Urbo de mortintoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
La duon-subteraj kriptoj havas signifan kapaciton, la interna ĉambro longas ĝis 8 metrojn{{Mallonga piednoto|Тменов|1979}}. Interne oni aranĝis lignan plankon kun iometa deklivo al la aperturo ("fenestro"), foje estas dunivelaj duon-subteraj kriptoj{{Mallonga piednoto|Тменов|1979}}. La tegmento estas kutime plata{{Mallonga piednoto|Тменов|1979}}.
 
La tur-formaj kriptoj estas multnivelaj (kutime trietaĝaj), kun lignaj traboj, ripozantaj sur haltoj enkonstruitaj en la masonaĵo{{Mallonga piednoto|Тменов|1979}}. Iuj el ĉi tiuj kriptoj havas plurajn aperturojn ĉe malsamaj altecoj por aliro al malsamaj niveloj, kutime po unu aperturo popor fasado (krom la norda). La tegmento estas dudekliva aŭ kvardekliva, kun multaj elstarantaj ardezaj bretoj, pintitaj per konike detranĉita ŝtona supro{{Mallonga piednoto|Тменов|1979}}. Pro la multaj niveloj en la kriptoj kaj la plurtavolaj entombigoj, ĉirkaŭ dek mil homoj estas entombigitaj en la malgranda komplekso<ref name=":1">{{Citaĵo el la reto|url=https://rg.ru/2016/07/07/reg-skfo/rg-pobyvala-v-severnoj-osetii-v-zagadochnom-gorode-mertvyh.html|date=07.07.2016}}</ref>.
 
La kriptaro estas konstruita ĥaose, sen planado, la konstruaĵoj estis masonitaj laŭbezone apud la antaŭe konstruitaj kriptoj, lasante spacon por trapasi inter ili{{Mallonga piednoto|Дзаттиаты|2002}}. Ne estas unuformeco en la orientiĝo de la fasadoj, kvankam aperturoj kutime estis aranĝitaj en la flankoj de la strukturo, sur kiujn falis la sunlumo (orienta, suda aŭ okcidenta muro){{Mallonga piednoto|Дзаттиаты|2002}}. La aperturoj de la kriptoj kutime fermiĝis per ligna pordo aŭ taŭga ŝtono por malebligi la penetron de humido kaj bestoj, intertempe la maniero, kiel la riglilo kun ''interna'' seruro sur la pordo funkciis, restas nekomprenita (spuroj de la riglilo konserviĝas en la masonaĵo, sed ne la pordoj kaj ne la mekanismo mem){{Mallonga piednoto|Тменов|1979}}.