Struma (ŝipo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La ŝipo ''Struma'' ricevis la nomon de la bulgara rivero [[Struma]] kaj havis panaman regsignon. La vojaĝon organizis rumanaj cionistaj grupoj (ĉefe [[Betar]]) – kun aprobo de la rumana registaro – kaj provis neleĝe enmigrigi judojn en Palestinion.
 
La ''Struma'' forlasis la havenon de [[Constanța]] la 12-an de decembro 1941, kun ĉ. 800 pasaĝeroj. La ŝipaj motoroj paneis preskaŭ tuj post la ekveturo kaj ne funkciadis. La ŝipo ankris post tri tagoj en [[Istanbulo]], kaj oni komencis sekretajn traktadojn inter la brita kaj turka registaroj pri sorto de la rifuĝintoj. La britoj ne volis lasi enmigri ilin – pro manko de vizo –, la turka registaro ne permesis surbordiĝon, timante, ke ili restus en la lando. La provizaĵoj kaj la higieniaj kondiĉoj malpliboniĝis de tago al tago. Dudek pasaĝeroj ricevis specifan permesilon kaj rajtis surbordiĝi, tiel en februaro de 1942 restis 769 pasaĝeroj sur la ŝipo. Dumtempe la registaroj traktis pri la pluveturo de la infanoj (11–16-jaraĝaj), dum la turkaj instancoj tiris la ŝipon en malferman akvon de la [[Nigra Maro]]. Kvankam oni riparis la motoron dum semajnoj en Istanbulo, la tio ne sukcesis. Sekvatage, la 24-an de februaro de 1942, la soveta submarŝipo ''Щ-213'' plentrafis la ŝipon per torpedo kaj sinkigis ĝin. Nur unu pasaĝero nomata David Stoliar, 19 jarojn aĝa – travivis la atakon: li surkroĉiĝis al vrakero kaj en la gmalvarmegamalvarmega akvo atendis la savontojnsavantojn, alvenontajn sekvatage.
 
La vrakon trovis turka merga taĉmento en julio de 2004 ĉe la akcidentejo, sed oni ne povis identigi la ŝipon ''Struma''. La 3-an de septembro 2004 okazis memorado sur tiu loko, en kiu partoprenis parencoj de la viktimoj kaj ambasadoroj de Grand-Britio, Usono kaj Israelo.