Thomas Bernhard: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
File
esperantigita ŝablono (Dosiero), Commonscat el Vikidatumoj, esperantigita parametro, pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de titoloj, +Informkesto, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto verkisto}}
[[FileDosiero:Bernhard 1988 at Obernathal (Austria).jpg|thumbeta|Thomas Bernhard (1988)]]
[[Dosiero:Bernhardweg2009.JPG|eta|Subskribo de Bernhard sur vojindikilo de la kulturpado ''Bernhardweg'']] '''Thomas BERNHARD''' (denaske ''Nicolaas Thomas Bernhard''; n. la [[9-an de februaro]] [[1931]] en [[Heerlen]] - m. la [[12-an de februaro]] [[1989]] en [[Gmunden]]) estis [[Aŭstrio|aŭstria]] [[verkisto]]. Krom [[Peter Handke]] kaj [[Gerhard Roth]] li estis unu el la plej gravaj aŭstraj verkistoj post la [[Dua mondmilito]]. Lia ampleksa verkaro entenas prozaĵojn kaj dramojn, en kiuj li evoluigis tute propran stilon. Ne troigante oni povas nombri ilin al la gravaj reprezentantoj de monda literaturo.
 
Linio 9 ⟶ 10:
En 1968 li recevis la premion ''Österreichischer Staatspreis'' kaj en 1970 la premion ''[[Georg-Büchner-Preis]]''. Testamente li malpermesis publikadon kaj enscenigojn de siaj verkoj en Aŭstrio. Post kiam privata Bernhard-fondaĵo deklaris la malpermeson finita en 1998, ankoraŭ en la sama jaro luditis ĉe la viena ''Akademietheater'' la drametoj ''Claus Peymann verläßt Bochum und geht als Burgtheaterdirektor nach Wien'', ''Claus Peymann kauft sich eine Hose und geht mit mir essen'' kaj ''Claus Peymann und Hermann Beil auf der Sulzwiese''.
 
== Prozaĵoj ==
Jam la unua romano de Bernhard kun la titolo ''Frost'' (1963) estas karakterizita de granda pesimismo, kiu forĵetis ĉian eblan savon. En ĝi Bernhard evoluigis krome propran lingvostilon kun ciklaj frazstrukturoj kaj implikiĝo de la figuroj en hermetika mondo de izolaĵo, malvarmo kaj brutaleco. La intrigo duarangas. La ĉefroluloj preferas fari senfinajn monologojn nekompreneblajn al la aliaj. Tia substreko de aŭtonoma lingva realo atestas la influon de [[Ludwig Wittgenstein]]. Ankaŭ la proksimeco al prozaĵoj de [[Franz Kafka]] kaj [[Samuel Beckett]] diafanas. Multaj kritikistoj, ekz. [[Carl Zuckmayer]], entuziasmiĝis pri la romano ''Frost''.
 
La sukcesego de tiu ĉi romano kaj de la sekvintoj ebligas al Bernhard retiriĝi el la malŝatata Salcburgo en la kamparon de Ohlsdorf ([[Distrikto Gmunden]]). Al lia tre kreiva periodo kiu variigas la bazan temaron de ''Frost'' (pri morto, malsano, malespero, frenezeco) apartenas ankaŭ la romano ''Verstörung'' (1967) enkondukita per vortoj de Pascal: "Das ewige Schweigen dieser unendlichen Räume macht mich schaudern. / La porĉiama silento de tiuj senfinaj spacoj frostigas min." Aliaj prozaĵoj estas ''Amras'' (1964), ''Ungemach'' (1968), ''Das Kalkwerk'' (1970), ''Beton'' (1982), ''Wittgensteins Neffe'' (1982), ''Holzfällen'' (1984) kaj la kiel komedio subtitolita romano ''Alte Meister'' (1985). La majstroverko kaj rezultigo de la kreado estas tamen la verko ''Auslöschung. Ein Zerfall'' (1986). Aparte en la etprozaĵkolektoj ''Ereignisse'' (1969) kaj ''Der Stimmenimitator'' (1978) aperas la ŝato de Bernhard por burleska situacia komiko kiu forprenetis teruron de la realeco kaj kreas almenaŭ (senesperan) skurilecon.
 
== Dramoj ==
En multaj dramoj skribitaj post 1970 Bernhard skizas, same kiel en la romanoj, bildon de monda naŭzo. La dialoga principo de sur scenejoj kun alparolo kaj kontraŭparolo konsekvence kondukatas al nesenc-haveco. Ankaŭ la dramroloj havas ofte enigmozajn monologojn kiuj daŭre ripetatas. Ĉia aŭtentika komunikado fiaskas. En la bernhardaĵoj la limoj inter tragedio ka komedio ofte intence forviŝatas: ne perkaze estas la titolo de certa rakonto de Bernhard "Ist es eine Komödie? Ist es eine Tragödie? / Ĉu temas pri komedio? Ĉu pri tragedio?"...
 
Dramoj de Bernhard estas ''Ein Fest für Boris'' (1970), ''Die Macht der Gewohnheit'' (1974), ''Immanuel Kant'' (1985), ''Der Theatermacher''(1985), ''Einfach kompliziert'' (1986) kaj ''Elisabeth II.'' (1987). Kelkaj tiuj teatraĵoj verkitis por antaŭe fiksitaj ensembloj (ekz. por la [[Drama teatro Bochum]] aŭ por la [[Burgteatrejo]] sub la reĝisorado de [[Claus Peymann]]. Aliaj centrigas konkretajn aktorojn, kiel ''Minetti'' (1977, por [[Bernhard Minetti]]) aŭ ''Ritter, Dene, Voss'' (1984, por Ilse Ritter, Kirsten Dene kaj Gert Voss). Pro la jama apero de la nomoj de aktoroj en la dramtirolo la iluziigkaraktero de teatraĵoj kaj iliaj referenckapablo al neliteratura realo perdiĝas. Tial ili kreas - kiel ankaŭ la bernhardaj romanoj - en si fermitan lingvan realon.
 
Tamen la provokemo de berhardaj tekstoj ofte ne restis malkovritaj. La publikigo de kelkaj eltiraĵoj de la dramo ''Heldenplatz'' (1988) - skribita okaze de la 100-a datreveno teatrofondiĝo (Viena Burgteatrejo) - iĝis skandalo. Temas en la dramo pri la pozicio de la oficiala Aŭstrio antaŭ la sorto de forpelitaj judaj ekscivitanoj. Pro la protestegoj (ekz. de la politiksto [[Jörg Haider]] kiu kriis "Tiun ĉi fiulon, for el Vieno!") la premiero devis esti prokrastita je unu monato.
Linio 25 ⟶ 26:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
{{Commonscat|Thomas Bernhard}}
* {{DNB-Portal|118509861}}
* [http://www.thomasbernhard.at/ Societo T. Bernhard]
* [http://www.thomasbernhard-hennetmair.at/ Bernhard-arkivo de Hennetmair]
* [http://www.ub.fu-berlin.de/service_neu/internetquellen/fachinformation/germanistik/autoren/autorb/bernh.html Sciencaj fakligiloj pri Bernhard]
* [http://www.oesterreich-am-wort.at/trefferliste/aspect/czozMzoiVGhvbWFzIEJlcm5oYXJkIĜpZXN0IEFORCBleDpvZWF3Ijs= Surbendigitaj vortoj de Bernhard]