kiuj 8,8 % estas kovritaj de [[arbaro]], 5,2 % servas por [[agrikulturo]] kaj 1,9 % por [[setlado]]. Pli ol 80 % de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj [[glaĉero|glaĉeroj]].<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Saas-Fee limas en nordo al [[Saas-Balen]], en nordoriento al [[Saas-Grund]], en oriento kaj sudoriento al [[Saas-Almagell]], en sudokcidento al [[Täsch]], en okcidento al [[Randa]], kaj en nordokcidento al [[Sankt Niklaus VS|Sakt Niklaus]].
 
== Trafiko ==
Al Saas-Fee kondukas montara vojo, kiu komenciĝas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 212 en Saas-Grund. Pere de [[poŝtaŭtolinio]] al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. En la loko la aŭtomobila trafiko estas malpermesita. De Saas-Fee [[aertelfero]] kondukas al la alpopaŝtejo Hannig sur alteco de 2245 m [[s.m.]]. De Chalbermatten aertelfero kaj kabintelfero kondukas al la montara stacio Felskinn, de kie subtera [[funikularo]], la tiel nomita [[Metro Alpin]], kondukas flanke de la Fee-Glaĉero ĝis sub la Alalinhorno je alteco de 3456 m [[s.m.]] kaj estas nomita la plej alte situanta metroo de la mondo.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Saas-Fee datiĝas el la jaro [[1304]] kiel ''vee''. Restaĵo de lignokarbo en la marĉo de Saas-Fee pruvas, ke en la loko jam en la 4-a jarmilo antaŭ Kristo setlis homoj. Dum [[mezepoko]] Saas-Fee apartenis al la grandkomunumo Saas, kiu estis parto de la Majorujo Vispo. Saas en la jaro [[1392]] estis dividita al kvar kvartaloj, kiuj estas la hodiaŭaj kvar komunumoj de la Saas-Valo.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2812.php ''Paul Martone'': ''Saas-Fee'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2012-01-06)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.saas-Fee.ch Oficiala retejo de la komunumo Saas-Fee]
{{komunejokatKomunejokat|Saas-Fee}}
 
== Bildoj ==
<gallery>
Dosiero:Herz Jesu - Kirche in Saas Fee.jpg|<small>Preĝejo</small>
Linio 45 ⟶ 46:
Dosiero:Heimatmuseum Saas-Fee.jpg|<small>Hejmlandomuzeo en Saas-Fee</small>
</gallery>
<br />
{{Navigilo:Komunumoj de la Distrikto Vispo}}
{{Bibliotekoj}}