Vazgen Sargsjan: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 21:
 
Antaŭ 1991, plej multaj [[Armenoj en Azerbajĝano|armenoj de Azerbajĝano]] kaj azerbajĝananoj de Armenio estis devigitaj translokiĝi al siaj respektivaj landoj, ĉar resti en iliaj hejmoj fariĝis preskaŭ malebla. Kvankam Armenio proklamis sian sendependecon de [[Sovetunio]] la 23-an de aŭgusto 1990, nur la 21-an de septembro 1991, monaton post la malsukcesa aŭgusta puĉo en Moskvo, kiam la superforta plimulto de la armenoj voĉdonis por la sendependeco tutlande per referendumo. [[Levon Ter-Petrosjan]], la estro de la Karabaĥa Komitato kaj estro de la Supera Konsilio ekde 1990, estis elektita prezidento de Armenio en oktobro.
 
=== Aktiva milita partopreno ===
Pro la fakto ke Sargsjan estis populara inter armenaj volontulaj unuoj kaj armeaj oficiroj, li estis nomumita la unua Ministro de Milito de sendependa Armenio fare de prezidento [[Levon Ter-Petrosjan|Ter-Petrosjan]] en decembro 1991. La 28-an de januaro 1992, la Armena registaro pasigis la historian dekreton "Pri la Ministerio pri Defendo de la Respubliko de Armenio", kiu formale kreis la [[Armeo de Armenio|Armitajn Fortojn de Armenio]]. Kun la pliiĝo de malamikecoj en [[Montara Karabaĥo]], en marto 1992, Sargsjan sciigis ke Armenio bezonis 30.000-fortan armeon por konservado de sekureco. La [[9-a de majo|9-an de majo]] [[1992]], la armenaj trupoj registris sian unuan gravan militan sukceson en Montara Karabaĥo kun la kapto de [[Ŝuŝo (urbo)|Ŝuŝo]]. Alia signifa venko por la armenaj trupoj semajnojn poste estis registrita kun la kapto de [[Laĉino]], kiu ligas Armenion mem kun [[Montara Karabaĥo]].
 
En somero 1992, la situacio fariĝis kritika por la armenaj trupoj post la lanĉo de Operaco Goranboy, dum kiu Azerbajĝano ekregis nordan duonon de Montara Karabaĥo. La 15-an de aŭgusto 1992, Sargsjan vokis armenajn virojn kolektiĝi kaj formi volontulan unuon por batali kontraŭ la progresaj azeraj trupoj en la nordaj partoj de Montara Karabaĥo. En televida parolado li deklaris:<blockquote>Se 10–15 viroj el ĉiu distrikto de Armenio kunvenus, ni povus formi batalionon de 500. Ĉi tiu bataliono devas batali en la plej danĝeraj lokoj, kie la ebleco de postvivado estas 50–50. Kune ni iros al batalo en la plej malfacilaj partoj kaj ni ''devos'' venki. Ĉar, fakte, nenio ŝanĝiĝis, la malamiko estas la sama malamiko, kiu eskapis kaj ni estas la samaj. Nur ni perdis la fidon al nia potenco. Nun ni bezonas alian atakon kaj ni devas fari ĝin kun la maljunuloj por stimuli aliajn en la armeo. Se postmorgaŭ ni povos establi batalionon de 500 volontuloj, tiam ni batalos kaj ni venkos. " </blockquote>La bataliono kiun Sargsjan postulis, nomita "Arciv mahapartner" («Արծիվ մահապարտներ», "Agloj mortkondamnitaj"), estis formita la 30-an de aŭgusto 1992. Sub la ordonrajto de la generalmajoro Astvacatur Petrosjan, ĝi venkis la azerajn trupojn proksime al la [[monaĥejo Gandzasar]] kaj vilaĝo Ĉldran en la [[Martakerto|provinco Martakerto]], respektive la 31-an de aŭgusto kaj la 1-an de septembro 1992.  Laŭ la Armena Ministerio de Defendo, la agado de la bataliono ĉesigis la akcelon de la azeraj trupoj kaj turnis la kurson de la milito en favoro de la armena flanko en la regiono.
 
== Referencoj ==