Slavonio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Szilvasi (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Slavonia region cities map.png|thumbeta|250px|Slavonio]]
[[Dosiero:Croatia-Slavonia.png|thumbeta|250px|Situo de Slavonio]]
'''Slavonio''' (kroate '''Slavonija''', mezepoka hungara nomo ''Tótország'', nuna hungara ''Szlavónia'') estas historia regiono inter la [[rivero]]j [[Drava]] kaj [[Sava]], en la norda-nordorienta parto de [[Kroatio]].
 
== Historio ==
Slavonio estis en la romia epoko parto de la provinco [[Pannonia Inferior]]. La sud[[slavoj]]j setlis tie dum la [[7-a jarcento]], komence dum [[avaroj|avara]], poste (ekde fino de la [[8-a jarcento]]) dum franka regado-potenco. En [[826]], orientan parton de Slavonio okupis [[bulgaroj]], sed la [[frankoj]] baldaŭ repuŝis ilin. La regiono estis – laŭ kroataj historiistoj – dum la 10-11. jc. sub kroata regado, dum laŭ hungaraj sciencistoj ĝi estis sub regado de la post-danubaj hungaraj regionoj, kiuj komence de la [[11-a jarcento]] etendiĝis eĉ trans la riveron Drava. Alia sciencista grupo supozas, ke la teritorio apartenis longtempe al neniu.
 
Komence de la [[12-a jarcento]] ĝi estis parto de la [[Hungara Reĝlando]], la hungara [[reĝo]] komisiis slavonan [[banuso]]n direkti la regionojn de [[Zagrebo]], [[Varaždin|Varasd]], [[Križevci|Kõrös]], [[Vrbas|Orbász]] kaj [[Požega|Pozsega]].
 
Dum la turka epoko, la ofico de la kroata kaj slavona banusujoj kunfandiĝis kaj ekde la [[18-a jarcento]], oni rigardis la malnovan Slavonion jam kiel parton de Kroatio. Ĝia loĝantaro konsistis ĝis la [[16-a jarcento]] ĉefe el kroatoj, malpli el hungaraj kaj germanaj setlintoj. Dum kaj post la turka epoko, regado, ĝin plenigis sudslavaj rifuĝintoj kaj restis nur kelkaj hungaraj vilaĝoj ĉirkaŭ [[Osijek|Eszék]]. La pli norda regiono nomata [[Baranya]] restis firme hungara. Tiu regioneto troviĝas sur la mapo ne blue, sed helblue.
 
Oni regis Slavonion en la 18-19-a jc. el administra centro Eszék ([[Osijek]]) kaj formante la [[departemento]]jn [[Virovitica|Verõce]], [[Pozsega (reĝa departemento)]] kaj [[Szerém]]. En [[1868]], la tri [[departemento]]j iĝis partoj de la aŭtonoma Kroatio-Slavonio, kompense la [[kroatoj]] transdonis la [[haveno]]n [[Fiume]] al la [[hungaroj]].
 
La kroata asembleo deklaris la 29-an de [[oktobro]] [[1918]] la disiĝon de Hungario, tiel Slavonio restis parto de la [[Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj]] (pli poste [[Jugoslavio]]).
 
Slavonio estis inter [[1991]] kaj [[1995]] batalejo por la kroataj kaj serbaj trupoj. La tie vivantaj serboj sensukcese provis fondi apartan ŝtaton ([[Krajina]]) el [[Kroatio]] kaj resti en Jugoslavio. La kroatoj reokupis la teritoriojn en 1995.
 
Slavonio estas parto de Panonia [[ebenaĵo]] kaj loĝantaro plejparte okupiĝas pri agrikulturo. Oni tie sukcese kreskigas tritikon, maizon kaj aliajn ekonomie gravajn plantojn.
 
=== Urboj ===
{| {{prettytable}}
Linio 50 ⟶ 51:
| [[Lipik]] || align=center | 2.300
|}
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Historio de Kroatio]]