La privata '''Universitato de Ŭaseda''' kajaŭ '''Vaseda-Universitato''' ([[japane]]: 早稲田大学 [en la angla [[Hepburn-transliterigo]] ''Waseda daigaku]''), mallongigo '''Sōdai (早大)''', estas unu el la plej prestiĝaj universitatoj de [[Japanio]]. Ĝi estis fondita en [[1882]] kaj ricevis sian centran kampuson en la okcidenta [[kvartalo Ŝinĝuku]] de [[Tokio]], sed baldaŭ iom paliĝis apud la ŝtate apogita [[Universitato de Tokio]]. De tiam ĝi konkuras nune kun la same privata [[universitato de Keio]] pri la 2-a loko de plej prestiĝa japana universitato.