Minamoto (klano): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "La '''klano Minamoto''' (源?) estis unu de la kvar grandaj klanoj kiuj dominis en la politiko de Japanio dum la Epoko Heian, estante la tri ceteraj Taira, Fuĵiv..."
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Genealogy-of-the-Minamoto-Clan-Utagawa-Kuniyoshi.png|thumb|300px|La genealogio de la klano Minamoto, [[ukijo]] de Utagava Kunijoŝi.]]
La '''klano Minamoto''' (源?) estis unu de la kvar grandaj klanoj kiuj dominis en la politiko de [[Japanio]] dum la [[Epoko Heian]], estante la tri ceteraj Taira, Fuĵivara kaj Taĉibana. La klano Minamoto estis nomata ankaŭ '''Genji''' (源氏) uzante la alternativan prononcon de la ĉinaj karaktroj nome por Minamoto "gen" kaj por familio aŭ klano "ji".
{{redaktata}}
Ties origino datas de kiam "Minamoto" estis honora titolo (aŭ "kabane") havigita de la [[Imperiestro de Japanio|Imperiestroj de Japanio]] de la Epoko Heian (794-1185) al sisj filoj kaj nepoj jam akceptitaj kiel subuloj de la reĝa familio. Laŭ la tradicio, por faciligi la imperian sukcedon kaj la rivalecon pro la aliro al la [[trono]], al princoj neelekteblaj aŭ apartigitaj de la sukcedo oni proponis titolon kaj iĝis subuloj de la imperiestro. La Minamoto-j, same kiel iliaj rivaloj la Taira-oj, estis submetitaj al tiu tradicio.
 
La unua imperiestro kiu havigis tiun titolon estis la imperiestro [[Saga (imperiestro)|Saga]], kiu donis tion al 33 el siaj 50 filoj, kiuj ne povis heredi la tronon. Tiel ili ĉesis formi parton de la imperia familio, kreante la linion "Saga Genji". Ekde tiam la postaj imperiestroj sekvis la tradicion havigi tiun titolojn al siaj posteuloj neheredontoj. Ĉar tiuj heredaj linioj devenis de diferencaj imperiestroj, oni kreis specifajn klanojn kiuj havis la nomon de la koncerna imperiestro kaj oni aldonis al tio la vorto "Genji", por ekzemplo "Seiwa Genji" por la imperiestro [[Seiwa]], aŭ "Saga Genji" por la imperiestro Saga. Aliaj imperiestroj kiuj havigis la titolon "Minamoto" post Saga kaj Seiwa estis la imperiestroj Murakami, Uda kaj [[Daigo (imperiestro)|Daigo]], inter aliaj.