Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
En 1906 por la kongresa diservo dum la [[2-a Universala Kongreso]] en [[Ĝenevo]] Doktoro [[Eugène Noël]] el [[Nancy]], Francio, tradukis 11:1-9 de [[Genezo]]. Samjare en la unua numero de ''[[La Revuo]]'' de [[Hachette]] oni publikigis parton de Zamenhofa traduko de “[[Kohelet|La Predikanto]]”. Ankoraŭ samjare en 1906 en [[Leipzig]] eldoniĝis "[[Evangelio laŭ Mateo|La Evangelio Sankta Mateo]] laŭ D-ro [[Martin Luther]]". Tio estas dua libroforma esperanta traduko el Biblio. Tradukintoj estas W. B. Mielck kaj Fr. Stephan. Ĝi ne estas el origina [[greka lingvo]], sed nur el Lutera germana versio. Antaŭparolon verkis teologo Alfred Jeremias. Ankaŭ samjare [[Leo Belmont|Leopold Blumenthal (Leo Belmont)]] tradukis kaj kontribuis la unuan ĉapitron de "[[Kohelet|Vortoj de Kohelet]]" en gazeto, sed ankaŭ tio ne estas rekta, sed nur tra la pola traduko.
 
Por la diservo dum la [[3-a Universala Kongreso]] en [[Kembriĝo]] de 1907, [[John Cyprian Rust]] tradukis [[Psalmo]]jn 67, 95, 98 kaj 110 kune kun 11:1-9 de [[Libro de Jesaja|Jesaja]] kaj Korintanoj. Dum la kongreso estis fondita [[Esperanta Biblia Komitato]] (Internacia Komitato). Faktedire tion instigis Zamenhof mem kaŝe. Ĝi konsistis el ĉefkomitatano [[John Cyprian Rust]], [[Friedrich Schneeberger]] (prezidento de la dua UK, kaj stenografanto de la prelego de Zamenhof kaj de la protokolo dum kongresoj), kaj Peltie. En la kunsido troviĝis ankaŭ pli maljuna el [[Priscilla Hannah Peckover|s-inoj Peckover]]. Post la kongreso Peltie letere esprimis sian intencon retiri sian komitatanecon. Laŭ reguloj de [[Katolika Eklezio|Romkatoliko]] ne estis permesate partopreni tian komitaton.
 
En la sekva 1908 ruso Eustifejef proponis monoferon por fondi organon de la komitato, kaj Rust akceptis ĝin kaj fondiĝis "Biblia Tradukisto" en [[Lüsslingen]], hejmurbo de Schneeberger. En la unua numero estis tradukoj "[[Malaĥi]]" kaj "[[Epistolo al Filemono|Letero al Filemon]]". Poste pretiĝis, por la dua numero, la unua ĉapitro de "[[Genezo]]", la tria kaj la kvara ĉapitroj de "[[Evangelio laŭ Luko|Evangelio laŭ Sankta Luko]]" kaj "[[Epistolo al la filipianoj|La letero al Filipinanoj]]". Sed tuj antaŭ la eldono de la 2-a numero montriĝis ke la titolo de la organo estis ŝanĝita perfide de Eustifejef, ĉar li esta skeptikema pri [[religio]] kaj provis trudi alian titolon. Oktobre 1908, post la [[Dresden]]a UK, Schneeberger transiris al Ido. Nur Rust restis en la komitato. La dua numero forvaporiĝis kaj la komitato ankaŭ. Cetere dum la dresdena kongreso Zamenhof sin turnis al itala pastoro Bianchini por traduki [[Nova Testamento|Novan Testamenton]]. Bianchini donacis al Zamenhof latinan Biblion, sed ne plenumis la tradukadon.