Rjukjua lingvaro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La '''Rjukjuaj lingvoj''' (琉球語派, ''Ryūkyū-goha'', ankaŭ 琉球諸語, ''Ryūkyū-shogo'' aŭ 島言葉 en Rjukjua, ''Ŝima kutuba'', laŭvorte "insula parolmaniero"), estas la indiĝenaj [[lingvo]]j de la [[Rjukjua Insularo]], nome la plej suda parto de la [[Japana arkipelago]]. Kun la [[Japana lingvo]], ili formas la aron de la [[Japana lingvofamilio]]. Tiuj rjukjuaj lingvoj ne estas reciproke interkompreneblaj unu kun alia. Oni ne konas precize kiom multaj parolantoj de tiuj lingvoj restas, sed la
Ĝenerale oni dividas aŭ klasigas tiujn lingvojn en du grupoj, nome nordaj kaj sudaj. En la norda grupo estus Kikai, Amami Ōŝima, Tokunoŝima, Okinoerabu, Ĝoron, Kunigami kaj la [[Okinava lingvo]], sendube la plej parolata kun preskaŭ unu miliono da parolantoj. En la suda grupo estus Mijako (la dua plej parolata, sed jam nur de iom pli ol 60 000 parolantoj), Irabu, Tarama, Ĝaejama kaj Ĝonaguni. Ne nur tiuj lingvoj ne estas reciproke interkompreneblaj, sed krome kelkaj havas siajn proprajn [[dialekto]]jn.
Ne estas popolnombraj informoj de la rjukjuaj lingvoj, kaj la preciza nombro de parolantoj estas nekonata. En 2005, la totala loĝantaro de la Rjukjua regiono estis de 1 452 288, sed fluparolantoj estas nur la maljunuloj, nome tiuj kiuj estas pli ol 50-jaraĝaj, kaj tiel la vera nombro de rjukjuaj parolantoj devas esti multe pli malalta.<ref> Shimoji & Pellard (2010:2) </ref> Malmultaj infanoj aŭ junuloj parolas ilin, nur tiuj kiuj vivas kun siaj geavoj. Multaj junuloj uzas la okinavan dialekton de la japana, kio estas nek rjukjua lingvo nek dialekto.
==Notoj==
<references/>
==Bibliografio==
* Pellard, Thomas (2015). [https://hal.archives-ouvertes.fr/hal-01289257 "The Linguistic archeology of the Ryukyu Islands".] En Heinrich, Patrick; Miyara, Shinsho; Shimoji, Michinori (eld.). Handbook of the Ryukyuan languages: History, structure, and use (PDF). Berlin: De Mouton Gruyter. pp. 13−37. doi:10.1515/9781614511151.13. ISBN 978-1-61451-115-1.
* Shimoji, Michinori; Pellard, Thomas, eld. (2010). [https://lingdy.aa-ken.jp/wp-content/uploads/2011/07/2015-papers-and-presentations-An_introduction_to_Ryukyuan_languages.pdf An Introduction to Ryukyuan languages (PDF).] Tokyo: ILCAA. ISBN 978-4-86337-072-2. Alirita la 24an de novembro 2020.
* Sugita, Yuko (2007). [https://www.soas.ac.uk/linguistics/research/research-clusters/documentation-and-description-of-endangered-languages.html Language revitalization or language fossilization? Some suggestions for language documentation from the viewpoint of interactional linguistics (PDF).] Proceedings of Conference on Language Documentation and Linguistic Theory. London: SOAS. ISBN 978-0-7286-0382-0. Alirita la 19an de Decembro, 2009.
* Takara, Ben (Februaro 2007). [https://web.archive.org/web/20110520141217/http://www.imadr.org/en/pdf/TakaraBen.pdf "On Reclaiming a Ryukyuan Culture" (PDF).] Connect. Irifune: IMADR. 10 (4): 14–16. Arkivita el la originalo (PDF) la 20an de Majo, 2011. Alirita la 24an de novembro 2020.
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Japana lingvaro]]
[[Kategorio:Lingvoj de Japanio]]
[[Kategorio:Rjukju-insularo]]
[[Kategorio:Gubernio Okinavo]]
|