Adolf Hitler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 109:
Anstataŭ la dekumitaj [[SA]] nun elita partia milico fariĝis nigra gvardio de [[SS]] (''Schutzstaffel'') de Himmler. Kunagade kun politika polico – [[Gestapo]] – SS komencis fondi ĉenon de koncentrejoj por politikaj kontraŭuloj, judoj kaj aliaj „nedezirataj elementoj“. En la jaro [[1935]] Hitler enpraktikigis la t.n. Nurenbergajn rasajn leĝojn, kiuj senigis personojn de la juda deveno de la plenrajta germana ŝtataneco. Ĉiuj subpremigaj disponoj estis samtempe akompanataj de zorgeme planita kampanjo de ministerio de propagando de Goebbels, leviganta programon de ekonomia renovigo. Hitler dume prepariĝis por milito: en rekta kontraŭo kontraŭ la [[Traktato de Versajlo|Versajla Kontrakto]] li konstruis militan aerofloton (''Luftwaffe'' de Göring), kaj en la jaro [[1936]] li armee konkeris demilitarigan [[Pomerio]]n kaj li komencis ĝeneralan rearmigadon.
 
En [[oktobro]] de [[1936]] li firmissubskribis pakton kun [[Italio]] de [[Benito Mussolini]] (la t.n. „[[Akso Berlino – Romo]]“). Post tio, kiam li en [[marto]] de [[1938]] ordonis la anekson de [[Aŭstrio]], li komencis evoluigi kampanjon kontraŭ [[Ĉeĥoslovakio]], en kiu li postulis limregionajn [[Sudetoj]]n, en kiu loĝis sufiĉe multnombra germana minoritato.
 
Vid-al-vide al la minaco de konflikto, la du plej fortaj armeaj grandpotencoj de la [[Okcidenta Eŭropo]] kapablis nur al politiko de malkuraĝaj cedoj kaj repacigo de la agresoro. [[Britio (lando)|Britio]], kiu jam en la jaro [[1935]] alpaŝis al surmara interkonsento kun [[Germanio]], eĉ ties interkonsenta aliancano [[Francio]] donis al Hitler per [[munkena interkonsento]] el la [[29-a de septembro|29-a]] ĝis [[30-a de septembro]] de [[1938]] liberan aliron dum parceligo de [[Ĉeĥoslovakio]]. Ili konjektis, ke la agresinto postulos nenion plu. Sed Hitler post duona jaro konkeris ankaŭ la ceteron de [[Protektorato Bohemio kaj Moravio|ĉeĥaj landoj]] kaj en [[marto]] de [[1939]] li eldevigis por si de [[Litovio]] rezignon pri [[Klaipeda]] (Memelo). Pakto pri neatakado kun [[Sovetunio]] de [[Iosif Stalin|Stalin]], farita la [[23-a de aŭgusto|23-an de aŭgusto]], poste liberigis liajn operaceblojn al armea atako kontraŭ [[Pollando]].