Nürburgring: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
e Copyedit
 
Linio 1:
[[Dosiero:Circuit Nürburgring-Nordschleife.png|maldekstra|180px|eta|La ''Nordschleife'']]
'''Nürburgring''' estas unu el la plej konataj aŭtokurejoj de la mondo, kiu situas inter la [[Eifel|Ejfel]]-montoj, en [[Germanio]]. La originala kurejo (''Nordschleife'') iras ĉirkaŭ la mezepoka fortikaĵo, Nürburg. La karesnomoj de la aŭtokurejo estas ''A-ring'' kaj „la verda infero”. La kurejo konsistas el 3 partoj: unu estas la ''Nordschleife'', la malnova legenda kurejo; la alia estas la ''Südschleife'', kiu estas nun en ruina stato; la tria estas la nuna kurejo. La uzata kurejo longas 5,148 km, havas 16 kurbiĝojn. La rekordo sur la kurejo estas 1 minuto kaj 29,468 sekundoj, kiun atingis [[Michael Schumacher]] en teamo [[Scuderia Ferrari|Ferrari]] en [[2004]].
 
La originalan aŭtokurejon oni konstruis de 1925 ĝis printempo de 1927, tiam ĝi longis 28,8 km. En la ''Nordschleife'' okazis la konata akcidento de [[Niki Lauda]] en 1976 kaj tiu estas la lasta konkuro sur tiu originala itinero. Post tio oni trakonstruis ties parton, el kiu iĝis la nuna kurejo de la [[Formulo unu1]]. La nova parto estis preta en 1984. Oni trakonstruis en 2002 la parteton post la celo kaj oni longigis la kurejon.
 
Sur la ''Nordschleife'' iu ajn rajtis surveturi ekde la komenco, kontraŭ pago. Ĝi estas unu el la plej malfacilaj kaj plej ŝarĝaj kurejoj de la mondo, multaj aŭtomobilaj produktistoj testas tie siajn novajn aŭtotipojn. Krom tio, la ''Ring'' certigas diversajn ekzercadojn. Dum servo ''Ringen Taxi'', spertaj ŝoforoj transportas la gastojn sur la kurejo.
 
El ĉiu angulo de la mondo alvenas tie fanatikaj aŭtomobilŝatantoj kaj zelotoj, por surveturi la legende malfacilan kurejon, kiikiu estas serioza defio por ĉiu.
defio por ĉiu.
 
== Eksteraj ligiloj ==