Armenoj en Argentino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 19:
Post la alveno de la unua pastro de la komunumo Der Hayr Barasatian, la komunumo pli religie organiziĝis. Post kiam la armena komunumo en Bonaero alfrontis multajn financajn krizojn, ĝi konstruis sian unuan armenan preĝejon en 1938. Nuntempe la armena komunumo de Argentino havas naŭ armenajn preĝejojn.
 
Krom la [[Armena Apostola Eklezio]], en Argentino ankaŭ aktivas la [[Katolika Armena Eklezio]] kun sia katedralo (Armena katedralo Nia Sinjorino de Narek) kaj [[eparkio Sankta Gregorio de Narek]]. La unuaj armenaj katolikoj ekloĝis en Argentino fine de la 19-a jarcento, kiuj forfuĝis el la Otomana Imperio pro la persekutado kaj masakroj kontraŭ la armenoj kadre de la [[Adana masakro]] kaj la [[Hamidaj masakroj]]. La unua katolika pastro establiĝis en 1922 el Libano. Ĉi tiu pastro kaj alia sendita de la Apostola Seĝo organizis la komunumon de armenaj katolikoj.
 
Pli malgranda sed ankaŭ aktiva komunumo de la [[Armena Evangelia Eklezio]] kun tri evangeliaj preĝejoj. En la jaro 2019 la Armena Evangelia Eklezio en Argentino festis la 90jariĝon de la unua evangelia preĝejo fondita en Bonaero, la ''Sankta Triunuo''.
 
== Vidu ankaŭ ==